27.6.09

 

Kiam la eldonejo estas la fidinda fonto

Dum pasintaj semajnoj oni organizis en Madrido la tre grandan, tradician kaj tre vizitatan Libro-Foiron en la centra parko de la Retiro. Manolo enretigis kelkajn fotojn en sia retejo, kaj oni povas vidi ke ja temas pri tre ampleksa budaro, populara kaj ne profesia, kiu tutpleniĝas, ĉefe dum la semajnfinoj. La madridaj esperantistoj kelkfoje planis lui budon, sed estas multekoste kaj tempopostule, kaj ni provizore rezignis pri la ideo, sed mi ankoraŭ revas iam havi la ŝancon kaj la kuraĝon.

Mi kutimas iri ĉiujare, por flari la etoson. Kaj ĉiam trafas min du malaj sentoj. Unuflanke, ĉar ja mi estas libramanto, mi devas bremsi min por ne aĉeti ĉion kion mi ne havos tempon legi. Aliflanke, mi deprimiĝas kiam mi vidas kiom povas aĉi libroj. Oni trovas tie amason da fatraso: pseŭdoscienco kaj pseŭdomedicino, pseŭdohistorio kaj pseŭdosociologio, oportunistaj verkoj pri aktualeco, libroj verkitaj de famuloj (aŭ nome de famuloj), kiuj ofte ĉeestas por subskribi, kaj kiuj estas la plej vizitataj, kvazaŭ apero en televido dirus ion pri la talento literatura. Krome, min iom ĝenas la tro granda spaco okupata de la ŝablona literaturo kaj sukceslibroj, tiuj kiuj vendiĝas po milione; pri tiuj min ne tiom ĝenas ilia ĉeesto, kiun mi pretas akcepti eĉ se mi ne specife interesiĝas pri plejmulto el ili, kiom la sento ke ili ne bezonas tiun Foiron por ricevi la atenton kiun ili ŝtelas al la minoritataj verkoj.

Do, mi nun prenas la strategion ĵeti rapidan superrigardon al plejmulto de budoj, kaj nur halti kiam mi sentas ke mi povas trovi fidindan librejon aŭ eldonejon. Mi do uzas kriterion kiun mi mem trovas iom paradoksa: kiel lumturon mi devas utiligi entreprenon aŭ institucion, anstataŭ verkon aŭ aŭtoron.

La strategio bone sukcesis ĉijare almenaŭ en unu kazo. Tuj kiam mi vidis la budon de la eldonejo Acantilado mi alproksimiĝis. Acantilado estas malgranda katalunia eldonejo, kiu havas duoblan markon por katalunlingvaj verkoj, Quaderns Crema, kaj kiu estas la ido de unu homo, Jaume Vallcorba. Estis ili kiuj publikigis la taglibron de Petr Ginz, pri kiu mi jam antaŭe rakontis. Fakte, ili iom specialigixs en la alproksimigo de verkoj de Centra Eŭropo, kiuj ne kutimas esti tre disvastigitaj en Hispanio, kaj ekzemple ankaŭ en ilia versio mi legis la verkojn de Imre Kertész.

Du librojn mi aĉetis en la budo, kaj ilin mi ĵus finlegis.

La unua estas “La fratoj Rajk”, de Duncan Shiels. Temas pri la malsama sorto de du hungariaj fratoj, unu ano de la Sagkruculoj, la alia unu el la unuaj ĉefoj de la komunista reĝimo. Tiu ĉi lasta, László Rajk, kiu estis internacibrigadano en Hispanio, estis viktimo de stanilisma purigo, kaj ekzekutita fine de la 40-aj jaroj, kiam li estis ministro kaj unu el la plej gravaj gvidantoj de la lando. Min tre interesas tiu periodo, kaj, jam pro personaj kialo, specife la buĉado de komunistoj fare de aliaj komunistoj, kaj do la libro tuŝis temon tre frapan. Nur la stilo de la rakonto, kun la iom artefarita vivigo de scenoj kaj la beligo de la rakonto fare de la aŭtoro iom ĝenis min.

Ke la stalinisma subpremado tuŝis tiomajn interbrigadanojn, kune kun esperantistoj, kaj iel pro la sama motivo, ilia kosmopolitemo kaj internaciaj kontaktoj, diras sufiĉe pri la karaktero de tiu reĝimo naskita de premisoj apriore tre malsamaj.

Paro de esperantistoj

La alia libro estas simila laŭ temo, sed diferencas laŭ perspektivo, kaj mi mencias ĝin ankaŭ pro ĝia rilato al Esperanto. Temas pri membiografio de virino, Otília Castellví, kiu rakontas siajn travivaĵojn dum la interna milito de Hispanio kaj la posta ekzilo. Ŝi estis simpla laboristo, kiu tre juna ekmembris en la Laborista Partio de Marksista Unuiĝo, la fama POUM, neortodokse komunista, duontrockisma. Tiu ĉi estis tre aktiva en Katalunio, sed mi denove klarigu ke, kvankam vaste konata interalie pro la verkoj de George Orwell, ĝi estis tre minoritata. Sed en ĝi membris neproporcie granda nombro da esperantistoj, kiel mi jam rakontis aliloke. Ankaŭ Otília estis esperantista, ne tre aktiva, kaj nia lingvo aperas en la libro.

