24.9.07

 

Banala naciismo

En tiu ĉi blogo, en kiu mi plurfoje kritikis la naciismojn, mi ĉiam klopodis klare komprenigi ke sub tiu nomo mi ankaŭ inkludas la plej grandan: la naciismon de la jam formitaj ŝtatoj. Miakaze, la hispanan. Ekzistas ia tendenco nomi naciismo nur la klopodojn krei ŝtatojn el nacioj, kaj ne la kreadon de nacioj surbaze de la ŝtatoj. Ĉar mi ne kredas en nacioj, ambaŭ klopodojn mi taksas ekvivalentaj, kaj mi ne akceptas nomi naciismo nur unun el ili, kaj des malpli la kutimon nomi patriotismo la bonan naciismon, kaj naciismo la mavan patriotismon.

Mi deziras ankoraŭfoje tion ripeti, ĉar la ŝtata naciismo paŝas ofte nerimarkata, aspektas natura kiel la aero, kaj la naciistoj mem ne konsideras ĝin tia. Oni tion povas vidi tre ofte en la ĵurnaloj, kiam oni parolas pri niaj trupoj, aŭ nia ekonomio, kiam temas pri tiu de la ŝtato. Aŭ kiam oni nur rimarkas la agadojn de la sportistoj de la propra lando, kaj eĉ ne mencias la ĝeneralajn donitaĵojn en internaciaj ĉampionecoj. Tion ekzemple oni tre vidas nun en Hispanio, rilate al la triumfoj de Fernando Alonso en aŭtomobilismo, aŭ al similaj pritraktadoj pri basketbalo, motorciklismo, futbalo, ktp, sed la samo okazas en aliaj landoj, kiel oni povas konstati facile. Mi scias ke tion notis multaj aliaj antaŭ mi, kaj mi ĵus trovis artikolon de hispana eseisto Javier Ortiz en ties blogo.

Tiun fenomenon plej bone difinis la sociologo Michael Billig per la treege trafa vortumo banala naciismo. Tiun terminon ĵus envikipediigis Gary Mickle. Kaj tio ŝparas al mi la penon ekspliki ĝin pli detale, ĉar en tiu artikolo ĝi estas multe pli bone traktita.

Ĉar estas tre facile sin deklari sennaciisto, kaj tamen ne vidi la trabon en propra okulo.


6.9.07

 

Kampanjo por malpermesi la grapolbombojn

Kampanjo de SAT koncerne la grapolbombojnDum la pasintjara kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estis lanĉita kampanjo kontraŭ la fabrikado, stokado kaj utiligo de la pafaĵoĵetoj el bomboj, tio estas, de tiuj armiloj kiuj dissemas bombidojn en la tereno, kiuj povas kaŭzi la vundiĝon de la civila loĝantaro. Ili povas resti dum multe da tempo en la tereno, kaj okazigi mortojn kaj vundojn eĉ jarojn post la lanĉo. El ili la plej konataj estas la t.n. grapolbomboj.

SAT fariĝis ano de la tutmonda Koalicio kontraŭ tiuj armiloj.

Nun en Hispanio estis lanĉita specifa reta kampanjo por peti al la hispanaj Registaro kaj Parlamento la senkondiĉan apogon por malpermesi la armilojn en venonta konferenco. La iniciatinto estas esperantisto, eĉ se ne multe aktiva tiurilate.

Mi senkondiĉe apogas la iniciaton. Kaj krome mi atentos la rezulton, ĉar mi vidas ĝin ankaŭ kiel testilon pri la potenco de la reto kaj la blogosfero por atingi rezultojn. Eble la esperantista movado povos eltiri lecionojn por nova maniero agadi.


4.9.07

 

Verkinvitito

Beletra AlmanakoMi havas invititon en mia blogo. Por esti preciza, en mia alia blogo, nome en tiu uzanta la hispanan lingvon. Mia amiko Manuel Pancorbo, kiu kutime blogas en Esperanto, deziris fari tion nun en la hispana, kaj li havis la bonan ideon utiligi mian blogon.

Li anoncis la baldaŭan aperon de la revuo Beletra Almanako, interalie por emfazi la internaciecon de tiu projekto, kaj sekve de nia lingvo. Cetere, mi rekomendas ke vi kontrolu tiun trajton en la indekso kiu aperas tie ĉi. Vidu, estas eĉ iu hispano! ;-)


2.9.07

 

Por esti bona patrioto, pli bone esti eksterlandano

Dum la lastaj monatoj koincidis en la ĵurnaloj du temoj, kiuj multe daŭris kaj kiuj, malgraŭ la tre malsamaj ĉefroluloj, havas unu komunan trajton: la rolon de eksterlandanoj kiel ardaj defandantoj de la patriotismo.

La unua estis la elekto de Nicolas Sarkozy kiel nova prezidento de la Franca Respubliko. La flanko kiu nun interesas min estas lia rilato al la franca nacieco. Kiel sciate, parto de lia kampanjo tre baziĝis pri la rolo de la eksterlandanoj en Francio, kaj ne mankis en multaj kazoj esprimoj ksenofobiaj celantaj flati la ekstremdekstrajn balotantojn. Sed ni ankaŭ memoru ke li mem havas fortajn eksterlandajn radikojn. Lia paĉjo naskiĝis en Hungario, kaj nur jam juna translokiĝis al Francio. La familio de lia panjo ankaŭ havas radikojn alilandajn, inter kiuj sefardajn (jud-hispanajn) el Saloniko. La edzino de Sarkozy, Cécilia, iam publike vantis ke ŝi havas eĉ ne unu guton da franca sango; interalie, ŝia praavo estas la hispana komponisto Isaac Albéniz, kaj do ŝi estas duaranga kuzo de la nuna madrida urbestro, Alberto Ruiz-Gallardón. Do, oni dekomence ne supozus ke Sarkozy estas la homo kiu farus tiajn deklarojn pri eksterlandanoj.

