26.4.10

 

Modifo de la adreso

Pro teĥnikaj kialoj ĉe Blogger, la adreso de la blogo estas ŝanĝiĝonta, kaj de nun estos, se ĉio bone funkcias, http://blogo.delbarrio.eu. Se ĝi ne plu aktualiĝos, ĉar mi kreis novan blogon, kun alia teĥnologio, kun la adreso http://www.delbarrio.eu/blo/.

La novaj artikoloj en Esperanto estas jam troveblaj en http://www.delbarrio.eu/blo/category/blogo/. Kaj la nova ĝisdatigilo estas tie ĉi: RSS/feed.

Esperable, ĉio cetera devus resti sammaniere, kaj la malnovaj artikoloj devus esti redirektotaj al la nova adreso. Sed se vi konstatas ion strangan, bv. kontroli la ligilojn en la ĉefpaĝo de la retejo http://www.delbarrio.eu. Kaj se iu ligilo, bildo, ktp misfunkcias, bv. atentigi min, havu iom da pacienco kaj... deziru al mi bonŝancon!


23.4.10

 

La Tago de la Libro, alimaniere

Hieraŭ, la 22-an, okaze de la celebrado de la Tago de la Libro, ni havis la okazon videbligi Esperanton en Madrido. Eĉ dufoje.

La unua jam fariĝis preskaŭ tradicia, kaj pri ĝi mi jam plurfoje skribis en tiu ĉi blogo: la uzo de nia lingvo en la ĉiujara kompleta legado de la verko “Donkiĥoto” en konata kultura centro. Tiu legado estas tre varia, kun konektoj al multaj lokoj de la mondo kaj utiligo de diversaj rimedoj kaj variantoj. Ĉifoje, deko da esperantistoj kunvenis en la ejo, eĉ du venintaj el for de Madrido. Legis unue la prezidanto de la Asturia Asocio, Faustino Castaños, kaj poste la konata poeto Miguel Fernández, kies videon vi povas vidi ĉisekve. Notu lian belan deklamadon, kaj ankaŭ la amuzan esprimon de la junulo kiu interpretis por la signolingvo, kaj kiu nun trovis kelkajn malfacilaĵojn.

Tuj poste, Miguel, mi mem kaj Pedro Sanz, la prezidanto de SAT-en-Hispanio, prezentis publike en librejo “Revtrafikantoj” hispanlingvan libron eldonitan de tiu ĉi asocio: “Kronikoj de la laborista esperantista movado”. Mi ne rakontos multe pli, ĉar pri la libro mi jam verkis en pasinta blogero.

Kaj ni eĉ havis iom da tempo por kafejumi, babiladi kaj plani novajn iniciatojn. Sed ĉifoje la bildoj restu privataj. Ni ne devas detrui la famon ke esperantistoj estas seriozaj kaj libremaj homoj.


12.4.10

 

Renkonto kun surprizo

Jam antaŭ tri jaroj mi rakontis tie ĉi pri la Iberia Junulara Renkontiĝo. Dume, la tradicio firmiĝis, kaj ĝi jam seninterrompe okazas en diversaj lokoj de la Iberia Duoninsulo. Dum pasinta semajnfino ĝi disvolviĝis en Almagro, historia urbeto, tre bela, en la koro de la regiono de La Manĉo (la tero de Donkiĥoto).

Malgraŭ tio ke ĝi koincidis kun mia naskiĝtago, kaj ke la distanco ne estis tiel malgranda kiel mi supozis, mi povis partopreni la sabatan programon, kaj gvidis du programerojn. Matene ni organizis publikan prezentadon de du libroj pri historio, pri kiuj mi jam parolis antaŭe en tiu ĉi blogo: tiu pri Esperanto en Katalunio, kiun prezentis Farri, kaj tiu pri laborista movado en Hispanio, kiun priskribis Pedro Sanz. Vespere, mi organizis version esperantan de la fama konkurso "Ĉu vi volas esti milionulo?". Kompreneble, pro nia malriĉeco, ni devis tion ŝanĝi al milonulo, kaj do homoj nur povis gajni milonojn da eŭroj. Sed ŝajnas al mi ke ĉeestantoj tamen ĝuis la ludon.

