30.5.07

 

Memoroj de la ekzilo

Ĵus aperis nova libro pri historio, verkita de esperantisto. Ĉifoje en la hispana lingvo. Temas pri membiografiaj rememoroj de la konata veterano Antonio Marco Botella. Ĝi titoliĝas “La odisea del Stanbrook. Memorias de un exiliado político” (“La odiseado de la Stanbrook. Memoroj de politika ekzilito”). “Stanbrook” estas la nomo de la ŝipo en kiu povis fuĝi el Alikanto al Alĝerio la lastaj soldatoj de la respublikana tendaro en la plej lastaj tagoj de la hispana interna milito.La Odisea del Stanbrook

La libro rakontas la fuĝon de la aŭtoro en tiu ŝipo, la mistraktadon de la francaj aŭtoritatoj antaŭ kaj post la elŝipiĝo, la vivon en la koncentrejoj. En unu ĉapitro Antonio Marco memoras pri siaj interparoloj kun la kolonelo Mangada, kiu ankaŭ ekziliĝis per tiu sama ŝipo. Li poste rakontas pri sia reveno en Hispanion, kaj pri la travivaĵoj en la postmilita socio, kiam regis la suspekto kaj la malriĉeco. Parto de la informoj estas konataj al la esperantoparolantoj, ĉar ili jam aperis en diversaj verkoj de Marco, plej notinde en “Laboristaj kronikoj”.

Bonan parton de la verko okupas alitipa materialo: historio kaj literaturo de la periodo kiam la araboj okupis la iberan duoninsulon. La konekto inter ambaŭ temoj troviĝas en tio, ke ĝuste dum la ekzilo la aŭtoro unuafoje konatiĝis kun tiu parto de la hispana historio, tiutempe malmulte disvastigata en lia lando. Ĝi de tiam fascinis lin, kaj okupis gravan rolon en liaj literaturaj verkoj, precipe en la esperantlingva “Lirikaj perloj de Al-Andalus”. Tiu ĉi verko, kiu meritas pli grandan disvastiĝon en nia komunumo estas samtempe historia informaro de tiu epoko (Al-Andalus estas la araba nomo de la iberaj landoj, kaj la nomo restas en la nuna Andaluzio), kaj antologio de la tiama poezio, vera juvelo de la monda literaturo.

Aparte, Marco tradukis tre diversajn hispanajn poeziojn. En tiu ĉi retejo mi iom post iom publikigas parton da ili. Vidu ekzemple specimenojn de poemoj de klasikuloj en Hispanio Garcilaso de la Vega, Gil Vicente, Juan de Timoneda, ktp, plu ĵus enretigitan ekzemplon de tiu andalusa poezio.


22.5.07

 

Muziko (en MySpace sed ne nur)

Jam en aliaj okazoj mi pritraktis la aferon de la muziko en Esperanto en tiu ĉi paĝaro. Estas tre kurioze ke du tre oftaj vojoj kiuj kondukas neesperantistojn al tiuj ĉi paĝoj havas rilaton kun muziko. La unua estas serĉoj pri fotoj de Lordi, kiu, per maniero iom mistera, kondukas al blogero redaktitan antaŭ kelkaj monatoj pri la partopreno en tiu grupo, kiu venkis en Eŭrovido/Eurovision, fare de Awa, antaŭe membro de Dolchamar. La alia, certe surpriza por la vizitantoj, estas la traduko al Esperanto de la iam fama Aserejé, kaj iuj aliaj kantaĵoj. (Vidu krome la retvendejon de SATeH)

