29.2.08

 

Ĉu ne ĉiuj parolas mian lingvon?

Amuza okazaĵo, kiu denove pruvas ke parolantoj de grandaj lingvoj (ne nur la angla) tre ofte eĉ ne konscias ke ilia lingvo ne estas senpere komprenebla, ke ekzistas lingvaj baroj, kaj ke oni ne povas esperi ke la ceteraj nepre adaptiĝos al iliaj bezonoj.

Aliĝanto al malavara movado, kiu celas alternativan vivmanieron, senmonan, decidas fari vojaĝon el Britio al Hindujo, sen logistika helpo, konfidante en la helpo de la loĝantoj de la trapasataj landoj.

Kaj ĵus post la forlaso de la lando li devas ĉesi la aventuron, ĉar oni ne komprenas lin!

Se la rakonto ne aperus en la BBC, oni eĉ povus pensi pri urblegendo. Se ne, ŝajnas ke li eĉ ne pensis ke tio povus okazi.

Sed, bonvole, vi estus povinta elturniĝi per Esperanto (en la tornistro)!


22.2.08

 

Retroblogo

Dum la ĵusaj militoj famiĝis diversaj blogoj verkitaj de atestantoj, civilaj aŭ militaj, el unu aŭ alia flanko. Al iu verkisto venis en la kapon krei similan blogon, sed pri la hispana interna milito, tio estas, kvazaŭ oni estus ĝin verkinta antaŭ 70 jaroj. Ĝi limiĝas al la okazintaĵoj en la urbo de Malago (Málaga). Oni ĝin povas nomi retroblogo.

Ĝi nomiĝas "La unua en la liberecdanĝero", laŭ tiutempa slogano pri la rezisto de la respublikanoj en tiu tre grava kaj tiam strategia urbo, kaj ĝi estas daŭrigo de samnoma libro, verkita de la aŭtoro, funkciulo de la Eŭropa Unio.

Ene de la blogo li kreis ankaŭ simulon de radioelsendoj, pretigitaj kvazaŭ ili estus realaj el tiu tempo.

La duan el tiuj elsendoj li elpensis kiel simulado de la radioelsendoj en Esperanto. Kvankam ne ekzistas historiaj atestoj ke tiaj elsendoj okazis en Malago, oni ja scias ke oni tiajn organizis en Barcelono kaj Valencio, kiel vi povas legi tie ĉi. Do, li petis nian kunlaboron por reprezenti tian elsendon, sed dulingvan. Mi mem kontribuis elektante kaj tradukante hispanen bataleman pecon de la revuo Popola Fronto, kaj Manolo Parra kaj Ana Manero zorgis pri la legado de la respektivaj tekstoj. Jen la rezulto (klaku en la unua ligo post la flago)

Memalbona rezulto, ĉu ne?


17.2.08

 

Kulturo en komercejo

Mi ne memoras ĉu mi jam rakontis ion en tiu ĉi blogo pri la projektoj de la hispana esperantista movado por tiu ĉi jaro, profitante la Internacian Jaron de la Lingvoj kaj la centjariĝon de UEA. Ni organizis specifan projekton, pri kiu vi povas legi en jena retejo, dediĉita ĝuste al ĝi.

Ekspozicio pri EsperantoLa unua alekstera frukto estas ekspozicio pri la lingvo, kiu ĉisemajne inaŭguriĝis en komerca centro en Madrido, kaj kiu, espereble kaj dezirinde, vojaĝos aliloken dum tiu ĉi jaro. Vi povas vidi fotojn de la ekspozicio tie ĉi.

Laŭ mia opinio, la rezulto de la ekspozicio estas didaktika kaj samtempe ege bela. Ĝin organizis ĉefe Ana Manero, kiu faris grandan laboron; menciinda estas ankaŭ la kontribuo de Lupe Sanz, el vidpunkto organiza. Krome, ĝi jam donis iujn fruktojn, inter alie ĉar aperis la novaĵo en retĵurnalo, kaj oni intervjuis min en regiona radiostacio.