La verko, aperinta unue antaŭ pluraj jaroj en la kataluna, estis nun reeldonita kaj tradukita en la hispanan kun la titolo “De la ĉokejoj de Barcelono al la nazia Germanio”. Ĉekao aŭ ĉoko, ĉar ambaŭmaniere mi trovis la vorton, estas la nomo ricevita de la unua sekreta polico en Sovetio, kaj oni uzis tiun vorton checacheka por nomi la sekretajn nelegalaj prizonojn en la respublikana flanko dum la hispania milito. Tie oni interalie pridemandadis kaj punis la akuzitajn je trockismo, kaj ankaŭ ŝin trafis tiu sorto. Ŝi poste ekziliĝis kaj multe suferis en la koncentrejoj de Francio, pri kiuj vi povas scii pli, pere de la prelego de Roberto Lloancy farita dum tiu ĉi aprilo en la kongreso de SAT-Amikaro, kaj kiun oni baldaŭ publikigos.

Post multaj aventuroj en tiu lando, kie ŝi perdis kontakton kun sia ĉiama amato, kaj trovis sian estontan edzon, Linus Moulines, ŝi eklaboris en Germanio. Post la fino de la milito, ŝi revenis en Francion. Kurioze, ŝi multe pli plendas pri la konduto de la homoj kaj la reĝimo en tiu ĉi lando, ol pri sia farto sub la nazia regado. La paro finfine elmigris al Venezuelo, kie ili iom stabiligis sian vivon, kaj post multaj jaroj revenis al Katalunio, kie ili forpasis en 2000.

Linus kaj Otília estis esperantistoj, kaj tiu ĉi lingvo aperas unuafoje en la libro konekse kun sia vojaĝo al Sudameriko, kiam ili haltis en Brazilo. La tieaj esperantistoj tiom bone kondutis al ili, ke ili pensis resti tie. Tamen pro klimataj kaj sanaj kialoj, kaj ankaŭ pro manko de permesoj ili iris al Venezuelo. Tie Linus tre agis por Esperanto, kie li kunfondis la tiulandan asocion. Li muntis librejon tre sukcesan, kie li vendis ankaŭ librojn (tiu vorto aperas tiel en la libro).

Ilia unusola filo, Ulises Moulines, estas nun bone konata filozofo en la Universitato de Munkeno, kaj verkis la postparolon de la libro, kie li mencias ankaŭ tiun esperantistecon (“unu el tiuj perditaj sed justaj kaŭzoj por kiuj ili batalis”, kiel li diras). Mi kontaktis kun li, kaj li tre afable respondis al mi, kaj evidentigis ke li mem plu estas esperantisto, eĉ se nun paziva. Li akompanis sian paĉjon al Kongreso en Hago (probable temas pri la UK de 1964), kie li kapablis komuniĝi kun homoj eĉ se tre juna kaj ĵus lerninta la lingvon.

Li nun forgesis multon, sed montris sian pluan subtenon, kaj sian bedaŭron pri la lingva situacio, ĉefe en Eŭropo. Li konfirmas ke, kiel mi suspektis, pro la maloftaj aludoj al nia lingvo en la libro, la panjo estis malpli aktiva en nia movado ol la paĉjo, sed ŝi plu aliĝis al la kataluna asocio kiam ŝi revenis Hispanien.

Laŭ la rakonto de lia filo, Linus Moulines lernis Esperanton tre juna, eĉ antaŭ sia aliĝo al la POUM, kaj estis ĉiam fidela esperantisto. Nu, ne ĉiam fidela: li perfidis ĝin nur unufoje, kiun la filo rakontis: kiam la paro laboris en Germanio dum la milito, li estis iam malliberigita de la Gestapo en Darmstadt en 1941 aŭ 1942, kaj oni lin dekomence pridemandis: “Ĉu vi estas komunisto, framasono, judo aŭ esperantisto?”. Li senprobleme neis la tri unuajn trajtojn, sed kun iom pli da malbona konscienco li ankaŭ neis la kvaran.

Li multe aktivis en Venezuelo, kiel dirite, kaj instruis Esperanton en la Universitato de Karakaso, kaj metis sian librejon je la dispono de la tiea asocio. Vidu la artikolon pri li en la Vikipedio, kie li aperas sub la nomo Lino, kaj kie estas menciate ke li estis dum multaj jaroj peranto de UEA kaj de SAT. Laŭ la filo, li verkis ankaŭ manlibron pri Esperanto en la kataluna, kiam tio ne eblis lauleĝe, sed la filo ne scias ĉu finfine oni povis multe ĝin disvastigi.

