30.4.08

 

Portempa eskapo el patriotismo

Morgaŭ komenciĝas grupo de festoj en mia regiono. Ĵaŭde estas la Unua de majo, dum vendrede la Dua estas la festo de la aŭtonoma regiono de Madrido. Do, okazos feriaro, tre profitinda. En mia kazo, mi vojaĝos al mia patrujeto.

Tio havos bonŝancan sekvon: ke mi povos [e]skapi el patriotisma retoriko. Ĉar la Dua okazos la 200-jara datreveno de la leviĝo de la madrida popolo kontraŭ la invado napoleona. Pri la vera karaktero de tiu agado, kaj la paralelo kun nunaj okazintaĵoj alilande mi jam blogis antaŭmallonge. La problemo nun troviĝas en tio ke kelkaj tendencoj deziras alproprigi por si tiajn okazintaĵojn por la favorado de speciftendenca hispana naciismo, samtempe reakcia sed kun liberala sinpravigo. Kaj, kiel ofte okazas, la plej bona celo de patrioto estas la akuzo kontraŭ sampatrujanoj.

Do, oni probable vidos ondojn da retoriko inter la madridaj politikistoj, des pli ke la madrida prezidento estas nun la proparolanto de tia tendenco.

Bonŝance, kiel dirite, mi fuĝas al valeto kie la bruo restas for. Mi multe devos labori, sed, kia mensa ripozo!


24.4.08

 

Inter Kiĥoto kaj Tibeto

Koincidas morgaŭ la 24-an, je la 20,00 horo (centreŭrope), du interesaj aferoj, kiujn mi ne povos ĉeesti samtempe.

Unue, kiel ĉiuaprile dum la lastaj jaroj ni legos pecon de Don Kiĥoto en Esperanto, en tradicia sinsekva legado de la tuta verko kiun oni organizas en madrida kultura institucio. Vidu ankau:

La alia estas la reta babilado kiun Radio Ĉina Internacia organizos por doni la ĉinan vidpunkton pri la okazintaĵoj de Tibeto. Vidu la informon en ilia retejo, kaj la komenton en Libera Folio.

Mi devas konfesi ke eble mi apartenas al malnova specio, sed min multe pli interesas la mankoj de ĝeneralaj liberecoj en la tuta lando, la agreso al la laboristaj rajtoj, la koruptado, la mortpuno, la ŝovinismo, la ekstrema kapitalismo, ol la naciaj problemoj en iu specifa provinco kies alternativo ŝajne estas pastraro. Sed tio unua malmulte interesas la okcidentan publikan opinion, kiuj preferas vidi safranajn tunikojn en televido ol mortintajn laboristojn en hasta konstruado de sportaj stadionoj.


19.4.08

 

Iniciatoj por la Internacia Jaro de Lingvoj

Vi certe jam scias ke 2008 estas la Internacia Jaro de Lingvoj. Ĉiuj esperantistoj tion konas. Sed foje ŝajnas ke nur ni interesiĝas pri ĝi. Certe, en hispanlingvaj medioj la Jaro pasas apenaŭ rimarkate. Nek oficialaj organizoj, nek asocioj aŭ institucioj, nek la amaskomunikiloj ĝis nun atentis ĝin. Nur medioj ligitaj al la regionoj kun alia lingvo surprenis iniciatojn. Inter la ŝtato kaj la ĝeneralaj medioj ne nur de Hispanio, sed, kiom mi scias, de Latinameriko, apenaŭ vidiĝas ĝis nun agadoj tiurilate.

Mi povas diri kun iom da fiero ke preskaŭ la ĉefa forto kiu ĝis nun aperigis informojn pri la Internacia Jaro de la Lingvoj en hispanaj hispanlingvaj medioj estas tute modesta grupo, kiu organizis specifan programon pri la afero: la esperantista movado. Mi jam rakontis en pasinta blogero pri unu el la iniciatoj, kiuj havis sufiĉe rimarkindan sukceson, la ekspozicio en madrida komerca centro pri la esperanta kulturo.

