22.4.06

 

Legita Quijote

Ĉar mi jam rakontis dum aliaj jaroj (pasinta kaj antaŭpasinta) pri la kutimo laŭtlegi la tutan DonKiĥoton en madrida kulturorganizaĵo dum tri tagoj ĉirkaŭ la Tago de la Libro, mi ne rerakontos la tutan aferon. Mi nur deziras reinformi ke ĉijare ripetiĝis la okazaĵo. Kaj montri foton de mia amiko Manolo, kiu, kun Alejandro (bedaŭrinde la foto de tiu ĉi estas fuŝa kaj nemontrebla), plenumis la laboron. Tre bone, certe.

Venontjare, re.


18.4.06

 

Respublikana espero

La 14-a de aprilo, la sama tago de la forpaso de Zamenhof, estas en Hispanio la tago de la respublikistoj. Ĉijare ĉitage oni kunmemoras la 75-an datrevenon de la alveno de la Dua Hispana Respubliko, kiu estis haltigita per puĉo kondukonta al terura interna milito.

Ni tamen memoru ke tiuj unuaj tagoj estis eble unu el la plej esperplenaj en la historio de tiu lando. Kaj ke nenio montras pli bone tion ĉi ol jena afiŝo, en kiu ankaŭ Esperanto ĝuas rolon (klaku sur la bildon por montri ĝin iom pli bone kaj scii pri ĝia historio).

Ĝi estu do, malgranda peresperanta omaĝo.


7.4.06

 

Ciberpunko

Mi ankoraŭ ne certas pri ĉiuj trajtoj de la grupo Ciberpunko. Mi ĵus eksciis pri ĝia ekzisto, kaj ĝia amplekso, sed ŝajne temas pri grupo de retaj aktivuloj, kiuj defendas la partoprenon de la "suba popolo" en la socia aktivado, profitante la ekziston de la reto kaj la eblecojn de la blogoj, kaj oponante la unikan penson ke nur la potenculoj kaj la tradiciaj amaskomunikiloj povas doni sian opinion kaj gvidi niajn pensojn.

Ne estas strange ke la plej konsciaj trovis la sekvan paŝon: ke ankaŭ la manipulado de la diskurso havas lingvan flankon, kaj ke la neparolantoj de la lingvo de la elitoj troviĝas en suba pozicio. Kaj, kompreneble, ili trovis Esperanton.
http://www.deugarte.com/blog/multilingua/eo
http://bits.quintanasegui.com/categories/other-languages/eo/
http://www.arfues.net/weblog/ciberpunko-internacia-mi-ankau-parol-esperanto
http://www.adesalambrar.info/esperanto/

Estis tiam kiam mi malkovris ilin, kvankam mi nun havas la impreson ke mi jam pasinte trovis iliajn blogojn diversloke. Estas mirinde, kiel serioze kelkaj el ili (mi parolas pri ili kiel opo, sed mi konscias ke temas pri individuoj kaj blogoj apartaj) entreprenis la kontakton kun Esperanto. Ili eĉ kreis retgrupon por lerni Esperanton! http://groups.google.com/group/ciberpunko

La plej detala kaj teoria ekspliko troviĝas ĉe homo kun tre interesa blogaro, kiu estas tre konata en la Reto en Hispanio, David de Ugarte. Vi povas legi la artikolon kiu estas kvazaŭ enkonduko al tiu renkonto inter Esperanto kaj Ciberpunko "Lingvo, povo kaj kultura dominado en la blogaro". La lingvo ne estas ankoraŭ perfekta, sed la klopodo nur meritas laŭdojn.

Kiel dirite, mi ne estas blogaktivulo ĝis tiu grado, kaj la teknikaj detaloj iom superas min, sed mi trovas la aferon tre instiga. Estas ĝuo havi homojn tiel rigorajn en niaj vicoj.