21.11.05

 

Blogi esperante

Jam antaŭ du jaroj, mi atentigis pri la tiam naskiĝanta mondo de la retlibroj (blogoj) en Esperanto. De tiam la kresko estas okulfrapa, kvankam mi atentigas ankaŭ pri tio ke la duono de la tiam menciitaj ne plu aperas aŭ aktualiĝas, kaj ke do la fenomeno riskas esti iom efemera.

Nun la nombro de blogoj estas sufiĉe granda por ke mi komentu ilin unuope. En la hispanlingva parto de tiu ĉi paĝaro mi komentas kelkajn kiuj povas esti interesaj por tiulingvaj homoj.
Por esperantistoj tamen, eble sufiĉas ke mi faru liston, prenitan de diversaj fontoj. Ne ĉiuj estas same interesaj, sed ĉiuj meritas ligon, eĉ se nur por akiri poentojn en la serĉiloj, kio, kiel mi tion vidis en mia propra retpaĝaro, estas ja superba maniero altiri la atenton de la retemuloj.

Jen do la listo; se vi konas aliajn, ne hezitu atentigi min pri tio, ĉu retletere, ĉu en la fako pri komentaroj.

Post du pliaj jaroj, pli.

10.11.05

 

Laikeco sen limoj

Laŭ la ĉiam senlacaj informoj de SAT-Amikaro, la sabaton 10an de decembro je la 15a horo, okazos en Parizo laika manifestacio por la defendo kaj disvastigo de la leĝo de la 9a de decembro 1905, de apartigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato, memorcele al ĝia 100jara datreveno. Laikaj aktivuloj el ĉiuj horizontoj strebas favori necesajn konverĝojn por defendi la laikecon de la publika lernejo, de la Ŝtato kaj de la institucioj kaj ĝin disvastigi. Tiun ĉi manifestacion subtenas 3000 laikaj eminentuloj, 48 asocioj defendantaj la laikecon – inter kiuj la citata SAT-Amikaro –, cento da respublikaj elektitoj kaj 70 internaciaj aktivuloj.

Kurioze, tiun kunvokon mi ricevis en hispanlingva forumo, en kiu oni sekvas de tre proksime la agadoj en Francio. En la manifesto sendita, aperas tre klare la apogo de SAT-Amikaro (Espéranto), tiele!

La intereso en Hispanio venas parte ĉar tute mala manifestacio estis kunvokita por venonta sabato en Madrido, apogata de la katolika eklezio, kontraŭ la tre timema reformo entreprenita de la hispana registaro. La laikecaj ĉitieaj fortoj vidas kun ioma envio la francan iniciaton, kiu pruvas la grandan civitanan organizadon de la laikecaj fortoj. La afero, malgraŭ la ekstera ŝajno, ne estas ke en Hispanio havas pli da influo la eklezio, ĉar fakte tiu ĉi estas unu el la plej senprestiĝataj institucioj en la lando, certe pro la povo kiun ĝi misuzis dum la pasinta diktaturo. Tamen, ĝi estas multe pli bone organizita kaj sukcesis reteni grandan potencon en la eduka sistemo, en kelkaj amaskomunikiloj kaj en diversaj politikaj partioj, ne nur la opozicia.

La laikaj fortoj ne kapablis ĝis nun atingi tiun gradon de organizado kaj iniciatemo, eĉ se la ĝenerala sento de la civitanaro estas favora al la apartigo de la religio kaj la ŝtato. Ja unu el la plej bonaj elmontroj de tiu sinteno estas la akceptado de la leĝo permesanta la samseksajn ekziĝojn, malgraŭ la forta kampanjo de la ĉefepiskopoj, unuafoje partoprenantaj en strataj manifestacioj.

Por iom kontraŭbatali tiun militemon de la katolikistoj, dum tiuj ĉi tagoj, komencis nova kampanjo de la laikistaj organizoj kontraŭ la instruo de la religio en la lernejoj. La kampanjo estas sekvo de la Laika Manifesto kiun subskribis dekoj da asocioj, inter kiuj SAT-en-Hispanio.

Fine, en kio rilatas al laikeco kaj esperanto, ni ne forgesu la ligon inter ambaŭ konceptojn kiujn jam en la unuaj jaroj de nia lingvo faris diversaj historiaj organizaĵoj. Kiel Henri Masson memorigis ĉijare en kongreso de la "Libera Penso", jam antaŭ 100 jaroj tiu organizaĵo aprobis rezolucion favoran al Esperanto. En Hispanio mem, ne estas strange ke la simbolo (mi ne hezitas diri "la martiron") de laikismo, Francisco Ferrer i Guardia, estis mem esperantisto.

La rilato ne restas nur pasinta. La sama asocio Libera Penso aprobis ĉijare du mociojn favorajn al Esperanto en du kongresoj (tutmonda en Parizo kaj nacia en Metz) de la Libera Penso. Vidu aliajn manifestojn de 2004, kaj 2005. Vidu ankaŭ la intervjuon en Esperanto inter la ĝenerala sekretario de la Libera Penso kaj la Plenum-direktoro de la Internacia Humanisma kaj Laika Unio (IHEU). Kaj fine, jen tekston de alia eŭropa movado "Eŭropo kaj Laikeco".

(Pri la manifestacio de la episkopoj, mi jam informos alitage; ke ili manifestaciu kontraŭ la maljustaĵoj en la mondo estos pli malfacile)

6.11.05

 

Por lerni Esperanton nun en Hispanio

Post iom da tempo kun malmultaj eblecoj lerni Esperanton ĉeeste, koincidas pluraj iniciatoj en diversaj hispanaj urboj. Kvar ekzemploj:
Resumo kaj informo pri aliaj alternativaj manieroj (ne ĉeestaj) lerni la lingvon aperas en la paĝaro de SATeH (en la hispana lingvo).