Mi ankaŭ rakontis pri la videbleco kiun tiu iniciato donis al ni. Mi nun aldonu ke la iniciato de Hispana Esperanto-Federacio aperis ankaŭ en diversaj aliaj forumoj, eĉ oficialaj: la portalo de Unesko, la retejo de la Eŭropa Unio pri Interkultura Dialogo aŭ la hispana Ministerio pri Kulturo.

La oficialan prezenton ni faris pasintan ĵaŭdon; nu, por esti konkreta, mi mem prezentis ĝin, en kultura centro Domo de Guadalaĥaro en Madrido (Guadalaĥaro, Guadalajara, estas kastilia urbo, ĉefurbo de samnoma provinco; ne temas pri la meksikia urbo). La ĉeesto estis relative kontentiga, kaj mi ĵus enmetis fotojn en aparta paĝo.

Mi volas emfazi la fakton ke tiu ĉi jaro estos granda ŝanco por antaŭenigi nian celon, eĉ se kiel dirite multaj instancoj apenaŭ atentas la celebradon. Sed aliaj sentos sin devigataj ion entrepreni rilate la alvokon de Unuiĝintaj Nacioj, kaj jen povas troviĝi nia oportuneco. Krome, la centjariĝo de UEA povas esti ankaŭ bona montrilo por ligi la Internacian Jaron al nia movado. En tiu senco, estas disvastiginda la informo pri venonta Simpozio pri lingvaj rajtoj kiun UEA organizis por venonta 24-a de aprilo en la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Aparte, mi notis diversajn aktivadojn fare de privataj asocioj aŭ personoj, kiel grupo en Facebooktiu ĉi kalendara vikio, kaj en ĉiuj ili informoj pri Esperanto estis senriproĉe akceptataj. Kaj mi volas fini per la komento kiun la lanĉinto de tiu ĉi lasta retejo sendis al mi:

Cetere, mi ŝatus kuraĝigi la esperantistojn por ke ili plej klopodu dum tiu ĉi jaro. Simila ŝanco ne revenos dum multe da tempo.


2.4.08

 

La leĝo de Tonjo

En ĉiuj branĉoj de la scienco pri la naturo kaj la socio ekzistas la t.n. Leĝoj aŭ Principoj, kiuj montras regulojn kaj regulaĵojn. Multaj el ili portas la nomojn de la malkovrintoj aŭ disvastigintoj: la Leĝoj de Kepler, la Principo de Heisenberg, la Leĝo de Grimm, la Principo de Peter, la Leĝo de Murphy aŭ la Leĝo de Moore de la komputiloj.

Post la alveno de la reto, oni observis aliajn regulaĵojn. Mi opinias tre trafa tiun nomatan Leĝo de Godwin. Ĝi estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu asertas:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke aperos komparo kun Hitlero aŭ la nazioj proksimiĝas al 1.

Se oni sufiĉe atentas kaj partoprenas retforumojn, oni trovas similajn regulaĵojn. Mi specife rimarkis unu regulon kiu afektas esperantajn diskutojn:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1.

Ekzistas tamen notinda diferenco inter la Leĝo de Godwin kaj tiu ĉi. Se en ĝenerala diskuto oni trovas la mencion pri Hitlero, oni povas diri ke la diskuto finiĝis, kaj ke la menciinto "perdis" ĝin, ĉar li aŭ ŝi ne trovis pli bonan pravigon de sia argumentado. En la kazo de Esperanto, la aludo al la lingvaĵo ne nur ne kaŭzas la finon de la debato, sed plivigligas ĝin, tiel ke finfine la unua celo simple forgesiĝas.

Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn en la estonto.

Kaj tiam ni bezonos nomon, por kontroli la pravecon de la hipotezo. Do, sekvante la modelon montritan en la unua paragrafo, plej konvenas doni eponiman nomon. Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.

Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de amiko:

Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”

Eble oni konsideras ke la nomo ne estas meritata, aŭ ke alia jam malkovris ĝin (vidu en la komentoj la sugeston ankaŭ nomi ĝin "Leĝo de maksimuma harfendumado"). Tio ne gravas, vi ankaŭ tiam povas plu nomi ĝin Leĝo de Tonjo. Tio simple estus nova pruvo de la Leĝo de Stigler.