Nun mi deziras pritrakti du aliajn aspektojn. La unua estas la uzo de Esperanto fare de madrida bando kiu, tre verŝajne, havos pli kaj pli da sukceso en la hispana muzikscenejo. Mi parolas pri “Le Punk”. Pri ĝi vi povas legi pli akurate en la artikolo kiun verkis Floréal Martorell en “La Ondo de Esperanto” pri diversaj muzikgrupoj kiuj uzas Esperanton, ĉu en la kantoj ĉu en la nomoj, kvankam ili ne estas mem esperantistoj. En tiu ĉi kazo la kantisto Alfredo estis lerninta nian lingvon antaŭ iom da tempo, kaj mem verkis la tekston. Eĉ se la lingvonivelo ne estas perfekta, oni povas ĝin gustumi en la retejo de la grupo en MySpace: http://www.myspace.com/lepunkmadrid). La titolo estas “La lukto estas perdita”. Ili havas aliajn retpaĝojn en kiu oni povas aŭskulti pliajn kantojn kaj spekti videojn: http://www.le-punk.com kaj http://www.lepunk.es.

Spektu tie ĉi la intervjuon kiun oni faris al li en la Kataluna Inform-Servo Televida, KIS-TV (se vi aliras tiun ĉi blogon per ekstera servilo, kaj ne spektas la filmeton, iru rekte al jena adreso):



La alia estas la lastatempa iompostioma disvastiĝo de la muziko en Esperanto pere de la reto de MiaSpaco (tio estas, MySpace). Kaze ke vi ankoraŭ ne konas ilin, jen kelkaj adresoj:

Pri la alia rolo de tiu Reto, la amikiĝado, mi ne vidis multan uzon fare de esperantistoj. Nur Farri kaj Antonio. Probable oni preferas proprajn retojn por tio (kiel http://www.amikumu.com/).

Mi mem kreis paĝon en MySpace: http://www.myspace.com/tonyoesperanto. Sed vi konstatos ke mi ne tre scias kion fari pri ĝi: ja mi ne muzikas, nek speciale celas fari virtualajn amikojn tie. Se vi havas sugestojn, diru.


10.5.07

 

Nekredeble: Esperanto en komuniko de la Eŭropa Parlamento

Nekredeble, Esperanto menciata en la Eŭropa Parlamento, kaj aperanta en oficiala komuniko de tiu ĉi organizaĵo. (tiu ligo estas la hispanlingva; selektu aliajn lingvojn en la dekstra supra skatolo.)

Temas pri agado kun rilato al la Tago de Eŭropo, kiu cetere pasis nerimarkata, almenaŭ en Hispanio. Dek tri nobelpremiitoj estis invititaj en la Parlamenton. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. Li estis prezentita de la prezidanto de la Parlamento kiel esperantisto, kaj li mem aludis la lingvan problemon kaj Esperanton. Mi tradukas:

Reinhard SELTEN (Ekonomiko, 1994): Emfazis la vertiĝan ekonomian integriĝon de Eŭropo en la lastaj kvindek jaroj kaj diris ke la sukceso de la mona unuiĝo estis "io neimagebla". Grandparte tio ŝuldiĝas al "la sendependeco kaj engaĝiĝo de la Eŭropa Centra Banko". Li asertis havi esperojn ke la sendependeco de tiu institucio konserviĝos en la nova Eŭropa Traktato. Li ankaŭ aludis ke la ekonomia integriĝo ankoraŭ ne estas totala, kaj laŭ Selten, por tio oni devas lerni "sin senti eŭropanoj"

Por Reinhard Selten, la ĉefa problemo estas en la lingva baro kaj necesas solvo longperspektiva. "Neniu lando povas perdi". Do, neniu lingvo devus havi superecon super alia. Konsekvence, li alvokis al la lernado kaj uzo de Esperanto. Laŭ Selten, temas pri lingvo "facile lernebla" kaj li proponis ke en la landoj de la EŬ oni studis ĝin kiel unuan lingvon, kaj la ŝtatan lingvon oni studu kiel fremdan lingvon.

(Notu ke ne ĉiuj lingvoj havas la saman tekston, kaj ke ekzemple en la rumana forestas la aludo al Esperanto)

Cetere, mi rekomendas la legadon de la ceteraj paroladoj. Kompreneble, ne ĉiam la nobelpremiitoj pravas, kaj mi ne konsentas kun la tuto, eĉ ne kun ĉio dirita de Selten.

