28.5.09

 

Ekvadore

Se vi loĝas en Ameriko, eble vi povos aŭskulti min parolante en radio de Ekvadoro. Oni ĵus intervjuis min pri Esperanto, post kontakto kun la Hispana Esperanto-Federacio.

La stacio estas Radio City: http://radiocity.com.ec/, kiu apartenas al grupo BBC-Mondo, kaj la programo nomiĝas La avokado. La elsendo okazos vendrede, je la 19,30 ekvadora horo, kaj ĝi estos aŭskultebla rete en la supra adreso (sed mi mencias Amerikon ĉar tiam estos dormhoro en Eŭropo).

Ŝajne ili ne sukcesis trovi esperantiston en tiu lando; se nur miaj vortoj sukcesus konvinki unun...


19.5.09

 

Wolfram Alpha ne eltenas la provon de Esperanto

Oni nun diskonigis la lanĉon de Wolfram|Alfa, nova retejo, mikso de serĉilo kaj enciklopedio, kiun la komunikiloj taksis kiel seriozan minacon de Guglo. Fakte, ĝi donas bonajn respondojn se oni demandas pri nombroj aŭ teĥnologiaĵoj, sed estas tute perdida en pli ĝeneralaj aspektoj de kulturo, speciale kiam temas pri aferoj ekster la anglosaksa kulturo.

Unua provo: kion ili scias pri Esperanto? Malmulton kaj eraran!

Mi ankaŭ demandis pri la hispania milito, aŭ pri la ĵus forpasinta urugvaja poeto Mario Benedetti (unu lian poemon vi nun povas legi en traduko de Manolo Pancorbo), kaj Wolfram eĉ ne scias pri kiu ni demandas.

Mi memoras ke similajn provojn mi faris pri Knol, kiun oni ankaŭ antaŭanoncis kiel anstataŭanton de Vikipedio, kaj la rezulto estis same mizera.

Knol tute fiaskis kaj probable malaperos baldaŭ. Pri Wolfram mi permesas al mi doni konsilon: aŭ ili baldaŭ rimarkas ke ekzistas mondo ekster la anglalingva mondo, aŭ ilia estonto estas same antaŭanoncebla.


12.5.09

 

Kvivit, kvivit

Eble vi jam legis en Libera Folio mian rakonton pri la eksperimento kiun mi lanĉis komence de la monato: kurso de Esperanto en Twitter. Mi ne rakontas multe pli, ĉar jam faris tion detale en tiu artikolo.

Nu, ni vidu kiel la afero progresos. Dume, la listo iom post iom kreskas. Jam sekvas ĝin 30 homoj (“sekvi” estas la uzata termino por la aliĝo fare de homoj kiuj ricevas tiun adreson en sia retpaĝo, kaj do estas rememorigataj ĉiun tagon; kion ili faras poste estas pli malfacile konebla)

Unu el la lastaj venis pere de tre kurioza proceduro: Mi verkis pri Twitter en esperanta retgazeto → Gunnar informis pri ĝi en sia blogo en la sveda → Iu ligis al lia informo en alia samlingva retejo → Iu alia ligis al tiu informo en Twitter memAlia respondas al li → Tiu ĉi aliĝas al la kurso (en la hispana!) Kurioza vojo, kiu bone montras kial oni povas malmulte antaŭvidi kiel progresos aferoj en la reto.

Nu, mi de temp’ al tempo informos kiel evoluas la afero. Se vi havas dubojn aŭ sugestojn, sendu mesaĝon al mi... al http://twitter.com/tonyodb kompreneble.