26.4.07

 

Kiĥoto 2007

Kiel en pasintaj jaroj, ni denove legis pecon de la esperanta traduko de Donkiĥoto, en tradicia publika agado en madrida kulturasocio. Ĉifoje, pro horaraj kaŭzoj, nur povis zorgi pri tio Alejandro. Ĉar li jam partoprenis pasintjare, sendube la tuto disvolviĝis glate; laŭ la foto en lia blogo, certe jes.

14.4.07

 

Tago zamenhofa kaj respublikana

Flagoj de hispana respubliko, ruĝa kaj esperantaKiel mi ankaŭ pasintjare blogis, hodiaŭ estas la Tago de la Respubliko. Ne de la ĵus fondita Esperanta Respubliko, sed la tago kiam la hispanaj respublikistoj festas la datrevenon de la alveno de la Dua Hispana Respubliko. Por bone koni la ideologion malantaŭ tiu movado, kaj la esperojn vekitajn de tiu historia periodo (abrupte abortigita per militista puĉo fariĝinta sangoza milito), mi rekomendas musklakadon super la ĉikuna bildo, en kiu Esperanto aperis kiel unu el la eroj de tiu revo.

Kompreneble, mi ne forgesas ke ĝuste hodiaŭ pasas 90 jaroj post la morto de Zamenhof (estu li laŭdata!).

Kaj fine, kaj preskaŭ nekredeble, hodiaŭ estas ankaŭ la datreveno de la tago kiam kvazaŭ elektis morti la plej respublikista kaj la plej zamenhofana homo: la pioniro Julio Mangada.


12.4.07

 

Renkonto en Iberio

En marto ĉijara okazis en Madrido tendaro de junaj (kaj ne tiom junaj) esperantistoj el la tuta Ibera Duoninsulo, kun vizito ankaŭ de alilokaj gastoj. Temis pri la Iberia Renkontiĝo, kiu jam antaŭe organiziĝis en Katalunio kaj la portugala marbordo.

Nun oni povas iom gustumi la etoson, ĉar estis ĵus publikigita video de la renkontiĝo, kun kelkaj ĝiaj eroj (inter kiuj mia).