Sed la mencio al Esperanto en tiu organizo vere estas surpriziga.


2.5.07

 

Mi festas absurdan instancon

Hodiaŭ mi havas alian absurdan feston. Ĝi estas la oficiala festo de la aŭtonoma Regiono de Madrido. Ne temas pri la urbo de Madrido, sed pri iom pli ampleksa regiono ĉirkaŭ ĝi, kiu havas aŭtonoman karakteron sub la malcentrigita reĝimo de la nuna Hispanio.

La absurdo ne kuŝas en tio ke tiu regiono havas feston, aŭ ke ekzistu aŭtonomio por io simila al federacia distrikto ekzistanta en diversaj federaj reĝimoj. La absurdeco estas ke oni kreis regionon, similan al aliaj hispanaj, kiu baziĝas sur la ekzistado de granda ĉefurbo sed kiu ne koincidas kun tiu ĉi. Por simpligi la aferon: la regiono entenas la urbon Madridon (60% de la loĝantaro), la aglomeraĵon ĉirkaŭ ĝi, konsistantan el sendependaj sed apudaj municipoj (20%) kaj aliaj pli malproksimaj municipoj, inter kiuj kelkaj urboj kaj ĉefe granda rurala areo (la cetera 20%).

Ekzistas unu regiona registaro, kun granda kvanto da kompetencoj kaj respondecoj, inter kiuj sano, edukado, loĝpolitiko, publika konstruado, kaj je kies pinto troviĝas tre konata kaj ambicia politikisto. Kaj samtempe urba registaro, ankaŭ kun grandaj respondecoj, je kies pinto troviĝas alia same konata kaj ambicia urbestro. Kaj fine, ankaŭ la centra hispania registaro sidejas en la sama urbo. Kiel konsekvenco, la kvereloj pri disdivido de la taskoj kaj la mono, pri ĉefroleco, aŭ pri reciproka kotĵetado kiam io misas, estas daŭraj, eĉ en la nunaj cirkonstancoj kiam la regionaj kaj urbaj ĉefgvidantoj apartenas al la sama partio.

Mi do defendis en mia hispanlingva blogo ke unu el la du instancoj devus simple malaperi, kaj ke la organizado de tiu federacia distrikto devus fariĝi super raciaj bazoj.

Kiel oni alvenis al tiu evidente maltrafa rezulto?

Aŭtonomaj teritorioj de HispanioUnue, mi klarigu por nehispanaj legantoj ke la nuna sistemo en Hispanio estas iom speciala reĝimo konata kiel Ŝtato de la Aŭtonomioj. Ĝi estas kvazaŭ federala, sed kun malsimetria karaktero, formita de 17 aŭtonomaj komunumoj. Tiu ĉi nomo estas kompromiso inter la uzo de la vortoj nacio kaj regionoj (mi jam blogis en alia loko pri la uzo de la vorto nacio).

Mia tezo estas ke ĉiu el la individuaj paŝoj kiuj kondukis al la estigo de la nuna reĝimo estas logika, sed ke la fina rezulto estas ĥaosa, malstabila, malmulte efika kaj do finfine absurda. La paŝoj, kiel dirite, estas logikaj:

