15.12.05

 

Libro-Tago kaj Don Quijote

Tiu ĉi tago, la 15a de decembro de 2005, unuigas du datrevenojn: la 15-a de decembro, do la Tago de la Libro en Esperanto, kaj 2005, la 4-jarcenta datreveno de la publikigo de la verko Don Kiĥoto de La Manĉo. Tial, la esperantista movado en Hispanio pretigis la unuigon de ambaŭ celebradoj, por dediĉi la tagon al la superba traduko de Don Kiĥoto al Esperanto, "La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha", eldonita en 1977 de Fundación Esperanto.

Tiamaniere, ni finas la agadojn disvolvitajn ĉijare por festi tiun datrevenon, kiu konkretiĝis en la projekto Don Kiĥoto parolas Esperanton, parte subvenciita de la hispana Ministerio pri Kulturo.

La aktivado estos varia, kaj okazos dum la tuta semajno.

Unuflanke, oni donacas ekzemplerojn de la verkoj al diversaj kulturaj institucioj, kiaj la Centro por Cervantaj Studoj de Alcalá de Henares, aŭ la Muzeo de la Kiĥoto de Ciudad Real, kaj al publikaj bibliotekoj en pluraj urboj. Aliflanke, oni profitos la kutimajn kunvenojn (kaj kunmanĝojn) en la lokaj kluboj, por prelegi aŭ laŭtlegi la verkon. Tio okazas ekzemple en la grupoj Frateco de Zaragozo kaj Aŭroro de Barcelono.

Krome, ni havis la okazon saluti kaj paroli en/pri Esperanto en almenaŭ du radiostacioj: la madrida Onda Madrid kaj la valencia Radio Sol.

Kaj finfine ni ripozos!

3.12.05

 

30000 tekstoj

La 27-an de novembro la vikipedio en Esperanto atingis sian 30000an artikolon. Ĝi temis pri la "Projekto Apollo", kaj tuj sekvis alia pri la "Granda Zimbabvo", gravaj ruinoj en la sudo de Afriko.

La projekto Wikipedia estas tiu de libera kaj senpaga enciklopedio, al kiuj ĉiuj volontuloj povas kontribui rekte, verkante artikolojn pri aferoj kiujn ili taksas interesaj, kaj kompletigante kaj modifante alies tekstojn.

Ĉar la ĝenerala ideo ne estas tiom fora de kelkaj ideoj asociitaj al nia lingvo, ne estas mirinde ke la vikipedio en Esperanto estas proporcie pli disvolvita ol multaj aliaj versioj en alia lingvoj. Laŭ kelkaj taksoj, laŭ nombro kaj grando de artikoloj, la esperanta estas la 16-a kompare al aliaj lingvoj (aŭ 18-a, depende de la kriterio uzata).

Estas vere ke la kvalito de la tekstoj estas tre varia, kaj mi mem agnoskas ke multaj kontribuantoj estas iom obseditaj pri la kreado de novaj eroj, eĉ se la donitaj informoj estas iom subnivelaj, aŭ eĉ fuŝaj. Mi tamen pensas ke tio estas transira kaj ke post iom da tempo tiuj "stumpoj" malaperos aŭ estos sensignifaj kompare kun la enhavriĉa materialo.

Krome, kelkaj kritikoj emas kompari la esperantan version kun la anglan, por reliefigi la mizeron de nia kontribuaro, en nombro kaj ĉefe en kvalito. Mi tamen pensas ke tiu komparo ne estas ĝusta. La versioj en la anglala germana estas klare superaj al ĉiuj ceteraj, inklude de tiu en mia denaska lingvo, la hispana, kaj ili devas taŭgi ne por subigi aliajn vikipediojn, sed por montri la vojon kiun ni devas sekvi. Mi havis la okazon observadi la kreskon de la germana versio dum la lastaj monatoj, kaj ĝi estas vere impona.

Sed se ni komparas la esperantan version kun aliaj lingvoj, ni devas senti neniun honton, eĉ male. Mi faris la penon vidi plurajn ekzemplojn, kun rilato al hispanaj aferoj, kiujn mi bone konas, kaj tio montriĝas evidenta.

Unua ekzemplo: la artikolo pri la hispana civila milito estas malpli kompleta ol la angla (kaj, kompreneble, la hispana), sed simila aŭ eĉ pli bona ol la itala, nederlanda, finna, svedapola.

Alia ekzemplo: La vikipedio en la rumana havas 6 artikolojn pri hispaniaj urboj, la rusa 7, la dana 6, la norvega 16. La esperanta havas 71 artikolojn, kaj la plejmulto kun sufiĉe da informoj por koni la situon, la loĝantaron aŭ la gravecon de la urbo.

Estas vere ke ankoraŭ mankas multe da laboro, kaj ke specife la sciencaj artikoloj iom lamas. Eĉ pli bedaŭrinde, la geografiaĵoj kaj historio de ekstereŭropaj regionoj estas kompare malriĉaj. Sed se kontribuantoj ne lasas sin malkuraĝigi de la eksteraj kritikoj, sed male tiuj servas kiel spronoj por pli konscia laboro, ni sukcesos post nelonge fieri ke post sepdek jaroj ni denove havos veran Esperantan Enciklopedion.

Hispanlingva versio de la artikolo.