24.10.05

 

Libro pri la desegnisto Manuel Monleon

La Valencia Biblioteko ĵus anoncis la eldonon de libro pri la vivo kaj verko de la valencia artisto Manuel Monleón Burgos, konsiderata kiel unu el la pioniroj de la fotomozaiko en Hispanio, kaj tre fama kiel afiŝdesegnisto dum la civila milito. Monleón estis rekonata kiel esperantisto, kaj ankaŭ partoprenis aliajn politikajn kaj sociajn movadojn en sia regiono.

La libro titoliĝas "Manuel Monleón: dezajno kaj avangardo", kaj estis verkita de grupo da historiistoj, esploristoj kaj artkritikistoj valenciaj. Temas pri daŭrigo de la aktivaĵoj kiujn la Biblioteko dediĉis al tiu ĉi artisto, inter kiuj elstaras ekspozicio kiu disvolviĝis dum kelkaj monatoj de la jaro 2004, pri kiu mi jam informis siatempe.

Kelkaj liaj afiŝoj, inklude de portreto de Dro. Zamenhof, kiu ornamas la sidejon de la esperantista grupo de Valencio, estas videblaj en tiu ĉi paĝo.

La prezentado de la libro okazos la 26an de oktobro, je la 19 horo, en la Salono de la Valencia Biblioteko (Monaĥejo de San Miguel de los Reyes, Av. de la Constitución, 284, Valencio).

18.10.05

 

Forpasis Ba Jin

La konata esperantisto Ba Jin, unu el la ĉefaj ĉinaj verkistoj, forpasis en Ŝanĥajo la 17an de oktobro, 100jara. La informo de lia forpaso aperis en diversaj hispanlingvaj ĵurnaloj, el kiuj pluraj, sekve al la informo de la novaĵagentejo Efe, raportis pri lia agado en esperantaj medioj. Vidu ekzemple en Hispanio, en Meksikio, aŭ en Ĉilio. La informo tekstas:
Ba Jin parolis Esperanton (Ĉinio estas unu el la landoj kie tiu ĉi universala lingvo estas pli disvastigata) kaj estis vicprezidanto de la Ĉina Ligo de tiu lingvo en la okdekaj jaroj. Li ankaŭ estis prezidanto de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj
Ni memoru ke Ba Jin estis pseŭdonimo, ankaŭ transkribita kiel Bakin aŭ Pa Chin, kaj ke ĝi devenis de lia rilato al anarĥiistaj rondoj en la dudekaj jaroj.

Iom da informo pri lia verko troviĝas en la Vikipedio.

Kelkaj liaj tekstoj aperas en la reto: ekzemple jena kaj pli pere de la retejo de Don Harlow.

En la hispana

15.10.05

 

Por kio la angla estas uzata

Ĉu la esperantistoj kontraŭas la uzon de la angla lingvo?

Tiu estas kutima demando, kiu vekas multe da polemiko eĉ en niaj rondoj. Kelkfoje estas malfacile tion ekspliki sufiĉe nuancige, speciale kiam, kiel estas mia kazo, oni volonte parolas la anglan lingvon kaj trovas multajn avantaĝojn en ĝia uzado.

Nun mi kapablas ekspliki mian vidpunkton, uzante kiel ekzemplon ĵusan sperton.
Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis kun miaj filoj amuzparkon (karuselejon) en la sudo de Madrido. Ĝia nomo estas "Warner Bros. Movie World", kaj tie ĉi vi jam povas ekvidi la tuberon.

Ĉiuj nomoj, el tiu de la parko mem, pasante per la roluloj, la aleoj, la amuzaĵoj, ĉio troviĝas en la angla lingvo. Sed, kurioze, la signalafiŝojn, la informaĵojn, eĉ tiujn por krizokazoj, la ĝeneralajn eksplikojn, ĉion oni trovas nur en la hispana. Tio estas, la anglan oni uzas por la uzoj prestiĝaj, esprimaj, tiuj dezirantaj fascini aŭ allogi. Sed neniu respekto enestas por la eblaj nehispanlingvaj vizitantoj.

Eblas vidi la fenomenon jam en la oficiala retejo de la parko, nur en la hispana, se tiel oni povas konsideri paĝon kie svarmas vortoj kiel home, online, jobs, webmaster kaj simile; t.e., la sama prestiĝa fenomeno. Por esti honesta, mi devas agnoski ke ekzistas versio en la angla, sed ĝi estas nealirebla el la komencpaĝo. Mi ankaŭ devas mencii, pretere, ke tiu ne estas la kazo de la alia granda hispana amuzparko, tiu troviĝanta en Katalunio, Port Aventura, kun pli solida lingva kriterio, kiel evidentiĝas jam en la retpaĝaro, legebla en ses lingvoj.

Ankoraŭ pli kurioze estas mencii ke la Parko estis iniciatita kaj parte financita de la registaro de la aŭtonoma regiono de Madrido, kies lingvaj kaj kulturaj kriterioj ja estas surprizigaj. Nek respekto al la loka kulturo nek respekto al la nehispanlingvaj vizitantoj. Ili pensas nur en la hispanoj... kaj por tio ili uzas la anglan.

Mi esperas ke nun vidiĝu kion kelkaj el ni trovas negativa ĉe la uzo de la angla lingvo (kaj ĉe la anglaj vortoj enmetitaj en alilingvaj tekstoj aŭ konversacioj): ke ĝi tro ofte estas uzata ne por la komunikado, sed kiel elemento de dierencigo kaj izoliĝo.

Estas klare: por sin komuniki, Esperanto.

En la hispana