20.12.07

 

Kvazaŭ recenzo

Koincidis en la lastaj tagoj en la esperantaj libroservoj du libroj tre malsimilaj, kiujn mi volas rekomendi. Ili havas nur unu trajton komunan: ke iliaj aŭtoroj havas hispanan nomon, sed neniu estas hispano (aŭ ne ĉefe hispanoj: mi havas dubojn pri ilia ŝtataneco). Ambaŭ loĝas ekster Hispanio, kaj en ambaŭ kazoj tio ŝuldiĝas al la ŝtormo de la interna milito, eĉ se ilia vivo estas tute malsimila.

Mi traktos la du librojn tute aparte, ne nur pro la kompleta malsameco, sed ankaŭ ĉar alie la artikolo rezultiĝus tro longa, kaj mi jam diris en antaŭa mesaĝo ke estas fakto pruvita ke longajn blogojn malmultaj legas.

Mi komencu do per Alberto Fernández. Pri Rubén Gallegos, la alia aŭtoro, eble morgaŭ (se antaŭferiaj preparoj tion ne malhelpas)

Kalejdoskopa rememoro

Kiam mi lernis Esperanton, antaŭ preskaŭ 30 jaroj, tiam mi studis Fizikon, kaj tute nature interesiĝis pri libroj sciencaj verkitaj en la internacia lingvo. Mi trovis dezertan panoramon: apenaŭ ekzistis sciencaj verkoj, kaj des malpli sciencdisvastigaj libroj, tio, kion oni en kelkaj landoj nomas populara scienco (la situacio bedaŭrinde apenaŭ pliboniĝis poste).

Pri Fiziko nur unu libron mi trovis: “Senĝenaj dialogoj”, kaj la nomon de la aŭtoro tuj kaptis mian atenton: Alberto Fernández, tipe hispana nomo. Tamen, neniu el la pli veteranaj membroj de la valadolida klubo konis lin. La misteron parte solvis la postkovrilo de la libro (por esti pli preciza, la oreloj): lin la hispana milito portis al Belgio. Kiel mi poste sciis, li estis unu el la t.n. infanoj de la milito, evakuitaj dum la interbuĉado, kaj ne plu revenintaj al la naskiĝlando; unu el la plej frapaj kaj dramaj rezultoj de la batalo.

La libro estis superba. Alta klerigado, rakontata en flua lingvo. La nivelo povas esti iom tro alta por nesciencemuloj, kaj la dialoga formo ne al ĉiuj plaĉos, sed mi tre ŝatis ĝin. La volumo jam aĝas tridek ses jarojn, sed ankoraŭ estas trovebla en Libroservoj, kaj ĝia legado plu valoras la penon.

Nenion plian mi sciis pri Alberto dum multaj jaroj, ĝis kiam mi revigligis mian esperantumadon, inter alie en la SATeca movado. Tie mi trovis sub la sama subskribo de iu Alberto Fernández, interesegan artikolon kiu baldaŭ disvastiĝis en diversaj medioj: “La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo”. Mi tradukis ĝin en la hispanan kaj pere de nia komuna amiko Jakvo Ŝram mi komencis mian rilaton kun li, kaj mi malkovris viglan homon kun ampleksaj interesiĝoj.

Mi ankaŭ havis tiel la okazon legi aliajn liajn kontribuojn, ĉefe la tradukojn Esperanten de diversaj artikoloj de la pacista belga revuo “Vrede”. Li sendis por la retejo de SAT-en-Hispanio artikolon “Kiam du kanajloj intertraktas...” (kaj mi esperas ke baldaŭ alvenos pliaj)

Kalejdoskopa rememoroĈiujn ĉi tekstojn, kaj kelkajn aliajn, ĉefe sciencajn kaj socie progresemajn, sed ankaŭ poeziajn, ni povas trovi nun en la ĵus aperinta libro. Ĝia nomo estas “Kalejdoskopa rememoro”, kaj ĝin eldonis Flandra Esperanto-Ligo (tamen kun kelkaj misoj).

La sciencaj artikoloj estas jam malnovaj, sed plu interesaj: unuj ĉar ili permesas rigardi kiel avancis la kono de la homaro. Aliaj gapige antaŭvidas jen multajn trajtojn de la nuna interreta kaj komputa aktualeco (“La komputila socio”, en 1971!), jen tendencojn de la genetiko (en la posta jaro), dum la revoj pri fuzio restas preskaŭ en la sama stato. Aliflanke, kun la politikaj artikoloj ne ĉiuj konsentos, sed mi certigas ke neniu ilin taksos frivolaj aŭ subnivelaj.

Aparte de fikciaj kaj priesperantaj libroj, restas kompare malmultaj libroj en nia lingvo kiuj pritraktas profundajn ne banalajn temojn en serioza maniero. Tiu ĉi estas samtempe altnivela kaj facile legebla. Mi varme ĝin rekomendas.


15.12.07

 

Kion mi faris hodiaŭ

Hodiaŭ mi faris multaj aferojn kun rilato al Esperanto. Eĉ pli ol kutime.

Nu, ne estis malbona Esperanto-tago, ĉu?


9.12.07

 

Ĉu ili notis ke mi parolis pri Esperanto?

