27.1.10

 

Finvenkismo kaj raŭmismo en la reto

La sociaj retoj estas mirinda elpensaĵo por esperantistoj, kvazaŭ iu dio pensis pri ni kiam ĝi ilin kreis. Mi estas tro pigra por iri al la poŝtejo, aĉeti poŝtmarkojn kaj kovertojn. Komunikiĝi per nur unu klako estas tiel facile...

Eble tro facile. Mi komencas senti iom da sufokiĝo ĉe tiom da retoj kaj ĉe la postulo atenti tiom da amikoj kaj amikoj. Pardonu do se iu el vi sendis al mi mesaĝon, aŭ inviton, kaj mi ne respondis.

Mi havas konton en Ipernity, en Facebook, en Orkut, ŝajne ankoraŭ en Myspace, Hi5, Livejournal, Flickr aŭ en Vox (ilin mi nun devis viziti por fari la ligon), kaj ankaŭ laste en Twitter, en vK kaj Ning. Probable mi eĉ forgesas pri iu alia. Kaj mi ne estas la sola, ĉar kelkaj amikoj havas same da kontoj, same malatentataj.

Ŝajnas ke pasis la tempoj kiam estis unu agoro. Antaŭ kelkaj jaroj tio estis soc.culture.esperanto, nun preskaŭ agonianta inter spamo kaj forgeso. Sed nun nia diligenta kolegaro trovis sufiĉe da lokoj por interkomunikiĝi, kaj ne plu necesas havi unu nuran lokon.

Povas okazi ankaŭ ke tio respegulas la malsamajn interesojn de la samideanoj. Ni estas matura komunumo, aŭ, pli bone dirite, komunumaro.

Aliflanke, tiu diverseco en la sociaj retoj bone montras ke ja ekzistas du eblaj aliroj al esperanta vivo, tiun kiun ni konvencie nomas finvenkismo kaj raŭmismo, sed ke envere sensencas paroli pri finvenkistoj kaj raŭmistoj. Per tio mi volas diri ke iujn sociretejojn oni tre bone povas uzi por agi en ekstera medio, t.e. por informi kaj eĉ varbi por Esperanto, dum aliaj estas ĉefe trankvilaj komunumoj en kiuj ni ĝuas la vivon inter niaj samlingvanoj, kvazaŭ ni trovis propran neston sen speciala interesiĝo pri eksteruloj. Tamen, plejmulto el ni emas ian kombinon de ambaŭ aliroj, kun variaj proporcioj depende de ies propra karaktero kaj personaj cirkonstancoj.

Probable la retejo plej uzata por krei tiun propran komunumon post la forpaso de Amikumu, estas Ipernity, kiu teĥnike ne estas socia retejo, sed kiu prenis tiun rolon por multaj esperantistoj.

Facebook kaj Twitter

Facebook povus taŭgi por finvenkemuloj kiel mi, pro la granda kvanto da homoj kiuj tie partoprenas, kaj la potencialo por eksteraj kontaktoj kiujn donas ĝia strukturo, inter alie la facileco por sendi proponojn, subskribi iniciatojn, ktp. Ke la grupo "Esperanto" havas pli ol sepmil membrojn estas gapiga, kaj la fakto ke plejmulto el ili estas nur simpatiantoj aŭ komencantoj donas eĉ pli da eblecoj por varbado. Bedaŭrinde, ĝuste tiujn facilecojn pri propagando kaj tiu tro malferma kaj senprivateca karaktero forpuŝas min, kaj tial mi mem ne profitas tiujn eblecojn. Sed mi ja ŝatus kuraĝigi aliajn varbemulojn (ĉefe anglalingvanojn) pli zorgi pri la eblecoj kiujn ĝi ofertas. Kreado de iu virtuala vartejo, komplementa al Lernu!, tio estas, kiu konduku interesiĝantojn al tiu ĉi lernejo, aŭ kiuj prenu la komencantojn el tie ĉi kaj enkonduku ilin al la ĝenerala komunumo, estus projekto kiu meritus atenton eĉ de la organizita movado.

En mia persona kazo, la avantaĝojn ĵus menciitajn, sen la misecoj, mi trovas en alia sukcesa retejo, iom alispeca, kiun mi lastatempe tre ofte vizitas, Twitter. Mi jam rakontis aliloke ke mi tie lanĉis eĉ kurson pri Esperanto. Mi daŭre flegas ĝin, eĉ se mi konstatis ke la strukturo de la retejo ne estas bona por konstanta sekvado de kurso (mi nun pretigas arkivan paĝon kie oni povos pli bone profiti el la farita laboro, kaj kies adreson mi tiam diskonigos). Nun ekzistas ankaŭ angla versio kaj espereble baldaŭ venos itala kunlaboro.

