23.7.09

 

TED globala kaj subtekstigita

Dum tiuj ĉi tagoj aperis en anglalingvaj amasmedioj informoj pri la TED-paroladoj, profitante la okazigon de evento nomata TED-Global en Oksfordo.

Tiuj prelegoj estas sufiĉe konataj en Usono inter homoj kun iom da kontakto kun la reto. Kiom mi povas juĝi, temas pri versio de tiuj cirkvitoj de konferencoj tiom komunas tie, kun tiaj poŭerpojntoj kiuj donis eĉ la nobelpremion al politikisto ne tro elstara, kun speciala atento al la reto, eĉ se ĉeestas fizika publiko. Partoprenas en ili elstaruloj de tre malsamaj fakoj, kaj ili estas ĝenerale orientitaj al nuntempaj temoj, eĉ se plurkampaj. Ili ankaŭ estis konitaj ekster la anglosaksa areo, sed, logike, de la personoj kun bona kono de la angla lingvo.

Ili nun decidis pli konigi sin, kaj do faris veton por la multlingvismo pere de la subtekstigado. Por tio ili donis la ŝancon al volontuloj tutmondaj, ke ili povu kunlabori en la tradukado de la prelegoj kiujn ili taksas interesaj aŭ diskonigindaj.

Inter la akcepteblaj lingvoj nun troviĝas ankaŭ Esperanto. En tiu ĉi momento jam ses prelegoj, tre variaj, disponas je esperantaj subtekstoj. La nombro estas ankoraŭ malalta, sed tio ŝuldiĝas al la fakto ke ni nur antaŭnelonge komencis la laboron. Kiel kutime, temas pri volontula tasko, kaj do, jen invito al la partopreno, ĉu en la spektado, ĉu, se eble, en la tradukado.

La proceduro por aliĝi kaj traduki estas facila. Do, se vi volas enregistriĝi, jen la momento. Tie ĉi vi povas vidi la unuan kiun mi mem tradukis, kun la revizio de James. Temas pri fascina prezentado pri mikso de matematiko kaj magio (mi esperas ke la subtekstoj estu videblaj en la blogo; se ne, iru al la retejo mem)

Mi scias ke estus eĉ pli interese se la prelegoj mem estus faritaj en Esperanto, sed ŝajnas ke por tio ni mem, ne TED nek aliaj usonanglaj institucioj, devus zorgi pri la iniciato.


6.7.09

 

Okultistoj

Dimanĉe finiĝis la Hispana Kongreso de Esperanto, kiu ĉijare okazis en la andaluza urbo de Malago. Mi ne povis ĝin ĉeesti pro familiaj kialoj, kaj do ne povas rakonti multon detalan. Mi supozas ke iuj amikoj povos ion detaligi en la reto, sed ĝis nun mi nur vidis la konfirmon ke Pedro Hernández estis oficiale voĉdonita kiel nova prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, plus kelkajn fotojn publikigitajn de la ĉeforganizanto, Ángel Arquillos.

Estis ne malbona informa laboro, kaj artikoloj pri la renkontiĝo aperis en pluraj ĵurnaloj kaj novaĵretejoj, sekve al noto de la agentejo EFE. Vi povas vidi specimenon en tiu ĉi tutŝtata ĵurnalo. En ĝi aperas foto, kun parto de la libroservo organizita de SATeH, kaj kun panelo de la nova ekspozicio kiun oni pretigis por kunmemori la centjariĝon de Zamenhof, kaj kiu espereble povos vojaĝi al diversaj hispaniaj urboj. Cetere, mi ne povas rezigni pri la atentigo ke plejmulto de la ĵurnaloj kopiis ankaŭ amuzan erareton de la informo: nome ke Esperanton kreis pola okultisto (kio ankaŭ en la hispana tre similas al okul(kurac)isto).

Pri kio mi jam povas opinii estas pri alia frukto de la kongreso: la prezentado de traduko de klasika verko de la hispanlingva literaturo, la ĉi tie tre fama “Platero kaj mi” de la nobelpremiito Juan Ramón Jiménez. La traduko estas de Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), kaj la desegnoj de Pedro Ullate (kiujn ambaŭ vi povas vidi tie ĉi). Mi jam legis bonan parton kaj ĝi estas malgranda juvelo, kiun mi ne hezitas rekomendi.

Mi ja povus rakonti iom pli pri alia afero kiu okupis la hispaniajn, kaj specife la madridajn esperantistojn dum tiuj ĉi tagoj: la vizito de Osmo Buller al Madrido. Sed tio eble meritas apartan blogaĵon post kelkaj tagoj.