12.2.09

 

Jarcentaj datrevenoj

Hodiaŭ ni festas la 200-an datrevenon de la naskiĝo de Charles Darwin (Darvino) kaj dum tiu ĉi jaro ni krome kunmemoros la 150-an datrevenon de la publikigo de “La origino de la specioj”.

Komence de la jaro mi publikigis en reta ĵurnalo en la hispana, artikolon kunigante la datrevenojn de Darvino kaj Doktoro Zamenhof. En la lastaj tagoj mi eksciis ke estas eblecoj ke oni povos ilin kunigi pli brile, nome per la eldono papere de “La especioj” en Esperanto. La traduko jam pretas, danke al Klivo Lendon, kaj estas alirebla en la reto. Mankas iom da puŝo por aperigi la libran version, kaj ni esperu ke ĝi pretu por la Universala Kongreso, kaj ĉiukaze por tiu ĉi jaro.

Mi tre ĝojus se la eldono ĝustatempe efektiviĝos. “La origino de la specioj” estas libro tre interesa, eĉ 150 jarojn post sia unua apero. Mi legis ĝin en hispana traduko, antaŭ kelkaj jaroj, kaj ĝi vere surprizis min. Paradokse, la intereso de la libro ne estas scienca, ĉar plejmulto de la asertoj estis nuancitaj kaj perfektigitaj poste, aŭ eĉ simple ne plu validas, kio estas tute normala en scienca esploro. La intereso estas historia, sed ne en la senco muzea, ke ĝin oni respektu sed ne plu legu, sed en tute viva senco. Ĝia legado permesas kompreni kial ĝi tiom gravis, ĝis la punkto ke oni povas diri ke unu libro ŝanĝis la sintenon de tuta civilizo. Ĝi havas forton, ĝi montras rigoron, oni povas perfekte vidi kiel oni atingas konkludon pere de senlaca observado, deduktado kaj studado.

La libro estas bone legebla, eĉ el literatura vidpunkto. Ankaŭ tre rekomendindas alia libro de Darvino “La vojaĝo de la Beagle”, pri kiu mi esperas verki baldaŭ en la Vikipedio. Ĝi certe interesus ne nur la amantojn de historio, geografio aŭ biologio sed ankaŭ la ŝatantojn de vojaĝrakontoj. La originalo estas legebla en la reto kaj eblas eĉ sekvi la vojaĝon en retpaĝaro, kun mapoj kaj priskriboj.

Feliĉan datrevenon, Karlĉjo.


5.2.09

 

"Mondo", la filmo

Malgranda historio pri lingvoj, komunikado kaj junularo


"Mondo", de Enrique Andrés, kun hispanlingvaj subtekstoj.

La angla versio estas legebla en alia blogo.