25.6.07

 

Oesterheld

En la retforumo pri historio de nia lingvo kaj movado, aperis antaŭ kelkaj tagoj la novaĵo pri la esperantisteco de Héctor Germán Oesterheld. Por tiuj kiuj lin ne konas, temas pri argentina verkisto de bildstrioj; fakte, la plej grava scenaristo de tiu ĝenro, kunlaborinta kun tre konataj desgnistoj, kiel Hugo Pratt (la aŭtoro de Corto Maltese), kaj kiu tre influis la postan disvolviĝon de la bildstriarto en tiu lando kaj en multaj aliaj.

El eternautaLia plej konata verko estas “El eternauta” (La eternaŭto), kroniko de invado de eksterteranoj, parte simbola, disvolviĝanta en realaj pejzaĝoj de Bonaero. Mi, kiu ne speciale ŝatas komiksojn, trovis tre interesaj aliajn aventurojn, kiel tiujn de la militĵurnalisto Ernie Pike.

Dum tiu ĉi jaro okazas diversaj agadoj rilate al lia figuro. Ekzemple, oni baldaŭ publikigos en Hispanio novan eldonon de la eternaŭton, kiu estas elĉerpita tie ĉi. Ankaŭ, je la fino de la jaro estas antaŭvidite la publikigo de biografio pri li. La okazo de ĉiuj ĉi omaĝoj estas du rondaj datrevenoj: 50 jaroj de la aperigo de “La eternaŭto”, kaj 30 jaroj de la malaperigo de la aŭtoro.

Ĉar, jes, Oesterheld estis ostaĝprenita de la argentina diktaturo en 1977, pro lia partopreno en la movado montoneros (la t.n. peronistoj de maldekstro, movado kiun ekspliki mi sentas min nekapabla). Oni scias ke li estis torturita, kaj ke verŝajne li estis murdita dum sia kaptiteco. Ankoraŭ pli tragike estas ke lian saman sorton suferis liaj kvar filinoj. Kaj ke, honto super honto, du el ili estis gravedaj, kaj iliaj filoj estis havigitaj al nekonatuloj, kiuj verŝajne alproprigis ilin al si kiel siajn filojn, en unu el la plej elstaraj epizodoj de la monda historio de la infamio.

Kiel dirite, Oesterheld estis lerninta Esperanton. La novaĵo en la forumo aperis pro la atentigo fare de amiko, ke lia nomo aperas en revuo de 1940, por junuloj kaj komencantoj La Juna Vivo, novembro-decembro de 1940.

Kie estas Oesterheld?

Argentino: Pri natursciencoj deziras korespondi Héctor Oesterheld, 3 de febrero, 1058, Buenos Aires.

Tiam Oesterheld estis 21-jara, kaj studis geologion. Diversaj postaj mesaĝoj atentigis pri antaŭaj informoj pri lia esperantisteco, interalie en la revuo “Esperanto”. Estas certe ke li konis Esperanton, legis en ĝi, kaj kelkaj vidas en liaj verkoj esperantistajn idealojn.

Nu, taŭgu tiujn ĉi liniojn, kaj lian biografion en Vikipedio, kiel omaĝon al lia figuro. Estas malmulte, sed ĝi estu iom: se oni lin malaperigis (la apuda bildo tekstas: “Kie estas Oesterheld?”, demandite de pluraj liaj kreituloj), ke ili ne sukcesu malaperigi lian memoron.

AKTUALIGO: Vidu postan tekston.


7.6.07

 

Reklamado

Ekzameno de angla lingvo

“Ne diskutu, knabo! Vi devas plibonigi vian anglan. Se ne, vi neniam komprenos
99% de la reklamoj en nia lando”

La bildon aŭtoras la ĉilia desegnisto Alberto Montt, kaj ĝi aperis en lia retejo (iru al http://albertomontt.blogspot.com kaj poste al la desegno de la 26-a de majo 2007). Se vi komprenas la hispanan, kaj foje eĉ tio ne necesas, ne hezitu ĵeti rigardon al la cetero de la kolekto.


4.6.07

 

Alia (milita) bildo

Helpu la hispanan armeon de la libereco!Kiel promesite, jen alia bildo kun rilato al Esperanto. En tiu ĉi kazo, ĝi devenas el retejo tre interesa, kiu entenas grandan kvanton de bildoj kaj afiŝoj de la hispana interna milito: La Ilustrita Milito. Ĝi estas ege rekomendinda el estetika vidpunkto.

Inter la varieco de bildoj montrataj, troviĝas ĝis nun du en Esperanto (la prizorganto diris al mi ke ili havas kelkajn pliajn, kiujn ili alŝutos iom post iom). Unu el ili estas tiu aperanta ĉi-apude, kaj kies originalo troviĝas tie ĉi. Ĝi estis eldonita de la Komisarejo pri Propagando de la Aŭtonoma Registaro de Katalunio, la sama instanco kiu publikigis la faman afiŝon kiun mi havas en alia paĝo. La alia bildo de la kolekto estis enretigita la pasintan 16–a de majo, la tagon post la apero de la versio en la kataluna.

La retejo ankaŭ entenas plurajn afiŝojn de la esperantista artisto Manuel Monleón. Ankaŭ tiu mia.


2.6.07

 

Kameleono

KameleonoAntaŭ kelkaj semajnoj mi trovis retejon de kanada samideano Francis Dufour, kun tre lerte faritaj desegnoj. Mi ne povis rezisti alporti tien ĉi unu el ili (kun lia afabla permeso, kompreneble). Temas pri kameleono.

Ĉu eble ĝi fariĝos la simbolo de Esperanto? Ĝis nun mi konsideris tia la krokodilon, eĉ se tiu ĉi komence reprezentis la malon, sed nun ĝi kvazaŭ fariĝis simbolo de nia lingvo. Sed nun mi pretas doni la ŝancon al tiu ĉi simpatia (kame)leoneto.

Parolante pri bildoj kaj karikaturoj, ne forgesu tiun de Zamenhof kun Ŝekspiro, kaj ankaŭ la bildojn de mia afiŝaro. Kaj eble morgaŭ pli.