17.5.05

 

Datreveno de persekuto

Kiel nin rememorigis EsperantoLand, antaŭ 70 jaroj, la 17an de majo 1935, la germana ministerio pri scienco, edukado kaj popolklerigo, malpermesis la instruadon de Esperanto en germanaj lernejoj. Kiel kaŭzon oni en la dekreto menciis, ke la uzado de Esperanto kondukus al "malfortigo de esencaj valoroj de la nacia karaktero".

Fakte, jam antaŭe inter marto kaj decembro 1933 estis komencinta la subpremado de la laboristaj asocioj: la posedaĵon de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) en la oficejo konfiskis la polico, Socialista Esperanto-Asocio (SEA) decidis dissolviĝi, oni konfiskis la havaĵon de la eldonejo EKRELO kaj la agado de SAT en Germanio estis malpermesita. Multaj el la aktivuloj de la laborista Esperanto-movado estis malliberigitaj, kelkaj mortis.

Tuj poste ankaŭ la neŭtrala Germana Esperanto-Asocio (GEA) devis dissolviĝi, kaj tiel entute finiĝis sub la nazioj la organizita laboro por Esperanto en Germanio.

Dum postaj jaroj la Holokaŭsto forportis multegajn ne nur judajn esperantistojn, inter kiuj la filojn de Zamenhof, la verkiston Izrael Lejzerovicz kaj la junan Petr Ginz, pri kiu mi parolis en alia artikolo.

Kiel estas ankaŭ konate, tre baldaŭ la soveta movado sekvis la saman vojon, kaj la esperantistoj estis akuzitaj pro "kosmopolitoj kaj spionoj". La buĉado inter la gvidantoj, multaj el kiuj lojalaj partianoj de la sama reĝimo kiu ilin kondamnis, montras, se tio necesas, la veran putran karakteron de la stalinismo.

Mi ne deziras insisti pri la detaloj, sufiĉe konataj inter la esperantistoj, kaj nur en la hispana versio de tiu ĉi blogo mi rakontas ion plian. Por esperantistoj, nur restas rekomendi, kiel ĉiam, la imponan verkon de Ulrich Lins "La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto", la plej profesieca verko pri la historio de nia lingvo, kiu cetere estis tradukita ĉijare en la litovan lingvon.

Simple mi aldonu ke pri la persekutoj kaj ĉikanoj al la lingvo dum la frankista reĝimo en Hispanio, vi baldaŭ povos legi tie ĉi. Dume, la artikolo de Ulrich Lins pri la esperantistoj dum la hispana intercivitana milito povas esti bona komencopunkto.

Estas bone profiti tiun ĉi datrevenon por memori ke la persekutoj de Esperanto bone pruvas ke Esperanto ja estas io plia ol simpla lingvo, kaj ke la ĝiaj malamikoj ĉiam bone konsciis pri tio.

16.5.05

 

Esperanto en hispana Klasika Radio

Hodiaŭ oni elsendis ankaŭ en Hispanio en la radiostacio de klasika muziko de la Nacia Radio la koncerton de Radio Pollando en kiu oni kantis version de "La espero", kun muziko de Andrzej Koszewski, pola komponisto relative konata en internaciaj medioj.

Tio okazis ene de la 8a Muzika Festivalo de Radio Pollando, dissendita por pli ol deko da landoj.

Bedaŭrinde la hispana elsendo estis akompanita de fuŝaĵo: la programaro de la retejo de la radiostacio aperigis aliajn verkojn, kelkajn de la sama aŭtoro, kio kondukis al diversaj miskomprenoj kaj preteradoj en niaj medioj.

Tamen, almenaŭ la komentaristo de la programo plurfoje menciis ke la komponaĵo estis la himno de la esperantistoj.

Pri esperanta muziko en la hispana: tiulingva vikipedia artikolo