29.8.05

 

La pluraleco de Esperanto

Dum la lastaj semajnoj mi trovis kelkajn novajn okazojn en kiuj diversaj esperantistoj plendis pri la sintenoj de siaj samideanoj... ĝuste ĉar ili ne estis samideanoj. Tio estas, ili surpriziĝis ĉar ili trovis ke kelkaj, multaj aŭ eĉ la plejmulto de la partoprenantoj de la movado ne aliras la lingvon pro la samaj kialoj kiel ili. Jen unu nomas sin disidento, alia forlasas retforumojn, alia ĉesas entute aktivi en la movado (kompreneble, mi rifuzas nomi tion kabei, legu ĉi tie kial).

Mi deziras argumenti ke la problemo ne estas la ceteraj movadanoj, sed ĝuste oniaj antaŭsupozoj pri Esperanto kaj la esperantistoj. Kaj mi deziras fari alvokon por ke en informado ni antaŭavertu la interesatojn pri la granda pluraleco de nia movado.

Mi ĵus faris tion en la hispanlingva parto de mia blogo.
Estas bone antaŭinformi ke tiu aliranta nian lingvon pro universalismaj elanoj trovos ankaŭ naciistojn, kiu uzas Esperanton por ne paroli alian lingvon kiun ili konsideras subpremas ilian lingvon. Kiu konsideros ke Esperanto povas helpi savi minoritatajn lingvojn, malkovros ke kelkaj esperantistoj ne rifuzas konsideri la dezirantecon de unulingva mondo. Kiu supozas ke la esperantistoj estas idealistoj kun grandaj sociaj projektoj, rimarkos ke multaj konsideras Esperanton amuza hobio, aŭ maniero trovi sociajn kontaktojn, aŭ eĉ ŝanco vojaĝi malaltkoste. Kiu estas fervorulo de la lingvoj notos ke aliaj konsideras Esperanton socia fenomeno, kaj neniel interesiĝas pri filologiaj aferoj. Kiu esperu trovi progresemulojn, renkontos ankaŭ multajn konservativulojn, dum liberaluloj vidos multajn anarĥiistojn. Kaj fine, kiu esperos renkonti homojn kun strebo al komunikado kaj al interhomaj rilatoj, malkovros kverelemulojn kaj plendulojn.

Estas do bone ke estontaj esperantistoj ne tro faru al si iluziojn pri la karaktero de la movado. Eble per tia averto ni povas perdi lernantojn, sed aliflanke, tio havas du avantaĝojn. Unu, almenaŭ ni sukcesos reteni pli grandan proporcion de tiuj kiuj donos la definitivan paŝon. Aliflanke, tio permesas montri ke la kialoj por lerni Esperanton estas sufiĉe diversaj por ke ĉiu homo povos trovi sian propran motivon.

Kaj ke estas loko por ĉiuj en nia movado.