23.2.05

 

Esperanta Cervanto

La jaro 2005 estas la Donkiĥota jaro. Almenaŭ la Donkiĥota jaro de tiu ĉi jarcento, ĉar oni nun celebras la datrevenon de la publikigo de la unua parto de la verko, en 1605. La registaro kaj oficialaj instancoj, kaj multaj organizoj kaj privatuloj, decidis kunmemori ĝin per serio da agadoj kiuj daŭros la tutan jaron.

Ankaŭ la esperanta movado en Hispanio partoprenos per diversaj agadoj. Por tio ni havas grandan atuton: la kompleta traduko de la verko, kiun tradukis la majstro Fernando de Diego kaj eldonis Fundación Esperanto en 1977. (Pri la tradukoj de Donkiĥoto kaj ĝenerale de hispanaj verkoj al Esperanto vi povas legi en apartaj paĝoj de tiu ĉi retejo, hispanlingve).

La agado estas tre ampleksa kaj diversa: helpo en eksposicioj kaj konferencoj, donacado de la traduko al oficialaj instancoj, kreado de retpaĝoj, internacia konkurso de infanaj prikiĥotaj desegnoj, kaj ĉepinte, dediĉo al tiu evento de la nacia kongreso, kiu havos sian sidejon en la naskiĝurbo de Cervantes, Alcalá de Henares.

La publika prezentado de la kampanjo okazos venontan 24an de februaro, en la madrida Cervanta Societo (Sociedad Cervantina), organizo dediĉita al la studo kaj la kunmemoro de la verkoj de Miguel de Cervantes.

Por koni pliajn detalojn de la programo, kaj por legi diversan materialon pri la verko, la aŭtoro, la tradukisto kaj eĉ la rolulo, nepre vizitu la tiucelan paĝaron de Hispana Esperanto-Federacio, http://www.esperanto-es.net/quijote/

Kaj du tekstojn de Cervantes jene.
Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.