30.9.05

 

Agadoj en hispanuja Esperantujo


Postnoto: leganto de la blogo demandis en la komentoj pri la okazigo de alia agado en Barcelono en septembro. Prave: mi ne havis informojn pri ĝi, sed nun mi povas almenaŭ ligi al la kunvoko kaj al raporto pri la renkonto. Informite!

26.9.05

 

Respekto en Esperanto

Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.

Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Nenui
(tiele!) suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.

Tion ĉi oni povas legi, en Esperanto, en la ekstera muro de la malliberejo Madrid-2 (en Alcalá proksime al Madrido). Ĝi estas parto de granda murafiŝo (220 metrojn longa) en kiu oni povas legi tri artikolojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj per kiu oni deziras iom mildigi la eksteran bildon de tiu ne speciale alloga konstruaĵo.

La verkon desegnis la artisto José María Moragas, kaj estis inaŭgurita la 21an de septembro fare de la hispanaj ministroj de Kulturo kaj Enlandaj Aferoj, kaj la Ĝenerala Direktoro de Prizonoj. La mencion al Esperanto oni povas legi en la ĵurnalo "El País", en kies papera eldono aperas ankaŭ la foto kiun mi skanis ĉi-kune (pardonu la ne tre bonan kvaliton; klaku sur ĝin por ĝin pligrandigi).

La aŭtoritatuloj substrekis la simbolecon de la verko, kaj la strebon al la respekto kiel kondukan fadenon de la verko.