15.10.05

 

Por kio la angla estas uzata

Ĉu la esperantistoj kontraŭas la uzon de la angla lingvo?

Tiu estas kutima demando, kiu vekas multe da polemiko eĉ en niaj rondoj. Kelkfoje estas malfacile tion ekspliki sufiĉe nuancige, speciale kiam, kiel estas mia kazo, oni volonte parolas la anglan lingvon kaj trovas multajn avantaĝojn en ĝia uzado.

Nun mi kapablas ekspliki mian vidpunkton, uzante kiel ekzemplon ĵusan sperton.
Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis kun miaj filoj amuzparkon (karuselejon) en la sudo de Madrido. Ĝia nomo estas "Warner Bros. Movie World", kaj tie ĉi vi jam povas ekvidi la tuberon.

Ĉiuj nomoj, el tiu de la parko mem, pasante per la roluloj, la aleoj, la amuzaĵoj, ĉio troviĝas en la angla lingvo. Sed, kurioze, la signalafiŝojn, la informaĵojn, eĉ tiujn por krizokazoj, la ĝeneralajn eksplikojn, ĉion oni trovas nur en la hispana. Tio estas, la anglan oni uzas por la uzoj prestiĝaj, esprimaj, tiuj dezirantaj fascini aŭ allogi. Sed neniu respekto enestas por la eblaj nehispanlingvaj vizitantoj.

Eblas vidi la fenomenon jam en la oficiala retejo de la parko, nur en la hispana, se tiel oni povas konsideri paĝon kie svarmas vortoj kiel home, online, jobs, webmaster kaj simile; t.e., la sama prestiĝa fenomeno. Por esti honesta, mi devas agnoski ke ekzistas versio en la angla, sed ĝi estas nealirebla el la komencpaĝo. Mi ankaŭ devas mencii, pretere, ke tiu ne estas la kazo de la alia granda hispana amuzparko, tiu troviĝanta en Katalunio, Port Aventura, kun pli solida lingva kriterio, kiel evidentiĝas jam en la retpaĝaro, legebla en ses lingvoj.

Ankoraŭ pli kurioze estas mencii ke la Parko estis iniciatita kaj parte financita de la registaro de la aŭtonoma regiono de Madrido, kies lingvaj kaj kulturaj kriterioj ja estas surprizigaj. Nek respekto al la loka kulturo nek respekto al la nehispanlingvaj vizitantoj. Ili pensas nur en la hispanoj... kaj por tio ili uzas la anglan.

Mi esperas ke nun vidiĝu kion kelkaj el ni trovas negativa ĉe la uzo de la angla lingvo (kaj ĉe la anglaj vortoj enmetitaj en alilingvaj tekstoj aŭ konversacioj): ke ĝi tro ofte estas uzata ne por la komunikado, sed kiel elemento de dierencigo kaj izoliĝo.

Estas klare: por sin komuniki, Esperanto.

En la hispana
Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.