15.9.09

 

Oni elpelis min el reta forumo

Mi suferis hodiaŭ iom ĝenan sperton: oni elpelis min el reta forumo. La ĝeno ne estas granda, kaj ĝi ne devenas el tio ke mi volus partopreni la tieajn diskutojn, sed min iom vundis la maniero kaj la metodo, kaj la neeblo adiaŭi la forumanojn.

Temas pri diskutforumo por sendependistoj el Hispanio, t.e. homoj el diversaj partoj de la hispania regno, kiuj volas apartiĝi disde ili. Ne nur partianoj de la sendependiĝo de Katalunio aŭ Eŭskio, sed ankaŭ el la Reĝlando de Leono, Kantabrio, Ekstremaduro, ktp (pri tio poste). Mi, kiel vi scias, mem ne estas sendependisto, sed antaŭ iom da tempo ili parolis pri la sennaciismo, mi eniris por fari malgrandan precizigon, kaj retiriĝis por ne plu ĝeni. Nun iu denove parolis pri la sama afero, kaj titolis la diskutfadenon kiel "Esperanto kontraŭ la diverseco". Alia partoprenanto, ŝajne mem esperantisto kaj sendependisto, menciis ke mi iam partoprenis kaj plendis ke mi forlasis la polemikon kaj ne volis diskuti kun ili. Do, mi denove eniris, atentigis ke mi diskutis ĉar tiu ne estis mia forumo, sed trankvile klarigis mian vidpunkton. Tio ŝajne estis tro por administranto, kiu simple elpelis min, ĉar mi ne kongruis kun la spirito de la forumo. Tio fakte estas vero, kaj mi ne plendas pri tio, sed ili tute ne avertis min antaŭe, kaj mi eĉ ne povas adiaŭi la diskutintojn. Fakte, mi vidas (la forumo estas malferme legebla) ke pluraj bedaŭris mian elpelon, kaj ke la diskuto tiel finiĝis.

Do, jen la fino de la sperto. Tiaj estas forumoj kaj tiaj estas kelkaj administrantoj.

La sperto tamen estis interesa pro aliaj kaŭzoj: kiel kurioza estas la mondo de la naciismo, kaj kiu estas la pensmaniero de naciistoj. Nu, tion mi jam konis, kaj ĝuste pri tiu afero temis la antaŭa blogero, sed nun la afero estis eĉ pli eksplicita, ĉar ĝi estas eĉ pli ekstrema. Tio estas, oni certe povas vidi logikon en la hispania aŭ la katalunia aŭ la eŭskia aŭ la eŭropa naciismoj, eĉ se mi emas al neniu. Sed defias ĉian logikon la sendependismo kantabria (ekzemple). Mi bedaŭras tion diri, ĉar la homoj ne estis malafablaj, kaj certe ili havas la plej bonan intencon, sed la koncepto havas nenian ajn bazon. Kaj ke ili sin konsideras progresemaj kaj maldekstremaj, eĉ malpli.

Por la nekonantoj de la situacio en Hispanio, mi klarigu ke temas pri lando sufiĉe diversa, kaj samtempe unuigita de antaŭ jam pluraj jarcentoj. Do, la tensio inter la fortoj centrigaj kaj disigaj estis konstanta dum la tuta historio. Inter 1940 kaj 1975 regis reĝimo ekstreme centrigista, kaj post la morto de la diktatoro la disigaj fortoj reakiris relative grandan potencon. Oni kreis do reĝimon kvazaŭ federalan, pri kies komplikeco mi jam blogis en aliaj momentoj. Ne nur la plej konataj teritorioj de Katalunio kaj Eŭskio (Vaskio) ĝuas aŭtonomecon, sed ekzistas entute 17 nacioj/regionoj kun diversa grado de aŭtonomeco. Kelkaj el ili baziĝas sur lingvaj, aliaj sur regionaj kaj aliaj sur historiaj kaŭzoj, kaj en plejmulto ekzistas partioj aŭ movadoj kun ia naciismemo. La divido ne estas tute stabila: kelkaj movadoj celas unuiĝon de iuj partoj (ekzemple la Eŭska Komunumo plus Navaro, aŭ la t.n. Katalunlandaro), kaj aliflanke eĉ en kelkaj partoj de tiuj teritorioj ekzistas siavice aliaj movadoj celantaj pluan disdividon (kiel Leono disde Kastilio). Krome, kiel konate, ekzistas movadoj favorantaj la sendependiĝon de Katalunio (en senco strikta aŭ ampleksa), de Vaskio kaj (malpli forte) de Galegio; ankaŭ iom fortis tiu de Kanarioj.