Fakte, la plej rimarkinda trajto de la renkontiĝo estas la tre bona etoso. Sed estas pli bone ke vi mem tion taksu, spektante la videon kiun la regiona televido registris kaj elsendis en sia novaĵbulteno (se vi havas problemon pri la spektado, klaku en tiu ĉi ligo al la televidstacio mem)



Se vi alvenis ĝis la fino, vi do komprenos kial mi menciis mian naskiĝtagon. Temis pri ege kortuŝa surprizo, kun (tion oni ne povas klare vidi en la video) eĉ esperanta flago en la surfaco! Refoje dankon, karaj!


25.3.10

 

Seksismo kaj lingvaj miskomprenoj

Dum la lastaj semajnoj laŭlonge de Hispanio cirkulas en la reto letero de supozata lingvoinstruisto, en kiu ŝi argumentas pri la malpraveco de certaj variantoj de hispanaj vortoj kiuj montras inecon de la aganta persono, kaj do pri la neeblo diri presidenta, sed presidente eĉ se temas pri prezidantino.

Nu, mi ne eksplikos tie ĉi kion mi nun skribis en la hispanlingva blogo, pri la malpravo de tiu letero, sed mi profitas la okazon por denove argumenti ke ekzistas tro da miskomprenoj kaj antaŭjuĝoj pri la lingvoj, precipe fare de tiuj kiuj sin konsideras mem gramatikemuloj. Ne estas do strange ke la antaŭjuĝoj etendiĝas al la pritaksado de konstruitaj lingvoj, se eĉ edukitaj homoj ne scias ke la lingvoj evoluas kaj modifiĝas kiam la socio ŝanĝiĝas. Kiel mi jam skribis alifoje, estas tre malfacile argumenti en tiuj okazoj.

Kaj mi denove atentigas ke mi estas partiano de neseksisma lingvaĵo, en la hispana kaj en Esperanto.


21.3.10

 

En la papera mondo (3)

Se en la antaŭaj blogeroj kun sama titolo (1, 2), mi aludis al libroj aŭ revuoj kie mi partoprenis, nun mi volas mencii publikigaĵon en kiu mia kunlaboro estis ja nur minuskla, sed pri kies disvastigo mi esperas iom helpi. Permesu ke mi uzu tiun ĉi senimagan titoladon, kiu permesas krei serion, kvankam ĉifoje mi celas pritrakti ĉefe la problemon de distribuado.

Sed mi komencu per la plej grava informo: oni eldonis antaŭ kelkaj semajnoj la hispanlingvan version de la libro “Laboristaj kronikoj”, verkita de Antonio Marco Botella, kaj publikigita en 1996 de SAT-Broŝurservo, kiu pritraktas la historion de la laborista esperanto movado en Hispanio, de la komenco ĝis tiu jaro. La nuna libro aperis sub la nomo “Crónicas del movimiento obrero esperantista”, kaj estas baze la sama libro, kun kelkaj aldonoj kaj malgranda ĝisdatigo, kaj en multe pli bonaspekta formato.

La granda merito kaj laboro pri la libro estas kompreneble de la aŭtoro, Antonio Marco, veterana pioniro el Zaragozo, kiu multe verkis pri historio, kaj kiu ankaŭ ĉefrolis en la disvolvo de nia movado en Hispanio. Pri kelkaj el liaj libroj mi antaŭe blogis, kaj mi ankaŭ havas en aparta sekcio de tiu ĉi retejo diversajn liajn tradukojn de hispanaj klasikuloj. Antonio ne nur esploris la okazintaĵojn, rakontas pri siaj spertoj, verkis la originan libron, sed ankaŭ mem tradukis la tekston.