  1. Ke Katalunio kaj Eŭskio devas havi ian gradon de aŭtonomio estas konsekvenco de la historio, la socio kaj la kulturo de tiuj teritorioj.
  2. Ke Galegio do devas sekvi ilin, estas ankaŭ evidenta.
  3. Sed ankaŭ la Valencia regiono kaj Balearoj havas nekastilian lingvon. Tie ĉi ni alvenas al unua konflikta punkto: ja katalunistoj emas konsideri tiujn ĉi teritoriojn parto de Granda Katalunio, dum nur malplimulto de ties loĝantoj emus tion akcepti (eĉ kelkaj en Valencio alvenis ĝis tiu punkto en la rifuzo ke ili defendas ke ilia lingvo, la valencia, havas neniun rilaton kun la kataluna). Do, oni kreis apartajn aŭtonomajn registarojn por tiuj ĉi teritorioj.
  4. La Kanariaj insuloj, tiom malproksimaj disde la cetero de la lando, bezonas propran regadon por multaj aferoj, kaj jam antaŭe ĝuis propran fiskan sistemon.
  5. Pri la kultura personeco de Andaluzio malmultaj dubas, kaj la emon posedi aŭtonoman reĝimon la loĝantoj esprimis referendume.
  6. Asturio kaj Aragono havis historian gravecon, kaj neniel estas parto de Kastilio, eĉ se ilia lingvo estas la hispana (la pluekzisto de astura kaj aragona lingvoj estas malmulte pli ol anekdoto, eĉ se lastatempe kelkaj emas eltiri el tio politikajn konkludojn). Ŝajnis do logike ke se Katalunio havas propran registaron, ankaŭ Aragono devus ĝin havi.

Mi povus daŭrigi ĝis kompletigi ĉiujn 17 aŭtonomaĵojn (plus la 2 urbojn en la nordo de Afriko, Ceŭton kaj Melilon, kiuj ĝuas propran reĝimon), sed mi supozas ke oni facile vidas la tendencon. Oni komencas per du (aŭ tri) entoj kiuj deziras montri diferencon fronte al la ŝtato, kaj oni finas per novaj entoj kies baza principo estas ke la unuaj ne ĝuu privilegiojn. La unuaj volas havi apartajn taskojn, la lastaj ne volas ke tiuj taskoj apartenu nur al unu teritorio, sed ke ĉiuj ĝuu egalecon en la aliro al servoj.

Samtempe, la centra ŝtato konservas grandan parton de la kompetentoj kaj la eksteran reprezentadon. La municipoj baraktas por plenumi siajn servojn kaj troviĝas en malbona fiska situacio (el tie oni konkludas ke ili devas baziĝi sur la favorado al senĉesa konstruado, kio estas unu el la ĉefaj fontoj de korupteco kaj de atencoj al la medio en Hispanujo). Kaj, pleja absurdeco, estis konservitaj la provincoj, entoj similaj al la francaj departementoj, kies baza ekzistokialo estis ĝuste la kontraŭmeto al la regionoj kaj la favorado de centraligita ŝtato, kaj kiuj fariĝis nesto de koruptado kaj nepotismo.

La konkludo: malstabila situacio kaj nekontenteco por ĉiuj, eĉ se kiel dirite, ĉiuj paŝoj estas unuavide logikaj.

Pentraĵo de Goya pri la okazintaĵoj je la Dua de Majo 1808Ni do alvenas al la speciala kazo de la Komunumo de Madrido. Ĝi baziĝas sur la malnova provinco de Madrido, kaj konservis tiun teritorion eĉ se la celo de ambaŭ, provinco kaj regiono, estis tute malsama. Sekve, kiam oni devis elekti feston por tiu regiono, oni havis nenion por kunmemori, kaj do estis fiksita tiun ĉi tagon, la 2-an de majo, kiam la madrida popolo ribeliĝis kontraŭ la trupoj de Napoleono, en spontana movado kiun eternigis Francisco de Goya en la pentraĵo montrata apude, kaj kies graveco estis tuthispania.

Estas bone havi feriojn, sed mi preferus havi efikajn registarojn.


1.5.07

 

Bona ideo, stulta nomo

En Barcelono oni organizis novan sistemon de medirespekta transporto: la luado de bicikloj. Kiun nomon ili donis al ĝi? Bicing. Tio estas: bici (mallongaĵo por biciklo) + -ing. Tiun finaĵon oni aldonas nun al ĉio ajn por aspekti laŭmoda aŭ noveca. Ĉu eblas esti pli stulta?