Kion mi trovis en tiu forumo estas la homoj kiuj defendas ne nur memregadon de la ceteraj regionoj/nacioj, sed eĉ sendependiĝon. Tiuj movadoj estas tute marĝenaj, sed klarigaj, ĉar kelkaj homoj dediĉas sufiĉe da energio al ili, kaj ilia pensmaniero estas ekvivalenta al aliaj ŝajne pli respektindaj, sed iel kiel karikaturo. Do, oni povas vidi tie defendon de la nacio kantabra, bazita jen sur la prahistorio, jen sur la ŝajna ekzisto de kantabra lingvo. Fakte, la kantabroj estis konkeritaj de la romianoj antaŭ du jarmiloj, kaj la kantabra lingvo estas parolmaniero de la kamparanoj de la valoj de tiu regiono, kiu ne pli diferencas disde la norma hispana ol tiu de la ekstremaduraj stepoj kaj multe malpli ol la venezuelaj urboj.

Mi povas aplombe kaj plenfide meti tiun ekzemplon ĉar mia jam fama vilaĝeto troviĝas en prahistoria Kantabrio (en la suda parto de la apuda mapo), dum estas iomaj duboj ĉu en la mezepoko ĝi apartenis al la reĝlandoj de Leono aŭ de Kastilio, kaj do mi bone konas ĉiujn tri naciojn. Tamen, la administranto de la forumo kondamnis min kiel iu "kiu sin dediĉas al la eksplicita kaj rea neado de nacioj kiaj Leono aŭ Kantabrio en ties plena ekzisto". Nu, mi koncedu ke tio estas vero, kaj do mi plene meritis la elpelon.


8.9.09

 

Naciistaj sonĝoj

Iom da ferioj, kaj jam denove en la urbo. Ĉifoje la feriado estis simpla: vizito al la vilaĝetoj (propra kaj boa), kaj ioma ekskursado en la ĉirkaŭaĵoj. Mi ĵus enmetis en mia ipernitia spaco kelkajn fotojn de tiuj pejzaĝoj.

Kiel mi jam rakontis en aliaj momentoj, mi devenas el malgranda regiono en la montaroj de la nordo de Kastilio, tre trankvila kaj iom forlasita nun. Siatempe la areo havis ioman gravecon, ĉefe kiel speco de lulilo de Kastilio (kaj sekve de la tradicia bildo de Hispanio) kaj de la hispana lingvo. Estas do tre facile vojaĝi tie kaj enmemiĝi en sonĝojn pri historio, tradicioj, esencoj kaj eĉ nacioj.

Nur du ekzemploj.

Unu vizitinda loko estas la Kaverno de la Francianoj (cueva de los franceses), nomata tiel ĉar oni ĵetis en ĝin la kadavroj de tiulandaj soldatoj mortigitaj en batalo de la napoleonaj militoj, tre bela el geologia vidpunkto. Proksime al ĝi troviĝas megalita menhiro, nomata de Canto Hito ([kanto ito]), kiun ni vizitis en facila kaj agrabla promenado. Hazarde ĉe la reveno mi trafis la paĝon de samregionano kiu havas tre interesan blogon, ĉefe pri strangaj aŭ malnovaj teĥnologioj, kaj tie trovis ke ankaŭ li vizitis la lokon, kaj li faras tie kelkajn komentojn pri la emocio konatiĝi kun la antikveco.

Mi devas agnoski ke mi ne sentis la samon. La pejzaĝo estas bela, la promeno agrabla kaj la monumento konservinda, sed la menhiro estas longa sed ne impresiga ŝtono, kiu iom elrevigas ĉe la alveno. Estas do necesaj iom da imagado kaj revemo por eltiri konkludojn pri la graveco de la loko. Mi klarigu ke la blogisto sin retenas, kaj ne falas en troigojn, sed mi ne povis ne rimarki kiel facile tiaj konsideroj kondukas al saltoj en la vakuon, kaj mi memoris pri alia mia blogero, en kiu mi pritraktis la uzadon de la arĥeologio por naciistaj konkludoj.

Tion mi povis pli klare konstati ĉe alia promeninda loko de tiu regiono, la malnova fortreso de Peña Amaya. Ĝi estas monteto impona, ĉar ĝi superrigardas ampleksan platan regionon kie komenciĝas la plej topika Kastilio, la t.n. Tero de Kampoj. Ŝajne ĝi havis gravan rolon en la antikveco, kiel kapo de la kantabroj, aŭ de la kastilianoj, kaj tie okazis gravaj bataloj laŭlonge de la unua jarmilo. Nun konserviĝas nenio pri la pasinto, krom malgrandaj ŝpuroj, kaj nur la geografia kaj pejzaĝa graveco restas. Sed tio ne estas malhelpo por ke en diversaj asocioj, retpaĝoj, aŭ forumoj oni parolu pri ĝi kiel la simbolo de Kantabrio, de Kastilio aŭ eĉ de Hispanio, depende de la ŝatoj kaj la emoj (ne forgesante ke fikcia verko nomata ĝuste tiel, Amaia, sed kun alia fono, fariĝis la bazo por granda parto de la mitoj de la vaskaj naciistoj)

Definitive, por flegi la apartigistajn sentojn, eĉ grupeto da ŝtonoj sufiĉas.