9.10.06

 

Novtipaj filmoj

Jam de antaŭ iuj monatoj mi planis aktualigi unu el la plej vizitataj paĝoj de mia retejo, tiu priskribanta (en la hispana) la rilaton inter Esperanto kaj la kino.

Mi pensis tion fari ĉar en la lastaj tempoj anonciĝas ŝanĝoj en tiu rilato, kiu ĝis nun estis tro magra, kompare kun aliaj branĉoj de la esperanta kulturo, probable plejparte por la malfacilaĵoj en la distribuado kaj la amasa elmontro. Tial, mia artikolo temis pli pri la uzado de Esperanto en diversaj filmoj por montri trajtojn de la ĉefroluloj, aŭ por doni specialan karakteron al la scenaro, ekzemple por montri universalecon, ekzotikecon, alinaciecon aŭ simile. Sed nun la novaj teĥnologioj donas aliajn eblecojn al la produktado de filma materialo, kaj mi deziris kolekti parton el tiuj iniciatoj, kies perspektivojn nur la estonto povas konfirmi.

Gerda malaperis, la filmoLa unua iniciato kiun mi deziras komenti estas la produktado por la merkato de la DVD. En tiu kunteksto nepras informi pri la ĵusa apero de la filmo "Gerda Malaperis", bazita en la libro samnoma de la verkisto Claude Piron. Produktita de la brazila firmao Imagu Filmo, kaj reĝisorita de Joe Bazilio, ĝi estas tre digna verko, multe pli bone farita ol oni povis supozi, konsiderante la rimedojn je kiuj la teamo disponis. Ĝi ankaŭ havas la interesan trajton ke oni povas uzi ĝin en instruado, ĉar la malfacileco de la vortoj kaj la esprimoj kreskas laŭ la disvolvo de la filmo, kaj krome disponeblas subtitoloj en pluraj lingvoj.

Oni devas atenti ankaŭ la disvolvon de la filmkreado specife por la Reto. Oni povas jam multon spekti en Internacia Televido, Fabskatol' aŭ la Kataluna Inform-servo Televida (KIS TV). Mi fojfoje spektas materialon en YouTube aŭ en GoogleVideo, sed mi devas agnoski ke la kvalito ne estas ĝenerale tre bona ĝis nun.

La aktualigo de mia paĝo permesis aludi al alia novaĵo, kiu estas ĉefe kuriozaĵo, sed rimarkinda. La grava meksika produktisto Alfonso Cuarón elektis la nomon Esperanto Filmoj, tiel en esperanto, por sia nova entrepreno, per kiu li liveris plurajn gravajn holivudajn filmojn, kiel la lastatempa "La Faŭna labirinto" (aŭ la Pajna, se oni traduke sekvas la anglalingvan version). Ĝi estas eble la plej bona pruvo ke, akorde kun liaj vortoj, kino kaj Esperanto havas ion komunan: ambaŭ estas universalaj esprimrimedoj.


8.10.06

 

Hispan(lingv)ecaj nomoj

Ĉu vi neniam demandis vin pri la iom stranga proceduro ĉe la hispanaj/hispanlingvaj familinomoj? Povas okazi ke, se vi trovis nenion maloftan pri tio, kaj vi mem ne estas hispanlingvano aŭ hispano, tio okazigis miskomprenojn. Ekzemple, kiu estas la familia nomo de Juan Régulo Pérez? Aŭ de Antonio Marco Botella? Aŭ, por citi neesperantistojn, de Mario Vargas Llosa? Kaj kial Zapatero, se lia tuta nomo estas José Luis Rodríguez Zapatero?

Nun ne plu povas esti duboj: mi verkis artikolon pri tio, por La Ondo de Esperanto, kaj tiu ĉi revuo ĝin aperigis en la reto. Legu: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/144-lode.htm#144-22.

Sed se vi ankoraŭ havas dubojn, demandu en la komentarujo.