Sed la ĉefa avantaĝo de Twitter estas ke vi povas tre bone kombini la du aspektojn kiujn mi antaŭe komentis. Vi povas krei kaj flegi komunumon de amikoj, kaj samtempe vi povas atenti interesiĝantojn pri nia lingvo, ilin informi, kuraĝigi komencantojn, gvidi ilin al nia kulturo. Alia specifa trajto de Tvitero estas ke oni troviĝas en kontakto kun novaĵoj, preskaŭ kiel unua. Ekzemple, hieraŭ mi per ĝi trovis ke en la konata Festivalo de Sundance oni ĵus prezentis dokumentfilmon kiu tre grave pritraktas Esperanton, kaj mi eĉ povis legi la unuajn reagojn de la unuaj spektantoj. Estas mirinde, ĉar mi troviĝas je pli ol dek mil kilometroj da distanco

Sed, tio havas du malavantaĝojn. Unu, ke mi iom neglektas tiun ĉi blogon. Due, ke, kiel dirite, foje oni iom sufokiĝas. Tiam ni revenu al la komunumo. Kaj por tio, pli bone Ipernity. Diable, tio memorigas min ke mi devas tie enmeti kelkajn fotojn.

POSTNOTO: Oni nun diskonigis alian socian retejon, nur por esperantistoj, kiu uzas tre rektan adreson: esperanto.com. Vidu plian informojn en Libera Folio. Ni provu!


10.1.10

 

Oni serĉas profesiajn eldonistojn

La gazetara atento al la 150-a datreveno de Zamenhof en Hispanio, pri kiu mi parolis en la antaŭa blogero, alportis surprizon: novaĵon pri la unua profesia traduko de esperanta beletra verko en la hispanan. Kaj mi diras ke temas pri surprizo, ĉar la organizita tuthispania movado havis neniun influon en tio, malgraŭ niaj klopodoj (la grandaj ĵurnaloj, televidoj kaj radioj je ŝtata nivelo atentis la datrevenon malpli ol mi esperis, krom en la radia programo kiun mi partoprenis, kaj nur la kataluniaj amikoj havis rimarkinde pli da sukceso).

Sed pluraj ĵurnaloj enhavis intervjuon al Javier Guerrero, de kiu mi ĝis tiam nur konis lian blogon, al kiu ŝuldiĝas la dulingva publikigo de "La liberiĝo de la juĝisto" de Ferenc Szilágyi en eldonejo Alpha Decay.

Kiam mi legis antaŭ kelkaj semajnoj la "koncizan" (700-paĝan) enciklopedion pri la originala literaturo en Esperanto, kiu havas interalie informojn pri la tradukoj el Esperanto en aliajn lingvojn, min frapis la konstato ke unu el la lingvoj al kiu oni malpli tradukis esperantajn verkojn estas ĝuste la hispana (kaj ceteraj hispaniaj lingvoj). Listiĝas pluraj tradukoj ekz. al la portugala aŭ la itala, kaj eĉ multaj al la litova aŭ la vjetnama, sed malmultege al la hispana, krom priesperantaj verkoj. Apenaŭ Sekelj, kiun mi dubas ĉu konsideri beletro, kaj kiu cetere mem verkis en la hispana (kaj eĉ se nur anekdote mi ne forgesu la version de la ŝercoj de Beaucaire en la vaska). Rimarkinde ke hispanianoj (ĉefe Miguel Gutiérrez Adúriz) kontribuis al tiu mirinda kolekto "La lingua fantastica", traduko en la italan de esperantaj verkoj pri sciencfikcio, sed ne ekzistas io simila en la hispana.

Aperigo de dulingvaj verkoj, aŭ sole de tradukoj, estus miaopinie bonega maniero normaligi nian literaturon, kaj farus pli por la publika bildo de Esperanto (kaj per publika mi ne aludas la ĵurnalon Público, kiu en stulta lastatempa artikolo facile nomis nian lingvon afero de "lunatikoj") ol multaj teoriaj argumentadoj.

Mi jam iam rakontis ke antaŭ iom da tempo mi serĉis eblecojn publikigi la libron "Maskerado" de Tivadar Soros en la hispana, sed ĝis nun fiaskis. Dum lastaj tempoj iom simile okazis, parte al mi, sed ĉefe al la meritplena Pedro Sanz, rilate al hispanlingva versio de la libro "Laboristaj kronikoj", kiun finfine devis publikigi SATeH. Tiu estis la malplej malbona el la solvoj, sed ankoraŭ ne kontentiga, ĉar mi plu pensas ke ni, la esperantistaj movadoj, ne devas entrepreni tiun laboron per niaj propraj rimedoj. Eldoni nuntempe estas tre facile, kaj eĉ malmultekoste, sed vendi estas alia afero. Tion ni devus lasi al profesiuloj.

Problemo tamen estas kiel konvinki tiujn profesiajn eldonejojn kaj distribuejojn. Necesus do la kunlaboro de homoj plej proksimaj al la eldonista profesia mondo, kio mi mem ne estas. Kaj en tiu senco la iniciato de Javier estas des pli aplaŭdinda. Sed kiel tion daŭrigi? Atendas nun en la vico "La Zamenhof-strato", kies hispana traduko, laŭ mia scio, jam estas tre antaŭenigita, sed por kiu mankas eldonanto.

Sed pure literaturaj verkoj estus eĉ pli interesaj, kaj por tio ni devas cerbumi pri pli celtrafaj metodoj konvinki merkatulojn. Ĉu ideoj?