26.10.08

 

Ĉu dek minutoj estas tro?

Ŝajnas ke homoj hastemas, kaj 10 minutoj estas tro longa tempo por filmeto. Tiu estas la limo de Youtube, kaj povas ja okazi ke ĝuste ĉe 10 minutoj oni tranĉas la plej bonan. Tion suferis sekva filmo, kiu entenas antaŭlongan intervjuon en andaluzia televida programo. La intervjuitoj estis Ana Manero, kaj la poeto Miguel Fernández, la tradukisto de Federico García Lorca al Esperanto, kaj genia verkisto. Ĉe la fino de la intervjuo, Miguel montras alian sian faceton: li kantas komponaĵon de tiu aŭtoro, la zorongo.



Okazas subita tranĉo ĝuste en la plej bona momento. Sed nun ne plu estas problemo. Alia Miguel (Liven Dek, ankaŭ konata tradukisto kaj aŭtoro) enretigis la ĝustan pecon. Jen ĝi, por via gapĝuo.


11.10.08

 

Oni atentos la sciencajn Nobel-premiojn

Kiu memoras la nomojn de la gajnintoj de la pasintjaraj sciencaj Nobel-premioj, kaj la esploroj pro kiuj oni ilin distingis? Eĉ ne mi, kiu pli ol averaĝe interesiĝas pri scienco kaj teĥnika esplorado. Tio estas kutima malbeno de la scienco en la nuntempa socio: kvankam ĝi teorie estas respektata, ĝi estas konsiderata de la ĝenerala socio kiel iom malproksima, pri kiu devas interesiĝi nur homoj tre specialiĝintaj, sen vera apudeco al la ĉiutagaj zorgoj de la ordinaraj homoj.

La ekzemplon de la sciencaj Nobel-premioj mi prezentis en antaŭa blogaĵo pri la turmenta rilato inter scienco kaj ĵurnalismo, kiam mi komentis pri la mizera nekrologo pri Paul Dirac, aperinta en la plej prestiĝa hispana ĵurnalo, okaze de lia morto. Mi povus multigi la ekzemplojn: unu paragrafon en la sama ĵurnalo okupis la nekrologo de Henry Kendall, eĉ malgraŭ la fakto ke krom sia scienca kariero, li ĝuis gravan socian elstarecon kiel prezidanto kaj antaŭeniganto de la Unuiĝo de Engaĝitaj Sciencistoj (Union of Concerned Scientists). Antaŭ kelkaj monatoj oni celebris la centjaran datrevenon de la naskiĝo de John Bardeen, genia homo, unu el la nuraj kvar ricevintaj du Nobelpremiojn, kun-inventinto de la transistoro kaj kun-elpensinto de la baza teorio pri superkonduktiveco; tamen, la kunmemoro pasis komplete nerimarkata.

Se ni demandas eĉ la plej klerajn homojn pri sciencistoj ricevintaj la Nobelpremion post 1960, ne aperus multaj nomoj aparte de Watson, Crick kaj Feynman, aŭ individuaj nomoj el la lando de la respondanto. Tamen, malmultaj respondantoj ne memorus pri la pasintjara Premio pri Paco, kaj mezkleraj homoj konas la nomon de Doris Lessing, eĉ se multaj ne rimarkus ke ŝi ricevis la premion pri literaturo en 2007.

En mia artikolo en “Libera Folio”, pri la vetado por Nobelpremioj de literaturo kaj paco, en kiu aperis eblecoj por Esperanto, mi estis ĵus atentiginta pri tiu cirkonstanco, ke nenie oni antaŭdiskutas pri aliaj premioj krom paco kaj literaturo.

Mi tamen vetas ke la priskribita fenomeno ŝanĝiĝos tiun ĉi jaron. Pri tio influos koincido de diversaj faktoroj kiuj amasiĝis en la premiitoj de la jaro 2008:

La premio pri Literaturo iris al sufiĉe nekonata homo ekster Francio, kiu krome ne aspektas kiel speciale altira por amaskomunikiloj. Tion mi ne certas, sed mi konsentas kun ĉilia kritikisto ke li pasos sufiĉe nerimarkata.

Ankaŭ la premiito pri Paco estas homo sen karismo. Mi forte dubas pri liaj meritoj (eĉ se li ricevis pacpremion Zamenhof jam en 1995), kaj ne certas ke lia lasta atingo, la sendependeco de Kosovo, vere kondukos al la firmigo de paco en la regiono. Sed krom tio, li aspektas kiel pure diplomata homo, kiu ne levos pasiojn inter la amasoj.

Tute escepte, tamen, multe pli konata estas unu el la venkintoj de la sciencaj premioj. Luc Montagnier jam famis antaŭ la Nobelo, kaj liaj malkovroj estis jam sufiĉe konataj de la edukita kaj eĉ ne tiom edukita publiko. La aliaj kungajnintoj pri Medicino ne tiom famas, sed iliaj laboroj estas facile kompreneblaj kaj valorataj. Eĉ la memorigo pri ili povas esti helpata de la polemiko rilate al la neatribuado de la premio al la usonano Robert Gallo.

Pri la premioj de fiziko kaj ĥemio, eble oni forgesos la nomojn de la gajnintoj. Sed multaj homoj plu memoros pri la fotoj de tri simpatie geniaj maljunaj japanoj, kiu okupiĝis pri teorioj baldaŭ testotaj en la Granda Koliziilo de Hadronoj. Kaj ankaŭ pri fotoj de bestoj brilantaj kun verdaj koloroj, sekve al la esplorado pri fluoreska proteino.

Do, ĉifoje mi ĝojas ke Esperanto ne ricevis la Nobelpremion. Ĉar en tiu hipoteza kazo, ni certe estus altirintaj ĉiujn televidlumojn, kaj denove neniu atentus la scienculojn.