29.8.05

 

La pluraleco de Esperanto

Dum la lastaj semajnoj mi trovis kelkajn novajn okazojn en kiuj diversaj esperantistoj plendis pri la sintenoj de siaj samideanoj... ĝuste ĉar ili ne estis samideanoj. Tio estas, ili surpriziĝis ĉar ili trovis ke kelkaj, multaj aŭ eĉ la plejmulto de la partoprenantoj de la movado ne aliras la lingvon pro la samaj kialoj kiel ili. Jen unu nomas sin disidento, alia forlasas retforumojn, alia ĉesas entute aktivi en la movado (kompreneble, mi rifuzas nomi tion kabei, legu ĉi tie kial).

Mi deziras argumenti ke la problemo ne estas la ceteraj movadanoj, sed ĝuste oniaj antaŭsupozoj pri Esperanto kaj la esperantistoj. Kaj mi deziras fari alvokon por ke en informado ni antaŭavertu la interesatojn pri la granda pluraleco de nia movado.

Mi ĵus faris tion en la hispanlingva parto de mia blogo.
Estas bone antaŭinformi ke tiu aliranta nian lingvon pro universalismaj elanoj trovos ankaŭ naciistojn, kiu uzas Esperanton por ne paroli alian lingvon kiun ili konsideras subpremas ilian lingvon. Kiu konsideros ke Esperanto povas helpi savi minoritatajn lingvojn, malkovros ke kelkaj esperantistoj ne rifuzas konsideri la dezirantecon de unulingva mondo. Kiu supozas ke la esperantistoj estas idealistoj kun grandaj sociaj projektoj, rimarkos ke multaj konsideras Esperanton amuza hobio, aŭ maniero trovi sociajn kontaktojn, aŭ eĉ ŝanco vojaĝi malaltkoste. Kiu estas fervorulo de la lingvoj notos ke aliaj konsideras Esperanton socia fenomeno, kaj neniel interesiĝas pri filologiaj aferoj. Kiu esperu trovi progresemulojn, renkontos ankaŭ multajn konservativulojn, dum liberaluloj vidos multajn anarĥiistojn. Kaj fine, kiu esperos renkonti homojn kun strebo al komunikado kaj al interhomaj rilatoj, malkovros kverelemulojn kaj plendulojn.

Estas do bone ke estontaj esperantistoj ne tro faru al si iluziojn pri la karaktero de la movado. Eble per tia averto ni povas perdi lernantojn, sed aliflanke, tio havas du avantaĝojn. Unu, almenaŭ ni sukcesos reteni pli grandan proporcion de tiuj kiuj donos la definitivan paŝon. Aliflanke, tio permesas montri ke la kialoj por lerni Esperanton estas sufiĉe diversaj por ke ĉiu homo povos trovi sian propran motivon.

Kaj ke estas loko por ĉiuj en nia movado.


Bookmark and Share
Komentoj:
Pri tiu bunteco en Esperantujo mi jam informas ekde jaroj. La mito, ke "la movado estas sekto", baziĝas sur la malĝusta supozo, ke ne ekzistas opinidiverseco, sed klaraj hierarĥioj de la UEA-prezidanto al la plej malsupra komencanto. Simile multaj plendemuloj ne komprenas, ke ne eblas strikte organizi la movadon: Simple ne temas pri homogena amaso. Ke bonas, ke ne estas tiel, bedaŭrinde multaj ne komprenas.
 

Prave, mi feliĉas trovi tian-ĉi tekston. Fakte mi lernis esperanton nur pro beleco kaj strangeco de la lingvo. Sed nun fakte ĉefe tiu "granda pluraleco" interesas min pri la movado.
 

Mi tute konsentas. Eble mi aldonus ankoraŭ, ke "la" (kelkfoje citata en informoj destinitaj al ekstera publiko) interna ideo de Esperanto ne estas parto de ĉies koncepto pri Esperanto, kaj eble pli grave: ekzistas fakte pluraj internaj ideoj, eĉ se la harmoniemaj esperantistoj ŝajnigas, ke estas nur unu.

La ideologia historio de Esperanto estas komprenebla grandparte kiel oscilado inter universalismo kaj partikularismo. La kontraŭdiro inter tiuj du provokis multe da fundamenta ideologia interkontestado inter esperantistoj - pli ol la kontraŭdiro inter la "dekstro" kaj la "maldekstro". Radikale universalismajn kaj radikale partikularismajn vidpunktojn pri la politika signifo de Esperanto plej konvenas rigardi kiel memstarajn internajn ideojn apartajn de la norma versio, kiu iras mezan vojon.
 

La esperantista sektismo kaj ecx frenezeco estas ja gxena kaj forigas plurajn homojn kaj detruas E-grupojn. En Usono gxi estas marko de kadukeco. Pli bone ke oni estu honesta kaj sobra.
 

Ha ha ha, vidinte kun kioma facileco esperantistoj ŝprucas je ideoj vere strangas la triumfo de la esprimo "samideano" kaj ne "plurideano" :-)
Sed mia preferata estas "samindiano" ĉar ni estas idealismaj kiel la granda ĉefo siuksa Seatle.
 

Provo de sendado.
 

Nova listo: O esperanto a debate.

(Esperanto, supersigna)
La listo "O esperanto a debate ("Debato pri Esperanto") volas esti sufiĉe malsama ol la aliaj listoj, blogoj kaj forumoj pri Esperanto. Ĝi celas esti listo ĉefe por kaj pro debato ĉirkaŭ Esperanto, la esperantismo, la esperantistoj kaj la esperantoparolantoj. La plimulto da listoj pri Esperanto estas esperantistaj listoj de propagando. Aliaj forumoj aŭ listoj praktikas sisteman damnadon de Esperanto, kiel multaj idistaj listoj aŭ kie multaj anglalingvaj blogoj kiuj postulas la anglan kiel ununuran mondan lingvon. Male, ĉi tiu listo ekzistas jen por laŭdi kaj propagandi Esperanton, jen por ĝin ataki kaj damni.
Oni rajtas paroli ĉi tie per galega lingvo, Esperanto aŭ alia lingvo ajn.
Retadreso: http://es.groups.yahoo.com/group/oesperantoadebate/

(Esperanto, iksosurogata)
La listo "O esperanto a debate ("Debato pri Esperanto") volas esti suficxe malsama ol la aliaj listoj, blogoj kaj forumoj pri Esperanto. Gxi celas esti listo cxefe por kaj pro debato cxirkaux Esperanto, la esperantismo, la esperantistoj kaj la esperantoparolantoj. La plimulto da listoj pri Esperanto estas esperantistaj listoj de propagando. Aliaj forumoj aux listoj praktikas sisteman damnadon de Esperanto, kiel multaj idistaj listoj aux kie multaj anglalingvaj blogoj kiuj postulas la anglan kiel ununuran mondan lingvon. Male, cxi tiu listo ekzistas jen por lauxdi kaj propagandi Esperanton, jen por gxin ataki kaj damni.
Oni rajtas paroli cxi tie per galega lingvo, Esperanto aux alia lingvo ajn.
Retadreso: http://es.groups.yahoo.com/group/oesperantoadebate/
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.