28.10.07

 

Alia lingvo eblas

Dum tiu ĉi somero mi trovis kaj legis bonegan libron pri la lingva problemo. Mi deziras ĝin rekomendi, eĉ se mi konscias ke la plimulto de la legantoj de tiu ĉi blogo ne havos aliron al ĝi, ĝuste pro lingva problemo: ĝi estas verkita en minoritata lingvo: la galega.

La libro Outro idioma é posibleLa verko probable estas la plej bona aliro publikigita en Hispanio pri la afero de la lingva hegemonio, kaj pri la solvoj studindaj por tiuj problemoj. Kaj estas des pli rimarkinde ke: unue, ĝi ne estas verkita en la hispana; due, oni evitas la kaptilojn de la naciistaj simpligoj; trie, la aŭtoro ne estas esperantisto.

La libro nomiĝas “Outro idioma é posible” (Alia lingvo eblas) kaj la aŭtoro estas sufiĉe konata verkistino en la galega lingvo, Teresa Moure, kies romano “Herba moura” (Maŭra herbo) estas tradukita al pluraj eŭropaj lingvoj. La eseo estis publikigita en 2004, kaj ricevis unu el la plej gravaj premioj de tiu regiono.

Kiam la aŭtoro pritraktas la alternativojn al la problemoj priskribitaj en la verko, Esperanto estas konsiderata kun sufiĉe da objektiveco, kaj finfine evidentiĝas ke temas pri la plej klara solvo. Fakte, tio aperas jam en la ĉefpaĝo, en kiu resumo tekstas (mi unue kopias la originalon, por ke vi vidu la aspekton de la galega lingvo, kiun multaj konsideras varianto de la portugala, kaj kiu sufiĉe similas al la hispana, tiel ke ĝi estas facile komprenebla de la parolantoj de ambaŭ lingvoj; mi jam pritraktis tiun aferon en alia blogaĵo):

O incremento das comunicacions a distancia e a universalizacion do coñecemento reclaman que se superen as barreiras e se favorezcan os intercambios culturais. A proposta dunha lingua artificial é a única posición ética posible: favorece o compromiso coa lingua propia de cada comunidade e o respecto a todas as culturas do mundo.

La intensigo de la longdistancaj komunikaĵoj kaj la universaligo de la konoj alvokas al la superado de la landlimoj kaj al la favorado de la kulturaj interŝanĝoj. La propono de internacia lingvo estas la ununura ebla etika sinteno: ĝi favoras la engaĝiĝon kun la propra lingvo de ĉiu komunumo kaj la respekton al ĉiuj kulturoj de la mondo.

Nu, estas evidente, ĉu ne?

Kiel dirite, Esperanto estas tre bone traktata kiel libro, kaj evidentiĝas ke la aŭtoro scias pri kio ŝi skribas. Nur en la pritrakto de la movado vidiĝas iaj tipaj stereotipoj pri la supozata sekteca karaktero de la esperantistoj.

Mi kontaktis ŝin por komenti ŝian libron. Unue por gratuli. Aliflanke, por komenti tiun bildon kiun ŝi reliefigas. El ŝia tre afabla respondo evidentiĝas ke ŝi scias pri kio ŝi parolas, ke ŝi ne funde lernis la lingvon (sed probable lernos), kaj ke ŝiaj kontaktoj kun esperantistoj estis, malbonŝance, kun tiuj entuziasmuloj kiuj plenigas alies poŝojn per pamfletoj sed mem ne faris la penon paroli la lingvon. Domaĝe, sed mi esperas ke mi montris ke tiu tipo tute ne reprezentas la movadon, kiu, kiel mi tiom ofte diris, estas tre normala kaj tre plurala.

Ŝi ankaŭ komentis ke ĝis nun fiaskis la klopodoj traduki la libron en la hispanan. Bone, ni vidos kion ni povos fari: se la esperantistoj montras intereson, eble ni povas helpi por ke tio realiĝos.

Aliflanke, probable ne tiom necesas traduko en Esperanton. La argumentoj kaj la faktoj de la libro estas sufiĉe konataj de ni. Sed por esperantistoj eble pli interese estus la traduko de ŝia romano “Maŭra herbo”. Tion mi ne diras pro la kvalito de la verko, pri kiu mi ne povas juĝi, ĉar mi devas konfesi ke mi ankoraŭ ne legis ĝin, nek ankaŭ pro tio ke, laŭ la aŭtoro diris al mi, en ĝi troviĝas klopodo krei planitan lingvon. Sed mi ŝatus vidi tion, ĉar la literaturo tradukita el la galega al Esperanto estas mizere malgranda. Mi jam antaŭe faris diversajn demarŝojn ĉe alia aŭtoro, Manuel Rivas, sed la projekto ankoraŭ ne progresis pro la malforteco de la galega esperantista movado. Eĉ la tekstoj de la ĉefa galega poetino, Rosalía de Castro, kiujn mi enretigis antaŭ kelkaj semajnoj (1 kaj 2) estas tradukoj el origine hispanlingvaj poemoj.

Sed eble la elano de la rekomendata libro povas ŝanĝi tiun ĉi bedaŭrindan staton.


21.10.07

 

Ipernity en Esperanto

Mi supozas ke en tiu ĉi momento jam ĉiuj pli-malpli legis aŭ alimaniere eksciis pri Ipernity. Temas pri socia reto, lanĉita de eŭropanoj, iom simila al aliaj retoj kiel Myspace, Facebook o Flickr (ĉefe al tiu ĉi lasta, kaj kelkaj ĝin nomas ties ĉi klono), kiuj venas el Usono.

La novaĵo estas ke oni nun lanĉis kelkajn lingvajn versiojn de la reto, kaj inter ili troviĝas en Esperanto. Jes, vi povas konstati ke ĉio estas en nia lingvo!

Tion reliefigis en Hispanio diversaj specialigitaj retoj kaj blogoj. Ekzemple, dosbit.com, softhoy.compcportal.info.

La reto de esperantistoj fulmrapide kreskis, kaj probable ĝi jam superpasis tiujn de la aliaj retoj kiujn mi antaŭe menciis.

Mi mem jam kreis mian paĝon. Ne estas multe tie, sed eble vin interesos kelkaj fotoj, iuj ĵusaj (bierumado de madridaj samideanoj), aliaj de antaŭ du monatoj (kun kelkaj pli konataj movadanoj, eĉ se la kvalito de la fotoj ne estas tiom bona), kaj fine du historiaj.

Nu, probable bona loko por trovi interesan grafikan materialon, kaj eble por renkontiĝi virtuale kun malproksimaj amikoj. Ni atendu la evoluon.


7.10.07

 

La normala lingvo

Jam aperis mia eseo "La normala lingvo", pri kiu mi jam rakontis ke ĝi gajnis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Ĝi publikiĝis unue en "Beletra Almanako" (vidu tie ĉi antaŭan blogeron, verkitan de Manolo Pancorbo). La revuo jam alvenis al mia poŝtkesto, kaj pri ĝi mi nur povas subskribi la recenzon de Sten Johansson en Libera Folio.

Kaj nun ĝuste en tiu ĉi revuo aperis la reta versio de mia teksto. Legu ĝin en tiu ĉi retpaĝo.