20.12.09

 

La fenomeno Google

Ŝajnas ke dum tiuj ĉi tagoj Esperantujon trafis la ciklono Guglo. Okaze de la apero de la flago de Esperanto, pri kio temis mia antaŭa blogero, ŝajnas ke la tuta mondo rimarkis ke nia lingvo plu vivas kaj havas intereson. Mi tion spertis tute rekte: la vizitoj al tiu ĉi retejo pli ol dekobliĝis, kaj ŝajnas ke tio estas komuna sperto en ĉiuj esperantistaj paĝoj. Tiu de SAT-en-Hispanio 20-obliĝis, danke ĉefe al ligo en la hispanlingva vikipedia artikolo pri Zamenhof. Ŝajnas ke lernu.net kolapsis dum paro da horoj pro la amasa vizitado.

La aludoj al Esperanto multobliĝis. Nur por citi usonajn komunikilojn, aperis mencioj pri Esperanto en tiel konataj retejoj kiel Time, National Geografic aŭ la nova kaj sukcesa Huffington Post. Simile okazis en Hispanio, kvankam tie ĉi la ĉefaj mencioj ne havis rektan rilaton kun Google: la artikolo en la barcelona ĵurnalo La Vanguardia temis pri ĵus eldonita traduko de esperantan verkon en la hispanan, la du raportoj en la kataluna televido TV3 estis dediĉitaj respektive al Esperanto en la reto kaj al la Hispana Esperanto-muzeo de Sant Pau d'Ordal, dum la tre aŭskultata semajnfina radioprogramo “No es día cualquiera”, de Radio Nacional, ĵus elsendis raporton al kiu mi mem kontribuis (post minuto 37, pli-malpli), sekve al interesiĝo de aŭskultanto.

Ĝenerale la intereso estis tiom granda ke eĉ maliculoj uzis ĝin por kaperi esperantajn paĝojn por pirataj celoj. Do, sendepende de la duboj pri la iniciatinto de la kampanjo por konvinki Guglon, evidentiĝas ke tiaj kolektivaj agadoj pli fruktas ol senĉesaj babiladoj pri strategio, kiujn multaj tiom ŝatas.

Mi ne volas montriĝi tro optimisma. En tiaj retaj sukcesoj la rezulto ofte daŭras malmulte, ĉar retemuloj posedas mallongdaŭran memoron. Fakte, post du tagoj la vizitoj al mia retejo stabiliĝis je la malnova nivelo. Tamen, en tiu ĉi kazo, se nur fidi kion mi rimarkis ekzemple en Twitter, iuj homoj akiris la sufiĉan konfidon por skribi mesaĝetojn en Esperanto post longa nekontakto kun nia lingvo, dum aliaj komencis ĝin lerni.

Por mi tio pli ol sufiĉas.


14.12.09

 

Guglo jam celebras la Zamenhof-tagon en Azio

Mi iom bedaŭris ke morgaŭ la 15-an mi ne povus celebri la datrevenon de Zamenhof, kaj partopreni, kiel tradicie en la Tago de la Blogo en Esperanto, kiam Guglo (Google) informis min ke jam estas la tago de Esperanto!. Ĉar finfine ni estas universalista movado, ĉu ne?, kaj por ni ne gravas kiam komenciĝas la tago. Kaj en tiu preciza momento jam estas la 15-a en pluraj landoj de Azio.

Mi tion scias danke al Guglo, kiu akceptis la sugeston kiun kelkaj el ni faris, ke li dediĉu unu el tiuj simboloj per kiu ili omaĝas diversajn datrevenojn (doodles). Nu, en la apudaj bildoj oni povas vidi la ĉefpaĝon de Guglo nun en Japanio kaj Ĉinio, kaj mi esperas ke iom post iom al la ceteraj landoj.

Ankaŭ mi faris malgrandan omaĝon ĵus publikigitan: mallongan biografion en la hispana pri la unuaj tempoj de Zamenhof. Ĝin ne vidos tiom da personoj kiom la logoojn de Guglo, sed ĉifoje ne ekzistos ĵaluzo.