7.7.06

 

Venkos Italio: tion decidis UEA

Laŭ diversaj mesaĝoj en soc.culture.esperanto, ŝajne UEA decidis antaŭ kelkaj jaroj ke ĝi elektos kiu lando venkos en la Monda Futbalĉampioneco. Nu, min ne speciale (aŭ pli bone dirite, tute ne) interesas la futbalo, krom kiel pura sporto, se tio ekzistas. Sed mi rimarkis ke homoj ja interesiĝas pri Esperanto se ni rakontas ke estas ni kiu decidas pri tiuj aferoj.

La ekspliko, eble vi jam aŭdis pri tio, estas ke en la lastaj jaroj koincidis ke la monda ĉampiono de futbalo estas la lando kie okazas la Universala Kongreso. Oni faris eksperimenton en 1974, kiam la UK okazis en Hamburgo, kaj samtempe venkis Germanio. Oni poste ĉesis la agadon, eble ĉar la hamburga UK estis iom disputata, kaj oni ne deziris veki pli da envioj. Sed jam en 1998 kaj 2002, la ĉampionoj estis respektive Francio kaj Brazilo, kiam niaj samideanoj laboris (aŭ ne) en Montpeliero kaj Fortalezo.

Do, estas klare ke ĉijare la venkonto estas Italio. Kelkaj, inklude de mia filo mem, en la komenco primokis mian prognozon, sed ili malpli ridas nun. Mi tion propagandos en mia hispanlingva blogo, kaj estu certaj ke homoj multe pli gvatos nian estontan agadon.

Ni havas fortan respondecon nun. Kie ni organizos la Kongreson de 2010? Se ni konsideras ke partoprenos esperanta teamo (vidu LaLoko), ni devas serĉi neŭtralan teritorion.

Ĉu Antarkto estos bona loko por ludi futbalon?

En la hispana

Postkomento: Trafite!. Vidu ankau la tekston en Libera Folio