Duan sed tre gravan meriton oni devas aljuĝi al alia amiko, Pedro Sanz. Li faris tiun laboron de editorado, pri kiu iam verkis Waringhien, tiel grava, kaj tiom malmulte agnoskita. Pedro kuraĝigis la tradukadon, poluris, serĉis fotojn, kaj fakte trapuŝis la aperigon de la verko. Kiam la demarŝoj por publikigo en eksteraj eldonejoj ne sukcesis (vidu mian plendon en alia momento pri la manko de kuraĝaj eldonistoj, kiuj adekvate taksu la valoron de la per- kaj priesperantaj tekstoj), estis la organizo kiun li nun prezidas, SAT-en-Hispanio, kiu devis zorgi pri tiu laboro. Estas bedaŭrinde ke la dankesprimojn de la enkonduko oni nur tradukis el la unua versio, sed ne ĝisdatigis, ĉar lia nomo devus nepre aperi tie.

Post tiuj du multhoraj kaj meritplenaj laboraroj, verkado+tradukado kaj editorado+eldonado, mankas tria ne malpli giganta: distribuado kaj vendado.

Fakte, eldoni estas nun tre facile. Mi surpriziĝis ke la fizika eldonado kostis multe malpli ol mi antaŭsupozis, konsiderante ke la kvalito de la fina produkto estas forme tre alloga, kontraste kun la antaŭa versio. Sed la problemo de distribuado estas la tubero kiu ŝtopas nian eldonadon. Se la libro estas internacia, la sendokostoj povas tute malhelpi la distribuadon, kaj tion mi nun spertas, ĉar mi ekesploris pri sendado de lerna materialo al kubaj esperantistoj, ene de la projekto “Esperanto al Ameriko” (pri kiu mi baldaŭ skribos). Kaj se ĝi estas enŝtata, mankas al ni la kanaloj por atingi la grandan eksteran publikon, kion fakte tiu ĉi libro certe meritas.

Do, jen la granda laboro kiun ni frontas, kaj kiun la idealistaj batalantoj tro ofte forgesas, pretervidas aŭ pri kiu ni malkompetentas. Ni devas prezenti la verkon, disanonci, informi, instigi kaj krei merkaton. Tro multaj libroj restas en keloj kaj skatoloj. Mi esperas ke ni (mi mem, sed mi esperas ke tiu ĉi alvoko taŭgu por aliaj) konsciu pri la graveco de tiu ĉi tasko.

Ĝuste tiun aferon de distribuado verŝajne ŝanĝos la enkonduko de elektronikaj libroj. Mi sekvas kun scivolemo tiun ĉi evoluon, kaj ĝojas ke la debato (ĉe Ipernity, Libera Foliodiversbloge) kaj la unuaj iniciatoj (FEL, La Ondo de Esperanto) alvenas jam ankaŭ al nia komunumo. Ĝi ja povas esti la solvo de tiuj problemoj kiujn mi menciis, kaj kiu tiel speciale afliktas nian komunumon, kaj mi esperas ke ni kapablos doni adekvatan solvon, kiu same kontentigos niajn aŭtorojn kaj niajn legantojn. Certe estos okazo por plu diskuti.

Sed dume, aĉetu la libron, diable!


28.2.10

 

Alia maniero aperi en gazetaro

Mi havas novan ideon por propagandi Esperanton en amaskomunikiloj, sen neceso ke Etsuo Miyoshi pagu grandan sumon al la ĵurnaloj. Ni inventu esploron aŭ enketon.

