31.1.08

 

Kiam la nekrologon faras amiko

Kiaj tagoj! Jam finiĝas januaro, kaj ni esperu ke tiel haltu la mortiga efiko de tiuj ĉi lastaj tagoj: Claude Piron, Don Harlow. Mi mem iom korespondis kun ambaŭ, kaj tre aprezas ilin kaj ilian verkon. Oni povas viziti la retajn memorlokojn starigitajn por ili omaĝi: 1 kaj 2.

Mi mem faris mian malgrandan omaĝeton al ambaŭ: 1, 2, 3 kaj 4.

Kaj ni jam komencis trovi merititajn nekrologojn en diversaj revuoj.

Permesu tamen ke mi konduku vian atenton al alia nekrologo, kiu aperis en la decembra numero de “Esperanto” (se vi ne havas aliron al la gazeto, aŭskultu la tekston en la aŭstralia radio 3ZZZ). Temas pri artikolo de István Ertl pri Marvin Stanley. Ne temas pri la kutima nekrologo en la malantaŭaj paĝoj de la revuo, nek pri longa omaĝo al gravulo, sed pri persona memoraĵo farita de amiko.

Mi aparte ĝojas ke la celato estis homo modesta kaj laborema, ĉar ankaŭ pri tio mi konsentas kun István ke pri homoj kun multaj postenoj (kiaj mi...) oni sufiĉe skribas, kaj dume estas aliaj kiuj faras multe pli modestan kaj malbruan laboron, kaj kies nomon eble ni forgesas.

Kaj leginte tiun ĉi nekrologon, kaj la unuajn respondojn en la memortabuloj de Claude kaj Don, min kaptis la sento kiun mi jam unufoje spertis ĉe aliaj similaj okazoj: ke la memoro kiun vi postlasas ĉe la viaj jam pravigas la vivon. Kaj ke ne necesas Ĉielo se amiko verkas pri vi sinceran nekrologon.


24.1.08

 

Unuafoje The Sun diras la veron

En la apologioj de la angla lingvo kiel fakta internacia lingvo, mi ofte legas la argumenton ke temas kvazaŭ pri natura evolua leĝo, propra de la nuna socio. Kvazaŭ la registaroj ne havus intereson ĝin antaŭenigi. Nun, kiel aperis en diversaj informoj la brita ĉefministro anoncis la dungon de 750.000 postenoj de instruistoj de la angla lingvo en 5 jaroj.



Sed neniu vidis tion plej klare ol la ĵurnalo The Sun, kiu titolis:

La angla invado de la ĉefministro
Gordon Brown sin engaĝiĝas en la eksporto de la angla lingvo en la tutan mondon, kaj en la kreskigo de nia ekonomio je miliardoj

La celo estas klara: firmigi la anglan kiel la bazan eksportan industrion de Britio.

Dume, kvankam la francaj gazetoj inkludis la informon en siaj novaĵoj, mi trovis ĝin en neniu hispanlingva komunikilo. Kvazaŭ ili ne rimarkis la ludon.


13.1.08

 

Nova adreso de la blogo

Se vi legas tiun ĉi tekston, vi jam vidas ke la adreso de la blogo ŝanĝiĝis. Ĝi nun estas http://www.delbarrio.eu/blogo.htm .

Bedaŭrinde, en la translokiĝo perdiĝis la antaŭa adreso, kaj tio kaŭzas diversajn problemojn, interalie, ke mi devos modifi la internajn ligojn, iom post iom. (Sed almenaŭ la adreso estas iom pli simpla).

Bv. informi min se vi trovas gravajn erarojn aŭ malglataĵojn, kaj ankaŭ bonvolu agordi viajn ligojn, se ili ekzistas (http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm).

Dankon!


5.1.08

 

Blanko sur nigro

Antaŭ ses aŭ sep jaroj, mi iom hazarde trafis teledokumentan filmon, kiu neeviteble ŝokis kaj kortuŝis la aŭskultantojn (aŭ almenaŭ min). Ĝi pritraktis la vivovojon de rusa civitano, kun hispana deveno, kiu supervivis plenon de malfacilaĵoj. Severe handikapita, tiel ke li kapablis apenaŭ moviĝi pro cerba paralizo, li tamen montris elstaran inteligenton, kaj frapan humursenton. Forlasita en izolitaj orfejoj, foje en teruraj kondiĉoj, li tamen sukcesis elteni, disvolvi siajn kapablojn, kaj fine eskapi sian destinon por alfronti la eksteran mondon.

