25.3.10

 

Seksismo kaj lingvaj miskomprenoj

Dum la lastaj semajnoj laŭlonge de Hispanio cirkulas en la reto letero de supozata lingvoinstruisto, en kiu ŝi argumentas pri la malpraveco de certaj variantoj de hispanaj vortoj kiuj montras inecon de la aganta persono, kaj do pri la neeblo diri presidenta, sed presidente eĉ se temas pri prezidantino.

Nu, mi ne eksplikos tie ĉi kion mi nun skribis en la hispanlingva blogo, pri la malpravo de tiu letero, sed mi profitas la okazon por denove argumenti ke ekzistas tro da miskomprenoj kaj antaŭjuĝoj pri la lingvoj, precipe fare de tiuj kiuj sin konsideras mem gramatikemuloj. Ne estas do strange ke la antaŭjuĝoj etendiĝas al la pritaksado de konstruitaj lingvoj, se eĉ edukitaj homoj ne scias ke la lingvoj evoluas kaj modifiĝas kiam la socio ŝanĝiĝas. Kiel mi jam skribis alifoje, estas tre malfacile argumenti en tiuj okazoj.

Kaj mi denove atentigas ke mi estas partiano de neseksisma lingvaĵo, en la hispana kaj en Esperanto.


21.3.10

 

En la papera mondo (3)

Se en la antaŭaj blogeroj kun sama titolo (1, 2), mi aludis al libroj aŭ revuoj kie mi partoprenis, nun mi volas mencii publikigaĵon en kiu mia kunlaboro estis ja nur minuskla, sed pri kies disvastigo mi esperas iom helpi. Permesu ke mi uzu tiun ĉi senimagan titoladon, kiu permesas krei serion, kvankam ĉifoje mi celas pritrakti ĉefe la problemon de distribuado.

Sed mi komencu per la plej grava informo: oni eldonis antaŭ kelkaj semajnoj la hispanlingvan version de la libro “Laboristaj kronikoj”, verkita de Antonio Marco Botella, kaj publikigita en 1996 de SAT-Broŝurservo, kiu pritraktas la historion de la laborista esperanto movado en Hispanio, de la komenco ĝis tiu jaro. La nuna libro aperis sub la nomo “Crónicas del movimiento obrero esperantista”, kaj estas baze la sama libro, kun kelkaj aldonoj kaj malgranda ĝisdatigo, kaj en multe pli bonaspekta formato.

La granda merito kaj laboro pri la libro estas kompreneble de la aŭtoro, Antonio Marco, veterana pioniro el Zaragozo, kiu multe verkis pri historio, kaj kiu ankaŭ ĉefrolis en la disvolvo de nia movado en Hispanio. Pri kelkaj el liaj libroj mi antaŭe blogis, kaj mi ankaŭ havas en aparta sekcio de tiu ĉi retejo diversajn liajn tradukojn de hispanaj klasikuloj. Antonio ne nur esploris la okazintaĵojn, rakontas pri siaj spertoj, verkis la originan libron, sed ankaŭ mem tradukis la tekston.

Duan sed tre gravan meriton oni devas aljuĝi al alia amiko, Pedro Sanz. Li faris tiun laboron de editorado, pri kiu iam verkis Waringhien, tiel grava, kaj tiom malmulte agnoskita. Pedro kuraĝigis la tradukadon, poluris, serĉis fotojn, kaj fakte trapuŝis la aperigon de la verko. Kiam la demarŝoj por publikigo en eksteraj eldonejoj ne sukcesis (vidu mian plendon en alia momento pri la manko de kuraĝaj eldonistoj, kiuj adekvate taksu la valoron de la per- kaj priesperantaj tekstoj), estis la organizo kiun li nun prezidas, SAT-en-Hispanio, kiu devis zorgi pri tiu laboro. Estas bedaŭrinde ke la dankesprimojn de la enkonduko oni nur tradukis el la unua versio, sed ne ĝisdatigis, ĉar lia nomo devus nepre aperi tie.

Post tiuj du multhoraj kaj meritplenaj laboraroj, verkado+tradukado kaj editorado+eldonado, mankas tria ne malpli giganta: distribuado kaj vendado.

Fakte, eldoni estas nun tre facile. Mi surpriziĝis ke la fizika eldonado kostis multe malpli ol mi antaŭsupozis, konsiderante ke la kvalito de la fina produkto estas forme tre alloga, kontraste kun la antaŭa versio. Sed la problemo de distribuado estas la tubero kiu ŝtopas nian eldonadon. Se la libro estas internacia, la sendokostoj povas tute malhelpi la distribuadon, kaj tion mi nun spertas, ĉar mi ekesploris pri sendado de lerna materialo al kubaj esperantistoj, ene de la projekto “Esperanto al Ameriko” (pri kiu mi baldaŭ skribos). Kaj se ĝi estas enŝtata, mankas al ni la kanaloj por atingi la grandan eksteran publikon, kion fakte tiu ĉi libro certe meritas.

Do, jen la granda laboro kiun ni frontas, kaj kiun la idealistaj batalantoj tro ofte forgesas, pretervidas aŭ pri kiu ni malkompetentas. Ni devas prezenti la verkon, disanonci, informi, instigi kaj krei merkaton. Tro multaj libroj restas en keloj kaj skatoloj. Mi esperas ke ni (mi mem, sed mi esperas ke tiu ĉi alvoko taŭgu por aliaj) konsciu pri la graveco de tiu ĉi tasko.

Ĝuste tiun aferon de distribuado verŝajne ŝanĝos la enkonduko de elektronikaj libroj. Mi sekvas kun scivolemo tiun ĉi evoluon, kaj ĝojas ke la debato (ĉe Ipernity, Libera Foliodiversbloge) kaj la unuaj iniciatoj (FEL, La Ondo de Esperanto) alvenas jam ankaŭ al nia komunumo. Ĝi ja povas esti la solvo de tiuj problemoj kiujn mi menciis, kaj kiu tiel speciale afliktas nian komunumon, kaj mi esperas ke ni kapablos doni adekvatan solvon, kiu same kontentigos niajn aŭtorojn kaj niajn legantojn. Certe estos okazo por plu diskuti.

Sed dume, aĉetu la libron, diable!