Ne devas esti tiel malfacile. Tiun trukon mi vidas tre ofte en la gazetaro. Iu fabrikanto de kondomoj prezentas studon pri seksaj kutimoj kun komparo inter landoj, alia retejo pri pariĝo montras enketon pri malfideleco, iu entrepreno pri taksado de loĝejoj havigas studon al novaĵagentejo pri io flanka, kaj jen, via entrepreno, asocio aŭ fondaĵo aperas en ĉiuj komunikiloj, sen neceso elspezi eĉ groŝon. Mi trovas tiajn fuŝajn esplorojn tre ofte, kaj en multaj kazoj evidentiĝas ke la dungitoj de la entrepreno faris la studon dum du horoj, aŭ eĉ simple elpensis la rezultojn.

Multaj komunikiloj prenos la informon sen granda posta kontrolo. Lastatempe la manko de personaro, la sento ke legantoj ne postulas grandan rigoron, la skandalemo, aŭ la timo ke konkurencantoj sekvos la historion, kunfluas por forigi la necesan malfidon pri la fontoj. Iamaniere temas pri simbiozo.

Mi nun trovis konkretan ekzemplon kun rilato al lingvoj. Iu pariza konsultfirmao prezentis studon pri uzo de lingvoj en Twitter. La novaĵo ke la utiligo de la angla malsupreniris al 50 procentoj, kaj ke en tiu servo uziĝas nun 41 lingvoj aperis en multaj amaskomunikiloj, el The Washington Post al la influa hispania blogo Microsiervos.com. Mi tuj iris al la retejo de la fonto, por kontroli la ĉeeston de Esperanto, ĉar mi mem kaj ĉirkaŭ aliaj 300 homoj ofte tŭitas en ĝi. La esploro troviĝas france, angle kaj japane, sed bedaŭrinde neniel aperas mencio al Esperanto. Ankaŭ ne al pluraj aliaj lingvoj, inter kiuj la kataluna aŭ la eŭska, kiuj por francianoj ne estus malfacile troveblaj (mi mem, sen granda peno, apenaŭ danke al la Vikipedio, sukcesis trovi tŭitadon en la bretona, kaj tio estus des pli facile por ili).

Tamen, neniu el la komunikiloj faris tiun simplan kontrolon, kaj simple kopiis la rezulton de la teksto sendita de la entrepreno. Ĉu ni povas fidi la ceteron de la rezultoj, kiam tiu estas tiel evidente erara? Evidente, de nun se mi volas ion scii pri la uzo de lingvoj en la reto, mi ne serĉos en Semiocast, sed se mi klopodas aperi en la gazetaro, ilia servo estus tre helpa.

Ni devas elpensi studon aŭ enketon sufiĉe altiran. Ekzemple, ke 30% de ĉiuj amoristinoj en Burundio parolas Esperanton, aŭ ke ĝi estas la kvara plej uzata lingvo en la anoncafiŝoj de finnaj saŭnoj, aŭ ke sesdek procentoj de ĉeestintoj en pasinta IJK estis kontaĝitaj pro gonoreo. Ne necesas ke la studo estu rigora. Ĉefe gravas ke ĝi alportu vizitojn aŭ ligojn al la gazeto, kaj nasku konversaĵojn ĉe kafomaŝino. Se ĝi entenas sekson, des pli bone.


25.2.10

 

Politikista (mal)lingvemo

Pro unu el tiuj kuriozaj koincidoj, antaŭ kelkaj tagoj mi interŝanĝis blogajn ligojn kun Dirk Bindmann. Ni ambaŭ profitis frazon kiun la alia skribis en komuna retlisto, por paroli pri aferoj iom malsamaj al la unua intenco. En mia kazo, mi utiligis en mia hispanlingva sekcio la informon kiun li sendis pri germania politikisto. Ĉar temas pri amuza kaj samtempe instrua anekdoto, mi ĉibloge kopias lian informon:

En la germana provinco Baden-Virtembergo antaŭ kelkaj jaroj iu freneza ĉefministro klarigis: "La angla fariĝos la labora lingvo. La germana restos la lingvo de familio kaj libertempo." Sed neniu prenas lin serioze, ĉar li mem ne kapablas laŭtlegi anglan tekston. Kiel ĉefministro li malsukcesis. Tial oni forpelis lin al Bruselo. Antaŭ kelkaj tagoj Guenther Oettinger fariĝis nova EU-komisaro pri energio. Filmetoj pri lia angla parolarto nun furoras en Youtube. Tiu freŝbakita EU-komisaro ne devus ĉiutage ridindigi sin mem, se li simple uzus la germanan kiel laboran lingvon.