Lia nomo estis Rubén Gallego, kaj lia historio interesas per si mem. Post lia naskiĝo en Rusio, filo de hispanino kaj venezuela civitano, kaj konsiderante lian handikapon, la aŭtoritatoj kredigis la panjon ke li mortis, kaj oni lin sendis al speciala institucio. Sed li transvivis, kaj post dudek jaroj, en la ĝenerala malordo kaŭzita de la perestrojko, li forlasis la instituciojn, kaj danke al hispana televidprogramo, li sukcesis retrovi sian panjon, kiu tiam loĝis en Prago.foto de Rubén Gallego

Al la ĝeneralaj cirkonstancoj, unu detalo frapis min speciale: la rolo de la avo de Rubén. Tiu estis unu el la historiaj gvidantoj de la hispana Komunista Partio, Ignacio Gallego. Li estas sufiĉe konata en Hispanio inter homoj de mia generacio kaj de la antaŭa, ĉar li okupis gravajn postenojn en tiu partio, kiam tiu ĉi estis la piliero de la kontrŭfrankisma lukto (sed ne ĝenerala sekretario, kiel kelkaj referencoj en la reto informas). Li estis deputito en la unuaj demokratiaj balotoj post sia reveno el la rusia ekzilo, sed kelkajn jarojn poste li estris la tendencon de la partio pli kontraŭan al la tiama eŭrokomunismo, kaj pli favoran al la sovetaj regantoj; fine, en 1983 li skismis kaj prezidis novan partion, favoratan de la antaŭperestrojka soveta registaro. Tiun ĉi epizodo mi proksime vivis, kvankam en la alia parto de la tendaro. Mi eĉ memoras ke mi havis kontakton kun kultura asocio ligita al la partio, en kiu mi komencis lerni la rusan lingvon; tamen, la etoso de la grupo ne multe plaĉis al mi, kaj la spuroj de tiu epizodo limiĝas apenaŭ al la kono de la rusa alfabeto kaj de la frazo “Кто это?”.

Ignacio Gallego, la avo, estis reprezentanto de tiu generacio de malnovaj batalantoj, je kiu tre abundis la malnova komunista partio, kaj kiun tiam mi tre respektis. Elirintaj el tre modestaj familioj, foje analfabetaj, ili sukcesis leviĝi persone, akiri kulturon danke al propraj peno kaj iniciato, kaj obstine kontraŭbatali danĝeran politikan etoson defende al siaj idealoj. En la vojo, kelkaj el ili hardiĝis ĝis la punkto perdi parton de sia humaneco, kiel evidentiĝas en la kazo tie ĉi prezentita. Sed mi ne povas ne konsideri la personajn pasintajn cirkonstancojn kiam mi devas juĝi lian sintenon al la nepo, kaj tial des pli frapis min la elsendo de la filmo (kiu estis kontraste tiel homeca ke, ekzemple, ĝi taktoplene ne montris la finan personan renkonton inter Rubén kaj lia panjo).

La historion mi poste forgesis, kiel tiom ofte okazas, en tiu ĉi supersaturita mondo de novaĵoj kaj okazintaĵoj. Sed antaŭ unu jaro ĝin realvenigis al mia memoro artikolo en Esperanto: Kalle Kniivilä skribis en sia blogo pri libro verkita de Rubén en la rusa lingvo, rakontis pri sia volonto traduki ĝin en Esperanton, kaj aperigis la unuajn ĉapitrojn. Mi denove estis ravita, sekvis kaj kuraĝigis la klopodojn de Kalle, kaj dume faris ion pli praktikan: legis la libron mem en la hispana.

Blanko sur nigroLa verko titoliĝas “Blanko sur nigro", kaj en karakteriza stilo, literature brila kaj enhave sincera, bildigas liajn suferojn kaj liajn klopodojn. Sed ne plorige nek malespere. Kontraŭe, ĝi montras tiel grandan alkroĉiĝon al la vivo, tian teneran elmontron, kun humursento kaj sen leciondonado, ke ĝi fariĝas des pli efika alvoko al vivoĝuo. Tiun sintenon mi legis ankaŭ en aliaj libroj traktantaj aliajn terurajn aferojn, kiel la Holokaŭston, kaj ankoraŭ impresas min.

Feliĉe la klopodoj de Kalle sukcesis, kaj nun la traduko estas publikigita en Esperanto, fare de Mondial kaj aĉetebla en la kutimaj libroservoj. Mi ankoraŭ ne legis ĝin en la esperanta traduko, kaj tial ne atendu konvencian recenzon, sed leginte la hispanan version kaj la unuan ĉapitron de la esperanta, mi certas ke la aĉetantoj ne seniluziiĝos, kaj trafos libron kiu igos ilin plivalorigi sian propran vivon.