25.6.05

 

Pledo por la forlaso de la vorto kabei

Vi povas legi ĝin en: Libera Folio.

22.6.05

 

Ni duafoje rakontis

Dum pasinta semajnfino ni denove prezentis rakonton en Esperanto en la kastilia urbo de Guadalaĥaro. La Maratono de Rakontoj celebris sian 14jaran elmontron, kaj kiel rea elmontro de la monda kultura diverseco, oni prezentis diversajn rakontaĵojn en sia origina lingvo.

Kiel pasintjare, inter tiuj ĉi denove troviĝis la internacia lingvo. Se en la 13a maratono, oni elektis unu rakonton, kiun oni prezentis en tre diversaj lingvoj kaj esprimmanieroj, en tiu ĉi jaro ĉiu lingvo elektis specimenon de sia tradicio. En la esperanta kazo, ni elektis pecon kun rilato al la lingvo mem, nome "La milito de la ĉapeloj", de la verkisto Louis Beaucaire, en kiu rolas la ĉapelitaj, la neĉapelitaj kaj eĉ aliaj literoj. Certe esperantistoj konas (aŭ almenaŭ devus koni) la spriton de unu el la plej amuzaj prozistoj de nia lingvo (memoru la libron pri Kruko kaj Baniko, kaj pri la bervala sentaŭgulo). Juan mallonge prezentis la rakonton, kaj poste tre dramece prezentis la rakonton, tiel lerte ke mi juĝas ke la ĉeestantoj, eĉ nekontantaj la lingvon, tamen sufiĉe ĝuis la okazaĵon.



Por homoj nekonantaj nian lingvon, tuj antaŭ la rakontado ni organizis prezentadon kaj fulman kurson de la lingvo en la publika Biblioteko de la urbo.

Fine, ni muntis budon por montri diversajn ekzemplerojn de la literaturo, ne nur juneca, de la internacia lingvo. Tiu ĉi ne estis tiom sukcesa, interalie ĉar la troa varmo iel malproksimigis la scivolantojn. Ĉiukaze, en la foto vi povas iom vidi la ĝeneralan aspekton.

14.6.05

 

Repaciga libro

Antaŭ kelkaj tagoj aperis en hispanlingva retinformejo tre grava novaĵo kiu restis aparte nerimarkata en aliaj pli ĝeneralaj amaskomunikiloj (kiom mi scias): temas pri la eldono de komuna azia projekto, de libro kiu kunigos la versiojn pri komuna (ne ĉiam paca) historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio:
http://actualidad.terra.es/nacional/articulo/expertos_china_japon_corea_344821.htm

La informo aperis ankaŭ en aliaj retejoj.

La libro aperos en la tri oficialaj lingvoj de la landoj al kiuj apartenas la fakuloj. Kaj jen la novaĵo: ekzistas planoj fari eldonon en Esperanto. Fakte, la eldono ne estas konfirmita, sed almenaŭ eblas informi ke jam fondiĝis Esperantiga-traduka skipo, kiu konsistas el esperantistoj el la tri landoj, eĉ se ankoraŭ (laŭ atesto de amiko) malsufiĉas la nombro da volontuloj. Nur tiu projekto, se ĝi plenumiĝos, per si mem povas pravigi la agadon de la Esperanto-movado.

Malgrava aldona komentarieto: ke la mondo estas ĉiufoje pli malgranda el informa vidpunkto, tion pruvas ke mi eksciis pri novaĵo kio okazis tre proksime al mia loĝloko, legante alian retpaĝon en kiu oni informas pri tiu projekto. Dum kelkaj tagoj aperis tie ligo al alia novaĵo kun la titolo: "Nudaj ciclistoj demonstracias en Hispanio". Diable, mi nur informiĝas pri tio per informagentejo de Ĉinio!

7.6.05

 

Originale en Esperanto

Tiun ĉi 10an de junio okazos en kultura madrida institucio Ateneo eksteresperantuja prezentado de du pecoj de literaturo originale verkita en Esperanto. Temas pri la du lastaj poemaroj de la por esperantistoj sufiĉe konata verkisto Jorge Camacho.

La originala literaturo estas tre nekonata en eksteraj rondoj. En la hispanlingva medio ja ekzistas tre bona libro, "El esperanto: lengua y cultura", de Antonio Valén, kaj en la reto estas nun trovebla enkonduko en la Vikipedio, sed ne multo pli. Des pli bedaŭrinde kiam ni scias ke en Hispanio loĝas granda parto de la t.n. Ibera Skolo de literaturo.

Nun Jorge prezentos du librojn: "Celakantoj" kaj "Saturno". Tiu ĉi lasta estas dulingva, kaj eble ni sukcesos altiri al esperanta medio ne nur la parolantojn de la lingvo, sed ankaŭ aliajn interesatajn en literaturo kaj beletro. Ja Jorge kapablas fari eĉ tiujn miraklojn.