Se vi ne legas la videon ĉar vi aliras tiun tekston per nerekta metodo, klaku tie ĉi: la komenca parto, en la germana, temas pri liaj unuaj deklaroj, la cetero estas pli facile komprenebla se oni legas la subtekstojn, ekzemple tie ĉi.

Tiun anekdoton mi profitis por iom pritrakti la situacion en Hispanio kun rilato al la lingvokonoj de la ĉilandaj politikistoj. Temas pri foje iom akra debato, ĉar estas tre konate ke la hispania ĉefministro ne konas la anglan, nek ŝajne iun ajn alian lingvon. Svarmas en la reto videoj filmitaj en kunvenoj, kie li aperas silenta, aŭ en embarasaj situacioj, aŭ parolante hispane kie kelkaj konsideras pli oportuna alian lingvon. Simile okazas ĉe la ĉefo de la opozicio, kiu ne parolas eĉ la galegan, lingvon de sia naskregiono.

Fakte, mi ja konsideras tion riproĉinda. Temas pri la kutima memkontento tipa de la hispaniaj ŝtatestroj dum multaj jarcentoj, kaj de multaj kastililingvaj civitanoj, kiuj konsideras sian lingvon tiom grava ke ne meritas penon lerni alian. Same kiel ĉe anglalingvanoj, kun la diferenco ke la gravecon de la hispana mi taksas grandparte miraĝo.

Pri kio mi ne konsentas estas, evidente, ke multaj riproĉas nur la nekonon de la angla, sed ne de aliaj lingvoj, dum por mi ne estus tiel grave se ili havus almenaŭ iujn konoj de ekz. la portugala, lingvo de la plej proksimaj najbaroj. Ke kelkaj insistas pri la angla estas pli simptomo de akceptado de la dominado de la imperio, kiel ĉe Oettinger, ol de vera plurlingvemo. Ne hazarde oni ofte elektas politikistojn por regi landon, parte pro ilia kono de la angla (Karzai estas certe la plej bona ekzemplo)

Mi devas klarigi ke ne ĉiuj hispaniaj politikistoj estas same mallertaj kaj malemaj. La antaŭa socialista ĉefministro bone parolis la francan, la antaŭaj kataluniaj prezidantoj estis plurlingvemaj, aliaj politikistoj okupas postenojn en internaciaj organizaĵoj, ktp.

Plej kurioza estas la kazo de la antaŭa konservativa ĉefministro, kiu apenaŭ parolis la anglan kiam li deĵoris. Tamen, li ĝin lernis poste, interalie ĉar li orientis sian postpostenan karieron en anglalingvaj medioj. Li krome ne hezitas uzi aliajn lingvojn eĉ se li ilin ne konas, kaj en la reto estas tre komentataj liaj paroladoj en la angla, la germana, la italala kataluna. Homoj kutime mokas tiujn klopodojn, kiujn mi, kiu tre abomenas preskaŭ ĉion ĉe li, tamen konsideras tre meritaj. Pli ridinda estas alia fama video, en kiu post interparolo kun Bush, li prezentis la rezultojn al la gazetaro, parolante en la hispana... kun teksasa akcento!

Eble nenio pli rekte montras trajton de la lingva submetado: la danĝero ne nepre kuŝas en la parolado de la lingvo de la mastro, sed en la alpropigo de ties lingvaĵo fare de la vasalo.