24.4.05

 

Esperanta kihoto rettelevide

Por tiuj dezirantaj aŭskulti Donkiĥoton en Esperanto, jen la ebleco, profitante ke kvar esperantoparolantoj partoprenis la tradician legadon de la verko, tutan kaj seninterrompan, en la Madrida Beletra Rondo (Círculo de Bellas Artes).
Klaku tien ĉi (aŭ rekte por alta konektrapido, ADSL).

Oni povas aŭskulti kvar pecojn (proksimajn sed ne sinsekvajn); por tio, unue serĉu la pecon kie tekstas:

“Lectura Continua: Horas 29ª y 30ª (23/4/2005 16:00)”
Kaj post la klakado iru al horoj: 1:50:15 (Toño) kaj 1:55:15 (Mirjam).

Kaj poste en:
“Lectura Continua: Horas 31ª y 32ª (23/4/2005 18:00)”
Serĉu 0:00:45 (Javier) kaj 0:06:45 (Manolo).

Tekstoj de Cervanto en la tekstaro.

20.4.05

 

Interkonsento kun Benedikto

Mi faros interkonsenton kun Benedikto: mi ne opinios pri liaj agadoj, kaj li lasos min kaj la ceterajn nekatolikojn trankvilaj. Mi ne diros kiel li devas gvidi sian Eklezion, kaj li ne diros kiel mi devas gvidi mian vivon.

Li plu povas silentigi siajn teologojn, kaj mi ne kritikos lin pro tio, kondiĉe ke li ne enmiksiĝu en la aferojn de la sciencistoj kiuj povas savi mian vivon. Li katekizu siajn anojn kiel li volu kaj mi nenion diru dum ili tion permesu, sed li ne insistu katekizi min kaj la miajn. Mi ne kritikos ke li plu malpermesu la edziĝon de siaj subuloj, aŭ malhelpu ke anoj de unu sekso faru mi-ne-scias-kiajn ritojn, se li ne insistos ke mi kundividu lian vidpunkton pri seksaj aferoj kaj ke la socio en kiu mi vivas sin organizu laŭ liaj kriterioj tiurirate.

Resume, mi ignoros lin, se li forgesas pri mi.

Ĉu konsentite, sanktiĉjo?



Postinformo: Li rompis la interkonsenton!

Lia subulo ŝarĝita pri familio (kion maljuna episkopo scias pri tio?) ne nur kuraĝis troni kontraŭ hispana leĝo pri samseksaj geedziĝoj el teoria vidpunkto, sed vokis por la malobeo al ĝi fare la ŝtataj funkciuloj (vidu novaĵon en la itala, hispana kaj angla lingvoj). Do, de nun mi sentas min libera kritiki la devigan fraŭlecon de la pastroj, ion multe pli kontraŭan al la naturo kaj al la familio.
Monaĥiĉoj kaj monaĥinoj, ek al la malobeo de la decidoj de viaj ĉefoj: fruktu kaj multiĝu!

15.4.05

 

Malfacilas lukti kontraŭ Camilla

Dum pasinta semajnfino okazis en Madrido la foiro de lingvoj, Expolingua. Apud la luksaj budoj de tiuj idiomoj kalkulantaj kun la helpo de malavaraj registaroj, aŭ tiuj entreprenoj plu pruvantaj ke la lingvoj estas granda merkato, vekis la atenton pli malgranda ekspoziciejo, zorgita de volontuloj, kiuj montris la vivantecon de alia pli konvena solvo por la komunikadproblemoj: temis, memevidente, pri nia solvo: Esperanto, kaj la organizanto estis Hispana Esperanto-Federacio.

Por tiuj ĉiutage spertantaj la firmecon kaj la funkcikapablon de esperanto, estas tre kurioza sperto tie deĵori kaj spekti la reagojn de la homoj antaŭ nia ĉeesto, nia materialo, niaj diskoj, ktp. Surprizigas trovi tiom da homoj, plejparte junaj, kiuj eĉ ne scias kio Esperanto estas, kaj neniam aŭdis pri ĝi (en kiu lando ili vivas? kion ili legas aŭ televidas?). Por aliaj ĝi estas io svage konata, sed pri kio ili supozis ke neniam ĝi estis pli ol projekto. Multaj pensas ke ĝi apartenas al la paseo (“mia avo ĝin parolis”, “iu praonklino...”), kaj ĝenerale ĝojas ekscii ke ne, ke eĉ se (almenaŭ en Hispanio post la interna milito) ĝi suferis kelkajn fortajn batojn, ĝi neniam malaperis. Aperas tiuj iam komencintaj ĝin lerni, sed ne daŭrigintaj (“mi devas rekomenci, nun kiam mi havas iom pli da tempo...”), kio pruvas ankoraŭfoje ke Esperanto estas la plej facile forgesebla lingvo, se vi kredis ke nur unu kurso sufiĉis. Fine, restas tiuj kiuj ĉiam estis planintaj alproksimiĝi al ĝi, kaj nur nun trovas la ŝancon kaj la kuraĝon eki la lernadon.

Estas evidente ke Esperanto bezonas esti videbla kaj alirebla, kaj ke, eĉ se la malfacilaĵoj de disvastigo estas grandaj, nepras la alproksimiĝo al la multegaj homoj dezirantaj internacie komunikiĝi kaj sciantaj ke alilingvaj solvoj estas nek kompletaj nek senpagaj.

Ke la malfacilaĵoj trovataj de propono kiel nia lingvo estas grandaj, tion montras anekdoto pri nia ĉeesto en amaskomunikiloj, kiun mi ne povas eviti rakonti. Dum vendredo tri televidstacioj alvenis al la budo por pretigi raporton pri nia partopreno en la foiro. Unu el ili planis la elsendon por tiu nokto mem, dum la ceteraj du estis ĝin lasonta por sabato posttagmeze. La unua ja estis elsendita (cetere, tre profesie kaj kontentige). Sed la aliaj du... ah! tiun tagon estis geedziĝantaj Charles kaj Camilla. Kiu povas konkuri kun Camilla? Nu, ni devas atendi alian ŝancon, ĉar entute, kio gravas kulturaj kaj komunikaj aferoj kiam ekzistas aliaj multe pli interesaj?

Ne gravas. Finfine mi estas ĉiam pli konvikita ke amaskomunikiloj malofte parolas pli la temoj kiuj gravas por la homoj. (Permesu flankan komenton: la komunika traktado en Hispanio de la morto de la Papo estis senproporcia, ĉieesta, sufokiga, kaj tamen la popola respondo en tiu ĉi ŝajne katolika lando estis fakte tre malvarma; ne estis malfermaj elmontroj de funebro, ĝi ne estis konversadafero, neniu priploris la homperdon pli ol tiun de malproksima konatulo. Jes, komunikiloj kaj politikistoj bedaŭris la forpason, sed ĉe la popolo, frapa indiferenteco). Ni vivas en apartaj mondoj, sed ĉu ni povas ilin disdegni. Ne, en tiu ĉi mondo ne.

En la hispana.