16.2.06

 

Sencivilizacia Asocio Tutmonda

En pasinta artikolo mi argumentis kial mi ne kredas je la ekzisto de nacioj. Nun, post la fama polemiko pri la karikaturoj de Mahometo, mi deziras ekspliki kial mi ankaŭ ne kredas je la ekzisto de civilizacioj kaj kulturoj. Kompreneble, ne temas pri la civilizo kaj la kulturo, singulare, ja tio meritus alian pritrakton eĉ se nur por provi klarigi la difinojn.

Ne: mi parolas pri la signifo tiom uzata lastatempe, kiu egaligas civilizacion al speco de nacio por tiuj emantaj pensi en grandaj kadroj. Tiu signifo kiun popularigis Samuel Huntington, en sia fama libro pri La ŝoko de civilizacioj (vidu analizon de Djémil Kessous en alia paĝaro).

Kiujn civilizaciojn priskribas Huntington? Estas tre facile: la religioj. Oni ne diras tion eksplicite, sed ĉiuj civilizacioj konsiderataj en la libro estas difinitaj laŭ religiaj linioj. Tio montriĝas des pli arbitra, kiam oni konscias ke la difino de la okcidenta civilizacio koincidas kun tio kion antaŭe nomadis la judkristana civilizacio, ampleksante la katolikajn, protestantajn kaj judajn landojn, sed ĝenerale ne la ortodoksajn. Kompreneble, temas pri arbitra grupigo, kaj probable jam Huntington pentis pri tio, se oni konsideras ke lia lasta libro temas pri la minaco de la latina (katolika) invado de Nordameriko. Ankaŭ memevidente, la inkludo de la juda ŝtato en la sama kampo nur respegulas la strategiajn interesojn de la usona ŝtato.

Kelkaj kritikantoj de la tezaro de Huntington pri tiu kolizio de civilizacioj, klopodis kontraŭi ĝin per la lanĉo de la ideo konstrui Aliancon de civilizacioj. Mi ne dubas pri la sincereco kaj la bonvolo de la defendantoj de tiu iniciato, inter kiuj ĉefrolas la hispana ĉefministro Zapatero, kaj ke ilia deziro estas stimuli la mondpacon. Sed mi timas ke oni faras magran favoron al tiu klopodo kiam oni komencas allasi ke, jes, ni troviĝas antaŭ malsamaj civilizacioj, kiuj devas kunekzisti harmonie.

Mia vidpunkto, tamen, estas ke tiu maniero konsideri la aferon estas erara. Ne ekzistas tiuj civilizacioj, tiuj supernacioj, kun kulturoj kaj aspiroj difinitaj, kulture homogenaj, pretaj rilatiĝi bloke kun la ceteraj. La individuoj estas multe pli similaj ol tio kion oni diras al ni, kaj la diferencoj estas multe pli grandaj laŭ aliaj variabloj kiel la aĝo, sekso, socia klaso kaj pozicio, edukiteco aŭ riĉeco, ol kompare kun tiel sekundara koncepto (eĉ por tiuj kiuj ĝin vivas pasie) kiel la religio. Kaj ke la rajtoj kaj la respondecoj estas la samaj por ĉiuj.

Eblas mi iras kontraŭflue, ĉar la fenomeno konata kiel multikulturismo jam etendiĝis ĝis la lastaj anguloj. Kio komence eble sencis en la kunteksto de la usona politiko por apogi la civitanajn rajtojn de la minoritatoj, fariĝis nun alibio por legitimi la tradicion. Kun la kurioza aldono ke iu defendantoj de la multikulturismo kaj la defendon de la karakterizaĵoj de aliaj kulturoj, samtempe estas (prave) la kontraŭbatalantoj de la tradiciaj subpremoj de siaj propraj socioj.

Kiel mi defendis jam aliloke, oni ofte trovas nun jenan paradokson, kiu frape evidentiĝis en la lastaj tempoj rilate al la afero de la karikaturoj:

Vi jam konas la ekziston de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĉu ni ne devus pensi pri la kreado de Sencivilizacia Asocio Tutmonda? Certe la nomo povas estigi miskomprenojn, sed kiam temas pri civilizacio, la alternativo ja estas inter unu kaj nul.