23.2.05

 

Esperanta Cervanto

La jaro 2005 estas la Donkiĥota jaro. Almenaŭ la Donkiĥota jaro de tiu ĉi jarcento, ĉar oni nun celebras la datrevenon de la publikigo de la unua parto de la verko, en 1605. La registaro kaj oficialaj instancoj, kaj multaj organizoj kaj privatuloj, decidis kunmemori ĝin per serio da agadoj kiuj daŭros la tutan jaron.

Ankaŭ la esperanta movado en Hispanio partoprenos per diversaj agadoj. Por tio ni havas grandan atuton: la kompleta traduko de la verko, kiun tradukis la majstro Fernando de Diego kaj eldonis Fundación Esperanto en 1977. (Pri la tradukoj de Donkiĥoto kaj ĝenerale de hispanaj verkoj al Esperanto vi povas legi en apartaj paĝoj de tiu ĉi retejo, hispanlingve).

La agado estas tre ampleksa kaj diversa: helpo en eksposicioj kaj konferencoj, donacado de la traduko al oficialaj instancoj, kreado de retpaĝoj, internacia konkurso de infanaj prikiĥotaj desegnoj, kaj ĉepinte, dediĉo al tiu evento de la nacia kongreso, kiu havos sian sidejon en la naskiĝurbo de Cervantes, Alcalá de Henares.

La publika prezentado de la kampanjo okazos venontan 24an de februaro, en la madrida Cervanta Societo (Sociedad Cervantina), organizo dediĉita al la studo kaj la kunmemoro de la verkoj de Miguel de Cervantes.

Por koni pliajn detalojn de la programo, kaj por legi diversan materialon pri la verko, la aŭtoro, la tradukisto kaj eĉ la rolulo, nepre vizitu la tiucelan paĝaron de Hispana Esperanto-Federacio, http://www.esperanto-es.net/quijote/

Kaj du tekstojn de Cervantes jene.

20.2.05

 

Petr Ginz

Mi deziras komenci la novan formaton de informoj pri aludo al historio kun kiu mi konatiĝis nur pasintan monaton de januaro, okaze de la 60jara datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz. Tiam oni povis legi en diversaj internaciaj ĵurnaloj pri la tie mortinta 16jara junulo Petr Ginz, kaj oni profitis tiun datrevenon por la eldonado de diversaj liaj verkoj ĵus retrovitaj, kaj pri la nomado de asteroido per sia nomo.

Ginz fariĝis fama antaŭ kelkaj jaroj (sed ne en Hispanio, kaj tial mi tute ne konis lian historion) pro tute hazarda okazaĵo: en la akcidento de la kosmoŝipo Columbia la 16an de januaro 2003, forpasis ankaŭ la unua israela astronaŭto, Ilan Ramon, kiu estis kunpreninta al la kosmo desegnon de Petr Ginz, desegnitan en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt) en Ĉeĥio dum la 2a mondmilito.

La desegno reprezentis bildon de la Tero supozeble vidata el la montaroj de Luno, fariĝis simbolo de holokaŭsto.

La knabo, de ĉeĥa-juda deveno estis filo de tre aktiva esperantisto Ota Ginz, pri kiu vi povas legi en Vikipedio. Laŭ ĉiuj informoj, Petr estis tre talenta knabo, kiu eldonis revuon, verkis, kaj postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron (kelkaj ĵurnaloj uzis la esprimon "ĉeĥa Ana Frank").

La afero longe aperis en la International Herald Tribune, kaj tie oni povas legi ke Petr mem estis esperantisto kaj dum la vivo en la koncentrejo li eĉ verkis vortaron ĉeĥan-Esperantan.

Komence de 2005 la Israela kaj Ĉeĥa Poŝtoj eldonis komunan poŝtmarkon kun la fama bildo.

Detalan raporton publikigis "Libera Folio", kaj mi varme rekomendas ke vi legu tiun vere kortuŝan historion "La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo".

P.S.: Vidu postan novaĵon en posta artikolo


19.2.05

 

La neceso de la blogo

Saluton al vi, kara amiko!
Dum la lastaj du jaroj mi publikigis diversajn novaĵojn en tiu ĉi mia paĝaro. Vi povas ilin legi en alia ligilo. Inter ili, mi kelkajn fojojn menciis la iom-post-ioman kreskon de la blogoj en Esperanto, sed ne kuraĝis mem aliĝi al ĝi.
Jam temp' estas!
Mi nun provas tiun ĉi novan manieron publikigi. Mi ne scias ĉu mi kapablos mastrumi la teĥnikajn subtilaĵojn, kaj do, konsideru tiun ĉi novan artikolon kiel provon. Sed se ĉio sukcesas, vi tre probable povos legi diversajn informojn, kaj foje eĉ opiniojn pri diversaj okazaĵoj de la esperanta mondo.
Aparte, mi plu publikigos apartajn artikolojn en la cetero de la paĝaro, laŭ la tradicia maniero, kiajn vi povas trovi en la ĝenerala indekso.
Dankon do pro via vizito, kaj mi esperas ke venontaj artikoloj estu almenaŭ iom interesaj por vi.