Alia kazo: dum pluraj semajnoj okupis ĉiujn ĉefpaĝojn de hispanaj gazetoj, kaj foje ankaŭ de alilandaj, la kazo de membro de la terorista organizaĵo ETA, kiu faris malsatstrikon por ke oni liberigu lin el malliberejo, dum la pafĉeso de ETA. Estis teĥnikaĵoj rilataj al la plenumo de la karcerkondamno, kaj li per tiu ago deziris rapidigi la procezon de liberigo kaj eble iel influi la intertraktojn inter lia bando kaj la hispana registaro. Finfine, li estis portempe enhospitaligita (eble iuj el vi vidis la foton en kiu montriĝis lia ekstrema maldikeco), sed post la rearmado de la bando kaj rekupero de sia sano, li estis reenkarcerigita. José Ignacio (Iñaki) de Juana Chaos estas unu el la plej konataj ETA-anoj, unu el la plej sangavidaj, kaj samtempe klaŭnecaj. Sed li havas ankoraŭ unu trajton: lia persona historio. Li naskiĝis en familio tute malproksima de la vaska naciismo (falangista paĉjo, panja familio plena de militistoj, fratino edzigita al filo de militisto murdita de ETA), kiuj nur post geedziĝo ekloĝis en Eŭskio. Liaj familinomoj perfekte montras fremdan devenon. Kaj li ne estas la nura: pluraj aliaj el la plejaj gvidantoj de ETA havas familiajn radikojn tute malproksimajn de Vaskio.

Estas multaj aliaj ĵusaj okazaĵoj similaj al tiuj ĉi. Jen la kazo de la venkinto de la belgaj balotoj, Yves Leterme, kiu triumfis danke al la ekspluatado de la flandaj naciistaj sentoj, sed kies patro estas valono kaj kies denaska lingvo estas la franca. La nuna ĉefgvidanto de la kataluna sendependismo estas laŭdevene aragonano. Antaŭ kelkaj jaroj pluraj elstaraj gvidantoj de la hispana plej dekstra partio portis ĝermanajn familinomojn. Kaj multaj aliaj ekzemploj abundas.

Eble iuj vidas en tio kontraŭdiron, sed ĝi perfekte kongruas kun la tezo kiun mi antaŭ iom de tempo tie ĉi eksponis: nome, ke la nacio ne estas io objektive ekzistanta, kaj ke oni perfekte povas elekti sian naciecon. Por naciistoj plej gravas havi unu (kaj nur unu) patrion; kiu estu ĝi, estas sekondara afero.

Sed tion plej bone ekplikis alia jam antaŭ kelkaj jaroj:

Kiam en mia junaĝo mi rimarkis, ke Napoleono estis efektive ne franco, sed korsikano, mi diris: kurioze. Poste, kiam mi konstatis, ke Hitler estis ne germano sed aŭstro, mi murmuris: interese. Kaj kiam aperis, ke la nacia poeto de Polujo, Adam Mickiewicz, estis ne polo, sed propre litovo aŭ “litvano”, mi kriis “Hja!” kaj tuj formulis mian teorion. Kaj mia teorio staris jene: Ĉiuj grandaj patriotoj estas fremduloj en la lando, kiun ili proklamas.(...)

Mi do esploris. Kaj mi trovis, ke Sandor Petőfi, la juna, flama poeto, kiu mortis batalante por la libereco de Hungarujo, estis fakte ne hungaro, sed serbo. Roberto Bruce (Brus), skota patrioto kaj reĝo, kiu frakasis la anglajn kohortojn apud Bannockburn en 1314, devenis mem de angla nobel-familio. La irlanda prezidanto De Valera, kiu bataladis arde kontraŭ la angloj kaj apenaŭ evitis ekzekuton, havis hispanan patron (kion afiŝas lia nomo) kaj irlandan patrinon, kaj naskiĝis en Novjorko: perfekta recepto por irlanda patrioto! Kaj la albana heroo Skanderbeg estis simila mikso, de serbo kaj islamano, kiu renegis ambaŭ aliĝojn por iri liberigi Albanujon de la turkoj - aŭ ĉu li ne venis de eĉ pli fore, nome el Skandinavio, kun nomo propre Skandeberg? (...)

Sed kio kaŭzis tiun fenomenon, ke ĉi bravaj patriotoj tute ne estis indiĝenoj de la koncernaj landoj? Vidu, miaj karaj, afero simpla de psikologio. La enmigrinto nome sentas sin nesekura en la nova medio, tial li volas alforĝi sin al la gastiga lando kun aparte firma fideleco. Kaj sekve li fariĝas eĉ pli arda kaj laŭta ol la ennaskitoj.

La citaĵo devenas el artikolo de Reto Rossetti, “Patriotismo” (represata en “Arto kaj naturo”, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1989).

Tamen, la figuro de Reto Rossetti, italsvisdevena anglo, pruvas ke la regulo havas esceptojn. Bonŝance.