Ni jam informos pri aliaj iniciatoj. Ankaŭ profitante la Eŭropan Jaron de Interkultura Dialogo, pri kio Esperanto havas multon dirindan.


9.2.08

 

Grupo de Intelektuloj

Ĉu taŭgas por io la informoj de la Grupoj de Intelektuloj patronitaj de la publikaj organizoj?

Normale, ne. Mi foje legas iujn kaj tre malofte trovis ion interesan, kiu estos samtempe altnivela (kiel devus teorie okazi ĉe intelektuloj) kaj realista (kiel konvenas al io patronita de la publika sektoro). Mi tiukaze ĉiam suspektas ke temas pri duobla manovrado: de la politikistoj, por gajni la favoron de la intelektuloj, montrante malfermitecon al la kulturo, kaj de verkistoj, kiuj tiel kompletigas la magrajn enspezojn de la aŭtorrajtoj. Mi imagas ke ambaŭ kategorioj sin reciproke altiras: politikistoj ŝatus montriĝi larĝvidaj kaj profundaj homoj, eĉ se en la realo ili devas limiĝi al la solvado de tro konkretaj surfacaj aferoj; dume, intelektuloj emus pensi ke iliaj ideoj havas realan bazon, kapablan influi super la mondon.

Ion similan ni povas konstati ĉe la legado de la informo de la “Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo”, sub la titolo “Profitinda defio: Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon”, ĵus publikigita sub la patronado de la Eŭropa Komisiono. Oni devis plenigi la kampanjon por la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo lanĉita por 2008, kaj bona manifesto estas la kutima procedura.

En Libera Folio oni povas legi diversajn kritikojn pri la enhavo. Sed mi devas konfesi ke, malgraŭ miaj antaujuĝoj pri tiaj informoj, kies kialojn mi ĵus menciis, mi ne trovis ĝin tiel negativa, kaj fakte min surprizis ĝia enhavo. Troveblas novaj ideoj, kaj samtempe ĝi penas alvenigi realismajn solvojn.

Ili pledas por alstrebo al trilingveco. Sed ne al tiu abstrakta nek al ĝenerala, kiel oni foje trovas rekomendita, kaj kiu kondukas nepre al duobla hegemonio angla-franca. Ili favoras personan trilingvecon, per kiu ĉiu eŭropa civitano (kaj mi supozas ke ankaŭ tio aplikas al alikontinentaj planedanoj) povu komunikiĝi per tri lingvoj: per sia propra (ĝenerale denaska), per dua internacia komuniklingvo (kiu probable nun estos la angla, sed ne ĉiam nepre), kaj per tria persona adopta lingvo. Tiu ĉi lasta estas la plej nova koncepto, kaj aludas la elekton de lingvo fare de la parolanto, kiu povas taŭgi kiel komunikilo por kontakti alia(j)n kulturo(j)n, aŭ kiu estus elektita pro emo, persona cirkonstanco (dulingvaj teritorioj, enmigraj grupoj, ktp) aŭ aparta intereso. Tiajn elektojn la oficalaj instancoj devus favori en la eduka sistemo kaj alimaniere.

Eble mia akcepto de la sugestita propono ŝuldiĝas simple al la fakto ke mi vidas tie elmontrita mia propra situacio. Mi mem, krom mia denaska hispana, lernis kaj ofte utiligas internaciajn komunikilojn (angla, franca...), kaj uzas aliajn personajn, adoptajn. Inter tiuj ĉi mi ne timas enkalkuli, apud ekz. la kataluna kaj galega, ankaŭ Esperanton. Mi ja volus ke tiu ĉi lingvo povus esti enkalkulita en la dua grupo, sed nun mi trovas ke malfermiĝas ebleco proparoli Esperanton kiel tian personan (adoptan) lingvon.

Tial ni ne tute rifuzu la raporton Maalouf, sed utiligu ĝin, kiel alian vojon prezenti nian lingvon. Ili forgesis mencii Esperanton, sed eble senvole servis nian principon.