29.3.09

 

Nova aspekto de mia retejo

Dum la lastaj tagoj mi iom variigis la aspekton de la ĝeneralaj paĝoj de mia retejo http://www.delbarrio.eu (ne la blogoj, kaj ankaŭ ne kelkaj personaj paĝoj kaj ligoj).

Mi ankoraŭ ne finis la adapton de ĉiuj, kaj mankas iom da laboro. Tamen, se iu ne havas ion pli interesan por fari dum tiuj ĉi tagoj, mi kore bonvenigus komentojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Mi ne multe kompetentas pri teknikaj informadikaj aferoj, sed ŝajnas al mi ke nun la aspekto estas iom pli kohera kaj altira, kaj mi kreis kodojn de koloroj kaj stiloj por distingi (ne ĉiam akurate) la lingvon uzatan kaj la temon de la unuopaj paĝoj. Komparu ekzemple la tri indeksojn:

kaj ankaŭ la indeksojn pri literaturo, muziko, historio, eseoj, ktp. Mi ankaŭ celis ligi pli el unu paĝo al la ceteraj.

Se vi volas do komenti ion, kaj se vi trovas erarojn, malbonajn ligojn, nelegeblajn tekstojn, ktp, mi tre dankus ilin.


18.3.09

 

Filmetoj "Esperanto estas..."

Jam pretas la blogo enhavanta la hispanlingvan version de la internacia videaro "Esperanto estas...", prizorgata de la organizo E@I, kaj en kies traduko mi mem kunlaboris. La serio de ses filmetoj estas alireblaj en la adreso http://elesperantoes.blogspot.com/. La esperanta versio nomiĝas http://esperantoestas.blogspot.com/.

Jen specimeno:


Estas subtekstoj en pluraj lingvoj, sed oni bezonas helpon por la kreado de la unuopaj versioj de la blogo, kun nacilingvaj informoj kaj ligoj. Por kunlabori, kontaktu kun Rogener Pavinski, en la adreso aperanta en la dekstra kolono de la esperanta blogo (aŭ kun mi mem se vi ne trovas la manieron).


8.3.09

 

Virinoj kaj politiko en Eŭropo

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis inviton partopreni en debato organizita de la Eŭropa Unio, pri la rolo de virinoj en politiko. Mi supozas ke la invito venas el mia interveno pasintjare en iuj el la debatoj organizitaj okaze de la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo.

Ĉijare ekzistas tamen novaĵo: oni povas partopreni nur en forumo anglalingva. Ŝajne la Komisionon ne interesas la debatoj disvolvitaj en aliaj lingvoj.

La iniciato venas el la Margot Wallström, vicprezidanto de la Komisiono. Ŝi promesas respondi la konkludojn atingitajn laŭ la mesaĝoj ricevitaj ĝis la 25-a de marto. Ŝi devus konscii ke la konkludoj havos malekvilibron landan, lingvan kaj kulturan, interalie ĉar tio reliefiĝas en la komentoj kiujn ŝi ricevas en sia blogo.

Nu, mi dubas ke la multlingvismo kaj la popola partopreno estas veraj prioritatoj de la Komisiono. Eble por la Parlamento, kiu ja dependas de balotoj, tio estas pli videbla, kaj do ne estas mirinde ke foje paeras tie iniciatoj pri tiuj aferoj, kiel tiuj kiujn mi priskribis en antaŭnelonga kontribuo al Libera Folio. Sed la Komisiono pli dependas de internaj manovroj, kaj por mi estas evidente ke la debato estas kosmetika iniciato, por paradi antaŭ la siaj kaj antaŭ la amaskomunikiloj. La opinion de la civitanaro, vicprez. Wallström tute prifajfas.

Mi ĉifoje ne partoprenos, krom por protesti.