Mi havis hieraŭ tre interesan sperton: mia hispanlingva blogo ricevis ok mil vizitojn!

Kutime ĝi estas tre malofte vizitata, multe malpli ol la esperanta, ĉar ĝi estas tre specialigita: ĝi temas nur pri Esperanto kaj aferoj koneksaj, kaj do, krom esperantistoj, ne multaj hispanlingvuloj nepre interesiĝas en ĝiaj temoj. Sed tion ŝanĝis ligo al ĝi en la retejo Meneame.net; temas pri unu el la plej konataj retejoj en Hispanio, simbolo de la t.n. Web 2.0, en kiu homoj rekomendas aliajn retpaĝojn, kaj la ceteraj voĉdonas. En Esperanto ni havas Klaku.net, kaj en la angla Digg.com. Kiam oni ricevas sufiĉe da rekomendoj, via paĝo fariĝas furora. Kaj tio okazis hieraŭ rilate unu malnovan artikolon, kies esperantan version, se vi ne konas la hispanan, vi povas trovi jene.Populares en Menéame

Mi nun verkis alian artikolon, analizante la fenomenon iom amplekse, ĉar la reagoj kaj konduto de la vizitantoj estas sufiĉe kuriozaj. La plej frapa: ke mi dubas ke granda procento eĉ rimarkis ke la afero enhavis ampleksan informadon pri Esperanto.

Mi notis ke homoj legas supraĵe, nur la komencon, diagonale kiel oni foje diras. Aliflanke, tio ne detenas ilin komenti la tekston. Ke la komentoj estas ofte agresemaj, profitante la anonimecon. Ke oni legas kion oni volas kredi, anstataŭ kion diras la aŭtoro. Ke la plejan insultemon montras tiuj kiuj malplej kleraj montriĝas kaj kiuj plej mise skribas (mi emas pardoni la erarojn en esperantaj blogoj, ja tio estas nia dua lingvo, multe pli ol la erarojn en denaska lingvo, ĉefe se ĝi estas tiel regula kiel la hispana)

Nu, mi ne scias ĉu tio estas konduto nur de legantoj de tiutipaj retejoj, aŭ ĉu ĝi estas pli ĝenerala. Mi suspektas ke esperantlingvaj bloglegantoj estas iom pli trafaj, eble ĉar ĝenerale pli kleraj. Sed estas bone konscii pri tiuj ĝeneralaj trajtoj: eble oni devas verki pli mallonge, aŭ enmeti videojn, aŭ malsuprenigi la nivelon.

Aŭ simple atenti nur tiujn scipovantajn legi. Ja fakte estis pluraj kiuj faris interesajn rimarkojn, aŭ kiuj legis aliajn partojn de la retejo, kaj dekduo da ili eĉ klakis la ligon al Plena Ilustrita Vortaro tie troviĝantan.

Mi ĉiam defendis ke Esperanto devas servi por majoritatoj. Sed verŝajne ankoraŭ ne por majoritato de bloglegantoj.


8.12.07

 

Rememorigo

Esperanto-tagoDenove alproksimiĝas la Tago de la Blogo en Esperanto.

Legu la alvokon de Roberto en http://esperanto-usa.org/en/node/997 kaj mian en http://www.ipernity.com/blog/tonyo/31945

.

4.12.07

 

Sennaciulo cenzurita, sed ne pro politiko

Sennaciulo originala"Sennaciulo", la gazeto de Sennacieca Asocio Tutmonda, dediĉis sian oktobran numeron al personoj kun handikapoj. Aperis interalie artikolo pri la blinduloj en Hispanio, redaktita de Pedro Zurita, esperantisto kiu havis gravajn postenojn en la internacia blindula (neesperantista) movado. Kaj ankaŭ alia pri junulino paralizita pro veturakcidento, kaj ŝia persona superiĝemo. Ŝi, en foto tre beleta, estis elektita por la frontpaĝo.

Sennaciulo en IránKaj vidu kiel ĝi alvenis al nia amiko amiko Reza, en Irano, iom ŝanĝite.

Mi pli-malpli sekvas la blogojn de diversaj iranaj amikoj: Beĉjo, Kontenta, Lumina, Fifio, Mahmud, kaj kelkaj pliaj en Ipernity, kaj estas konstateble ke la aferoj tie ne marŝas en bonan direkton.


3.12.07

 

Nobel-premio por paco

Probable vi jam scias ke du svisaj parlamentanoj, Gisèle Ory kaj Francine John-Calame, proponis UEA-n kiel kandidaton por Nobel-Premio. Gratulon al la svisaj kolegoj kiuj tiel bone laboris por atingi tiun (ankoraŭ nur partan) sukceson.

Vi povas nun legi la novaĵon ankaŭ en la hispana kaj en pluraj aliaj lingvoj. Notu ke mankas pluraj gravaj lingvoj. Vi ankaŭ povas kontribui en la disvastigo de la novaĵo klakante en Meneame.net.

Ankaŭ konsulteblas artikoloj de Libera Folio pri tiu ĉi kaj antaŭaj provoj.

Nu, mi dubas ke la norvegaj parlamentanoj por asocio tiom malmulte reprezentata en amaskomunikiloj. Sed ni meritas tion multe pli ol aliaj iamaj premiitoj.