21.11.05

 

Blogi esperante

Jam antaŭ du jaroj, mi atentigis pri la tiam naskiĝanta mondo de la retlibroj (blogoj) en Esperanto. De tiam la kresko estas okulfrapa, kvankam mi atentigas ankaŭ pri tio ke la duono de la tiam menciitaj ne plu aperas aŭ aktualiĝas, kaj ke do la fenomeno riskas esti iom efemera.

Nun la nombro de blogoj estas sufiĉe granda por ke mi komentu ilin unuope. En la hispanlingva parto de tiu ĉi paĝaro mi komentas kelkajn kiuj povas esti interesaj por tiulingvaj homoj.
Por esperantistoj tamen, eble sufiĉas ke mi faru liston, prenitan de diversaj fontoj. Ne ĉiuj estas same interesaj, sed ĉiuj meritas ligon, eĉ se nur por akiri poentojn en la serĉiloj, kio, kiel mi tion vidis en mia propra retpaĝaro, estas ja superba maniero altiri la atenton de la retemuloj.

Jen do la listo; se vi konas aliajn, ne hezitu atentigi min pri tio, ĉu retletere, ĉu en la fako pri komentaroj.

Post du pliaj jaroj, pli.
Bookmark and Share
Komentoj:
Kvankam mi ne komprenas la hispanan, tamen dankon pro prezento kiun vi skribis de mia E-blogo en hispanlingva parto de via blogo.
 

Este comentario ha sido eliminado por un administrador del blog.
 

Mi nur deziras (krom gratuli pro via impona laboro) korekti kelkajn detalojn de via listo:

1. "Ni ĉiuj" ne estas blogo, sed la reta bulteno de MEF, kaj ĝia adreso estas www.esperanto.org.mx/esperanto

2. "Sur la pinto de la lango" ne plu funkcias en tiu adreso, nek estas en esperanto. Ĝi troveblas, kun la nomo "en la punta de la lengua" (priesperanta, sed en la hispana), ĉe www.esperanto.org.mx/blog.

3. "De tiam ĝis nun" estas nova blogo kiun mi komencis antaŭ nelonge ĉe http://detiam.blogspot.com.

Koran dankon!
 

Saluton! TONYO
Mi, antaŭ ne longe, publikigis mian: "ESPERANTITALA BLOGO".
Mi estas komencianto kaj modeste deziras aldoni mian voĉon al la multaj esperantajn blogoj dislokitajn laŭ la tutamondo.
Vi antaŭe vidu ĝin, poste decidu se enmeti ĝin en via listo.
Dankon.
Amike,

Irnerio

P. m. E. (Pardonu mian Esperanton)
 

Saluton!
Ankaŭ de nelonge, mia blogo Dobromila esperante.
 

Saluton, Tonjo! Pro via evidenta objektivemo vi vershajne akceptos la informon pri malrapidege naskighanta blogo "Islamo en esperanto". Aldonu (au ne aldonu) ghin al via interesa kaj utila listo de blogoj kaj similaj. Dankon!
 

Gratulon pro la fakto, ke vi jam trovas tiom da esperantaj blogoj. Ankaŭ gravas, ke oni blogas pri Esperanto per sia denaska lingvo.
 

Karaj Miaj Amikoj! Mi havas kaj skribas ankaŭ esperantlingvan blogon el Hungarujo. Ĉi tia blogo ne estas kun gvidlinio de "tradicia-esperantista", t.e. maldekstra politikodirekta, mia estas konservema, monarĥista, tradiciema – se vi ne ĉagrenigas.
Dio benu vin!

http://konsiderejprogresantoj.blogspot.com/
 

Gratulon pro via bloga kolekto.
Mi ankaux blogas: mi kreis www.eotv.blogspot.com -on, kie estas kelkaj esperantaj filmoj kaj ne esperantaj filmoj subtitolitaj en esperanto per universal subtitles
Mi dezirus konatigi gxin
cxu vi povus aldoni gxin al via listo?
Dankegojn

Elena
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.