Pri la libro mi eksciis danke al programo de radio, kiun partoprenis la filo kaj la eldonisto. Al ambaŭ dankon. Al la filo pro la helpo. Al la dua pro lia daŭra bona laboro.


18.6.09

 

Nomu ilin esperono aŭ esperantumo

La britia ĵurnalo The Guardian ĵus entreprenis du sinsekvajn iniciatojn, celantajn la (re)nomadon de du malsamaj sciencaj konceptoj.

La unua kampanjo celis la renomadon de ankoraŭ trovota partiklo, kiu jam havas du nomojn, neniu el kiu kontentiga: la bosono de Higgs, ankaŭ konata per la pli atentokapta nomo "la partiklo de Dio", laŭ la libro . Fakte, neniu el ambaŭ nomoj estas vere taŭgaj por ĝi: la fizikisto Higgs mem ne estas komforta kun tiu unua eponimo, ĉar li mem agnoskas ke li ne estis la ĉefa antaŭeniganto de la koncepto, dum la dua nomo estas tre frapa, sed tute ne valida por scienca literaturo, se ne mencii ke ĝi diversloke kondukis al iuj malsciantoj al la spekulado pri pseŭdosciencaj stultaĵoj. Do, tiu ĵurnalo "The Guardian" lanĉis konkurson por trovi taŭgan nomon por ĝi.

Mi mem kontribuis, kaj proponis la nomon "esperono". The Guardian menciis mian sugeston en la artikolo pri la rezulto de la konkurso:

Lalulilo said the new name should have an international flavour, and suggested "Esperon", meaning "hope" in Esperanto.
(Lalulilo, mi konfesu, estas la kaŝnomo kiun mi kelkloke uzas en retaj forumoj diverslingvaj)

Kiel vi povas dedukti, oni ne elektis mian proponon. Fakte, la tuta afero rezultis esti speco de blago, eĉ pli ol mi antaŭsupozis, ĉar ili preferis elekti strangaĵon: la ĉampanbotela bosono, pro kialoj kiujn vi povas legi en la supra ligo, se vi konas la anglan (se ne, ne gravas: la ekspliko estas ŝerca)

La kampanjo de renomado ŝajnis altira, kaj do ili ripetis similan iniciaton nun: temas pri la propono de nomo por la lasta ĥemia elemento ĵus oficialigita: tiu kun atomnumero 112. La internacia organizaĵo kiu zorgas pri tiu afero, la IUPAC, agnoskis la elementon, kaj petis la malkovrintojn nomi ĝin. The Guardian decidis peti sugestojn, kiujn ili sendos al la Esplorcento en Darmstadt, Germanio.

Mi denove proponis nomon ligitan al nia lingvo: "esperantumo", kiel kunmemoro al la datreveno de la Majstro. Ĉar la ĵurnalisto kiu subskribas la artikolon (kaj kiun mi ofte sekvas en lia tre interesa scienca podkasto) mencias en la artikolo ke "en la reto ĉio eblas, eĉ espero", mi konsideras tion kiel signalon por la fina venko de la propono.

Mi invitas vin ĉiujn kontribui, kun viaj propraj proponoj, aŭ kun apogo por tiu mia. Se nenio sukcesas, almenaŭ ni amuziĝos.


14.6.09

 

Lingva forumo de la libera vortaro

La "libera vortaro" en la angla havas forumon pri lingvoj: http://forum.thefreedictionary.com. Kvankam la plej utiligata parto temas pri la angla, estas troveblaj subforumoj en aliaj lingvoj. Dum iomete da tempo ekzistis forumo por Esperanto, kiun preskaŭ neniu estis atentinta, kaj kiun mi trovis hazarde. La administrantoj forigis ĝin, sed mi alvenis ĝustatempe por peti la reinstaladon. Ili akceptis kiel provo, kaj reenmetis ĝin.

Estas nun nia vico profiti ĝin, favore al la plej ŝatata okupo de esperantistoj: diskuti pri la lingvo mem. Kvankam tiu estas la ĉefa temo de la forumo, ŝajnas ke la reguloj estas sufiĉe flekseblaj. Do, jen ŝanco: oni nur bezonas registriĝi, kio siavice estas tre simpla proceduro. Jen do la adreso: http://forum.thefreedictionary.com/topics69_Esperanto.aspx.

Mi profitas por ripeti tie ĉi demandon kiun mi tie ĵus afiŝis: Mi iam ie legis pri la kurioza fakto ke la vorto "flava" estas tradukata tre malsimile en diversaj lingvoj, t.e., la diversaj variantoj de tiu koloro tre diferencas inter si, eĉ ene de lingvoj de la sama familio. Oni eksplikis tion pro psikologiaj aŭ sociaj kaŭzoj, sed nun mi ne memoras tiujn kialojn, nek kie mi legis tion; ĉu iu konas teoriojn pri tiu fakto? Se vi scias la respondon, vi povas ĝin kopii tie ĉi, aŭ (kial ne?) mem en la forumo.