28.8.08

 

Knol mise startas

Oni anoncis antaŭnelonge la lanĉon de alternativo al la Vikipedio. Ĝi nomiĝas Knol, kaj la ĉefa diferenca trajto troviĝas en tio ke ĝiaj artikoloj estas verkitaj de aŭtoroj, kiuj povas ricevi enspezon pro siaj kontribuoj. La tekstoj ne povas esti anonimaj, sed oni permesas komentojn.

La celo estas eviti la senrespondecon pri kiu oni foje kulpigas Vikipedion. Ne temas pri la unua provo, kaj ĝis nun la ĉefa konkuranto estas Citizendium, lanĉita de eksa fondinto de Vikipedio.

Sed la nuna, Knol, aperas sub la iniciato de Guglo, kaj tial necesas tre atenti ĝin. Ĝis nun ĝi aperis nur en la angla, sed jam anonciĝis novaj versioj, inter ili la hispana.

Do, mi esploris kelkajn artikolojn. La enciklopedio ankoraŭ troviĝas en beta-versio, kaj do ne estas mirige ke la artikoloj pri Hispanio aŭ pri Madrido aŭ Barcelono estas ekstreme magraj. Iom ĝenas min ke troviĝas diversaj ĝermoj por la sama artikolo, kvazaŭ pluraj aŭtoroj selektis la nomon por pli poste kompletigi ĝin. Ankoraŭ pli ĝenas ke la temoj de la jam ekzistantaj artikoloj montras mankon de kriterio: ne troviĝas artikolo pri la historio de Hispanio, sed jes pri la vinoj hispanaj pri la maniero bicikli tra la landotie aĉeti domon. Aspektas kvazaŭ homoj selektas temon pensante en la anoncoj kiuj aperos apud ĝi, kaj la eblecon ricevi enspezon pro la klakado sur ilin.

Sed mi faris la ĉefan provon: mi serĉis mencion al Esperanto. Kaj mi alvenis al sensenca teksto, nekomprenebla, kiu miksas la globish (pri kiu mi iam blogis tie ĉi), pri io nomata neo-globish, kiun nur la aŭtoro konas, kaj kun ŝablonaĵoj pri nia lingvo.

Ĉu tio estas enciklopedio, aŭ ŝerco?? Almenaŭ Citizendium faris la penon kopii la artikolon de Vikipedio.

Nu, mi iom sekvos la projekton. Sed se ne estas drasta plibonigo de la retejo, aŭ se ne okazas malpura trompa ludado fare de Guglo (ekzemple per la favorigo de la artikoloj de Knol en sia retserĉilo, pri kio pluraj aŭtoroj jam kulpigis ilin), ŝajnas al mi ke Vikipedio bone eltenos la veton.


27.8.08

 

Lingvo 2.0

Mi verkis artikolon en la hispana pri la influo de la novaj teknologioj en la disvolvo de Esperanto-komunumo. Ĝi estis ĵus publikigita en la teĥnologia forumo "Bulteno de la Informsocio", kiun prizorgas la firmao Telefónica. (Notu ke pro prokrasto en la aperigo, kelketaj datumoj ne estas ĝisdatigitaj; tamen, temas nur pri detaloj)

Ne tre sencas ke mi traduku ĝin en Esperanton, ĉar la informoj estas sufiĉe konataj por esperantistoj. Mi baze prezentas la diferencojn kiujn la reto kaj la novaj teĥnologioj kaŭzis en la maniero kiel ni aliras nian lingvon. La eblecojn komunikiĝi internacie, malfermitajn de la novaj teĥnikoj, kaj la neeviteblan velkon de la malnovaj kluboj. La novajn manierojn lerni la lingvon, legi elektronikajn librojn aŭ akiri muzikon, la ŝancojn por video kaj televido. La kreadon de virtualaj vortaroj kaj enciklopedioj. La favorigon de la individuaj iniciatoj aŭ la flekseblan kunlaboron, kontraste kun la antaŭe nepra enkadrigo en formalaj asocioj. Ĉion ĉi mi prezentas al neesperantistaj legantoj per la eble iom ŝablona sed sufiĉe esprimiva esprimo Lingvo 2.0.

Mi konkludas la tekston per la malfermitaj perspektivoj kiujn tiuj novaj teĥnologio permesas al ni. Nenio estas certigita, same kiel neniu povas antaŭvidi la estontan rolon de la movado por la malferma kodo, sed estas espereble ke nia lingvo trovos sian lokon en tiu ĉi ĉiam pli multlingva virtuala socio kiu ĵus malfermiĝis antaŭ ni. Kaj ankaŭ mi certas ke la tradicia maniero per kiu ni rilatas inter ni kaj kun la lingvo devas ŝanĝiĝi (se tion multe pli klere kaj konvinke esprimis Humphrey Tonkin)


25.8.08

 

Denove Oesterheld

Kie estas Oesterheld?Antaŭ kelkaj monatoj mi dediĉis artikolon al Héctor Germán Oesterheld, la argentina komiksisto, unu el la plej geniaj rakontantoj de historioj en la hispanlingva areo kaj probable en la tuta mondo, profitante la eltrovon ke li estis esperantisto. Mi tie aludis lian tragikan sorton, ĉar li estis kidnapita de la tiama diktatura registaro kaj murdita, kaj tio ankaŭ okazis al liaj kvar filinoj!

Hieraŭ la konata verkisto Manuel Rivas dediĉis superban artikolon al li en la plej grava hispana ĵurnalo "El País". Se vi konas la hispanan, legu ĝin, sed estu preta ricevi ŝokon. Terure, plorinde kaj nekompreneble.


14.8.08

 

Forpasis la prezidanto de Fondumo Esperanto

Antaŭ kelkaj tagoj, la 23-an de julio, forpasis la prezidanto de "Fundación Esperanto", Víctor Ortiz Gratal. Homo serioza kaj laborema, oni ŝuldas al li multon en la esperantista hispana novado. Inter alie, lin postvivas lia helpo en la eldonado de la traduko de Don Quijote en Esperanton.

Dankon, Víctor, pro ĉio


12.8.08

 

Aliaj Olimpikoj eblas

La nunaj Olimpiaj Ludoj pruvis denove ke ili fariĝis delonge la festadon de la konkuremo kaj la naciismo. La unuan trajton ili ĉiam havis, kaj mi supozas ke tio malfacile eviteblas. La dua kreskas de unu jarkvaro al la venonta, kaj tion mi pli obĵetas. Sufiĉas spekti aŭ legi diverslandajn komunikilojn por konstati kiujn sportojn kaj kiujn ludantojn ili emfazas, kaj ĉefe oni ne povas malrigardi ĉie la liston de la medaloj gajnitaj laŭlande, kvazaŭ tiu devus gravi. Ĉijare kun la speciala cirkonstanco ke aspektas ke Ĉinio deziris fari el ĝi eksponejon de siaj triumfoj, organizaj kaj sportaj, dum la okcidentaj landoj apenaŭ kaŝas sian emon malpliigi ambaŭtipajn rezultojn.

Nu, ĉio ĉi ne surprizigas min, kaj mi ne ŝatus nur montri kritikon banalan, sen alternativo. Do, mi deziras memorigi ke iam ekzistis movado advokanta alitipajn Ludojn, feston de la fizika ekzercado kaj de la amikeco: la Popola Olimpiko.

Mi lasas tie ĉi du ligojn, kiuj pruvas ke aliaj Olimpikoj eblas (se la homoj tion dezirus):