28.8.07

 

Ĉasante kokodrilojn en Santandero

Ferioj finiĝis. Iom pluvozaj, sed tamen refreŝigaj.

Tonyo, Pedro Ullate, Liven DekEl vidpunkto esperanta, plej agrable estis ĝui la gastamon kaj amikecon de Pedro Ullate kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, dum tri tagoj, en Santandero. Ĉifoje ni ne fondis respublikojn, kvankam mi venis por plendi ke mi ne estis nomumita ministro, sed nur supersekretario. Sed vi povas vidi ke ni ja ĉasis krokodilojn (alian foton, kun mia familio, vidu tie ĉi). Ni ankaŭ parolis pri venontaj agadoj, pri datrevenoj, planoj kaj ideoj, sed pri tio mi jam skribos iom post iom, kiam ĉio konkretiĝos.

Nun, simple, dankon, tutkore.


21.8.07

 

Belarta konkurso

Dum mi estas en iom fora regiono, mi ricevas (per Libera Folio, kaj tamen ne oficiale) la informon ke mia eseo "La normala lingvo" gajnis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La teksto aperos post kelkaj tagoj en la nova revuo Beletra Almanako, kiun redaktas Jorge Camacho. Eble iam oni povos legi parton en la Reto. Sed tio estos jam iom poste.

Cetere, mi devas aldoni novan nomvarianton al mia nomo: post José Antonio, Toño, Tonyo, Tonjo, nun mi estas nomata Tony en la notico. Nu, tiel estu.