12.11.07

 

Kial ci ne silentas?

Mi ne scias ĉu en aliaj landoj vekis atenton la lasta skandalo en la Iberamerika Pintrenkonto de Santiago de Ĉilio. La venezuela prezidento Hugo Chávez insultis la antaŭan hispanan ĉefministron kaj kritikis la hispanajn entreprenojn, kaj la nuna ĉefministro petis al li respekton al demokrate elektitaj gvidantoj, eĉ se li ne konsentis kun li. Post insisto de la venezuelano, aperas la kapo de la hispana reĝo, kiu krias: “Kial ci ne silentas?”.

Tiu frazo fulme trakuris nun la tutan Hispanion. Mi timas ke ĝi modiĝos, kaj nun homoj eksilentigos aliajn per ĝi.

Kia bona ekzemplo de banala naciismo! Mi ne riproĉas la sintenon de Zapatero, kiu certe faris tion, kion lia salajro inkludas, sed mi ankoraŭ rezistas al la ideo ke tio estas “defendi Hispanion”, kiel multaj asertis. Kaj mi taksas la elpaŝon de la reĝo simple hontinda. Mi dubas ke li agus same en eŭropa pintrenkonto.


9.11.07

 

Letero al ĵurnalo

Hodiaŭ la ĉefa hispana ĵurnalo "El País" aperigis leteron al la direktoro, verkitan de mi. Ĝi ne legeblas en la reto, probable ĉar ĝi estis publikigita nur en la madrida versio. Tamen, mi enretigis ĝin en mia hispanlingva blogo, kaze ke vi komprenas iom la hispanan.

Temas pri respondo al artikolo pri la nova urbodomo de Madrido, en kiu oni memoris pri kelkaj pasintaj urbestroj de tiu ĉi urbo, kiuj estis forgesitaj dum la diktaturo, ĉar ili okupis sian postenon dum la Respubliko aŭ la intercivitana milito. En tiu artikolo oni forgesis pri unu urbestro, kiu deĵoris dum la plej teruraj tagoj de la milito, kaj mia respondo ĝuste temis pri tiu forgeso. La nomo de tiu urbestro estis Cayetano Redondo Aceña, li estis esperantisto,kaj pri li mi verkis antaŭ iom da tempo en tiu ĉi sama retejo.

Tiu situacio, ke oni forgesas pri valoraj homoj el la pasinto, estas aparta en Hispanio, kie la diktaturo sisteme forviŝis la por ili malagrablan memoron. En la lastaj tempoj ekestis diversaj provoj por iom ekvilibri tiun staton, kaj la Parlamento ĵus aprobis novan Leĝon por la historia memoro. Dum oni forgesas pri Cayetano Redondo (cetere, mi memorigu ke li estis mortpafita post la fino de la milito), ankoraŭ restas stratoj dediĉitaj al Franco, aŭ statuoj kun li surĉevale, en tiel frapa loko kiel la placo antaŭ la urbodomo de Santandero. Tiel, vi povas iom kompreni la kuntekston kial oni lanĉis kampanjon por nuligi la nomumon de Franco kiel Altan Protektanton de la Universala Kongreso de 1968, kiu tiom da bruo vekis en diversaj lokoj.

Kaj, parolante pri leteroj al direktoro, mi memorigu la belan respondon de Paul Gubbins al artikolo de Timothy Garton Ash pri la problemoj lingvaj en Eŭropa Lingvo, publikigitan de The Guardian en Esperanto! Kiam la artikolo de Garton Ash estis tradukita en la hispanan, mi mem respondis, adaptante la respondon de Gubbins; sed ĉifoje ĝi ne estis akceptita. Ne gravas, jen la baza ideo:

Problemo? Kiu problemo? Esperanto, sinjoro Garton Ash. Esperanto!