20.2.05

 

Petr Ginz

Mi deziras komenci la novan formaton de informoj pri aludo al historio kun kiu mi konatiĝis nur pasintan monaton de januaro, okaze de la 60jara datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz. Tiam oni povis legi en diversaj internaciaj ĵurnaloj pri la tie mortinta 16jara junulo Petr Ginz, kaj oni profitis tiun datrevenon por la eldonado de diversaj liaj verkoj ĵus retrovitaj, kaj pri la nomado de asteroido per sia nomo.

Ginz fariĝis fama antaŭ kelkaj jaroj (sed ne en Hispanio, kaj tial mi tute ne konis lian historion) pro tute hazarda okazaĵo: en la akcidento de la kosmoŝipo Columbia la 16an de januaro 2003, forpasis ankaŭ la unua israela astronaŭto, Ilan Ramon, kiu estis kunpreninta al la kosmo desegnon de Petr Ginz, desegnitan en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt) en Ĉeĥio dum la 2a mondmilito.

La desegno reprezentis bildon de la Tero supozeble vidata el la montaroj de Luno, fariĝis simbolo de holokaŭsto.

La knabo, de ĉeĥa-juda deveno estis filo de tre aktiva esperantisto Ota Ginz, pri kiu vi povas legi en Vikipedio. Laŭ ĉiuj informoj, Petr estis tre talenta knabo, kiu eldonis revuon, verkis, kaj postlasis multajn desegnaĵojn, leterojn al la gepatroj kaj taglibron (kelkaj ĵurnaloj uzis la esprimon "ĉeĥa Ana Frank").

La afero longe aperis en la International Herald Tribune, kaj tie oni povas legi ke Petr mem estis esperantisto kaj dum la vivo en la koncentrejo li eĉ verkis vortaron ĉeĥan-Esperantan.

Komence de 2005 la Israela kaj Ĉeĥa Poŝtoj eldonis komunan poŝtmarkon kun la fama bildo.

Detalan raporton publikigis "Libera Folio", kaj mi varme rekomendas ke vi legu tiun vere kortuŝan historion "La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo".

P.S.: Vidu postan novaĵon en posta artikolo


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.