6.11.05
Por lerni Esperanton nun en Hispanio
Post iom da tempo kun malmultaj eblecoj lerni Esperanton ĉeeste, koincidas pluraj iniciatoj en diversaj hispanaj urboj. Kvar ekzemploj:
- En Madrido, en librejo Muga komencis kurso en oktobro. Tre probable disvolviĝos nova en januaro 2006. Kontakto: vidu HEF.
- En Ĥaeno (Jaén), en la t.n. Popola Universitato, organizita de la loka asocio, ne tre multnombra sed kun tre aktavaj kaj laboremaj samideanoj. De la 9a de novembro.
- En Malago (Málaga) ekzistas paro da kursoj, organizitaj de la nun reviviĝinta kaj tre agema Andaluza Esperanto-Asocio. Unu el ili, en la sidejo de sindikato CGT startos ĉi-marte.
- En Mataró ankaŭ estas loka sindikato CNT kiu organizas la kurson. Por tiu ĉi kaj aliaj kursoj en katalunaj urboj, rigardu la bonan informadon KEA.