27.4.09

 

La Zamenhofa Jaro ekas muzike

La celebrado de la ĉijara datreveno de la naskiĝo de Dro. Zamenhof komenciĝis en Madrido kaj Barcelono dum pasinta semajno, per voĉo kaj muziko.

En Madrido mi mem partoprenis la organizadon de kelkaj aktivaĵoj. La unua okazis pasintĵaŭde, dum la internacia Tago de la Libro, per la jam tradicia partopreno en la senĉesa legado de Donkiĥoto en madrida kultrcentro, pri kiu mi jam informis en pasintaj jaroj. Ĉijare Manolo Pancorbo kaj mi mem legis pecon de la ĉapitro 29-a de la dua parto, sed mi ne montras al vi foton, ĉar la kvalito de la faritaj estas eĉ pli aĉa ol kutime. Dum la tuta legado estis samtempa traduko en la signolingvo, kiu, imagu, haltis dum nia partopreno.

Manolo ankaŭ partoprenis aliajn informajn agadojn en sia universitato kaj sia urbeto (aldono: vidu la bonegan prezentadon en la universitato, laŭ la metodo peĉakuĉo, tie ĉi).

Sed la plej komplika evento estis la okazigo en municipa kulturejo de forumo sub la nomo “Esperanto kaj Zamenhof, defio al Babelo”, sub la organziado de la Madrida Esperanto-Liceo. Ĝi konsistis el serio de prelegoj dum sabato kaj dimanĉo. Unu hispanlingva de Juan del Castillo pri la figuro de Zamenhof. Alia kiun mi mem eksplikis, pri la pioniroj de nia movado en Hispanio en la unua duono de pasinta jarcento, profitante parte la centjaran datrevenon de la unua Universala Kongreso organizita en Barcelono, en 1909. Vespere, Jorge Camacho parolis esperante pri poezio (li estas la homo aperanta en la malklara foto). Kaj dimanĉe Pedro Zurita, dum multaj jaroj ĝenerala sekretario de la Monda Asocio de Blinduloj, parolis pri Zamenhof kaj pri alia Ludoviko elpensinta universalan komunikkodon, Louis Braille. Krome, estis dum la tuta tempo ekspozicio pri libroj, organizita de SAT-en-Hispanio. Kaj iom lukse ni povis kalkuli kun la partopreno de du ĥoroj, unu sabate kaj la alia dimanĉe, la “Verda Stelo”, kiu formiĝis antaŭ 25 jaroj en la Liceo, kaj la “Ĥoro Esperanto”, kiu ĝis nun nur nome rilatis al nia lingvo, kaj kun kiu ni esperas kunlabori pri mallarĝe en la estonto.

La eventaro estis relative sukcesa. Organize ĝi estis preskaŭ senriproĉa, sed la partopreno de neesperantistoj ne estis tro granda, mi supozas ke pro la neglekto de la amaskomunikiloj (aŭ pro nia mallerto rilati kun ili). Nur la muziko altiris grandan ĉeeston.

Ĉiukaze, la konkludo estis sufiĉe bona, por permesi optimismon pri la ebleco fari novajn agadojn dum la jaro. Mi esperas plu informi pri tio.

Mi krome atentigu pri la agadoj de la amikoj de Barcelono, kiu ankaŭ organizis agadojn dum tiu ĉi semajnfino, kiu daŭros almenaŭ kelkajn tagojn plu. Ili ankaŭ uzis muzikon, ĉifoje tradician en Esperanto, por altiri eksteran publikon. Krome, venontĵaŭde okazos solena akcepto en la urbestrarejo, por kunmemori la menciitan datrevenon de la Barcelona UK. Kaj aliaj planitaj agadoj, pri kies rezultoj mi ne povas multon detaligi, sed kiuj aperas en la retejoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Hispana Esperanto-Federacio.

Bona grupo de agadoj entute. Kvazaŭ Zamenhofa Semajno en la Zamenhofa Jaro.