30.9.05
Agadoj en hispanuja Esperantujo
- 13a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la apud-mediteranea urbo Calella (proksime al Barcelono), de la 1a ĝis la 8a Oktobro 2005. Vidu detalojn en la paĝo: www.terra.es/personal5/lserrano2003 (nu, mi ne certas ke la ligo nun funkcias). Tre diversaj prelegoj kaj kulturaj vizitoj (ankaŭ kelkaj kun rilato al Kiĥoto).
- La 8an kaj 9an de oktobro okazos la 11a Andaluzia Esperanto-Kongreso en Malago (Málaga, la ĉefurbo de la t.n. Ora Marbordo, Costa del Sol). Pliaj informoj kaj programo en http://kongreso.esperanto-andalucia.org.
- Antaŭ kelkaj tagoj, de la 16a ĝis la 18a de septembro, SAT-en-Hispanio triafoje prizorgis budon en la tradicia Festo de la Hispana Komunista Partio, en Madrido. Pliaj informoj en http://www.nodo50.org/esperanto/nove.htm, kaj fotoj en http://www.nodo50.org/esperanto/budo.htm.
Postnoto: leganto de la blogo demandis en la komentoj pri la okazigo de alia agado en Barcelono en septembro. Prave: mi ne havis informojn pri ĝi, sed nun mi povas almenaŭ ligi al la kunvoko kaj al raporto pri la renkonto. Informite!
Komentoj:
Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.
Kion pri la KEJ-kunveno en Barcelono, dum la semajnfino de 17-a kaj 18-a de septembro? Cxu tro malgrava?
Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.