15.12.05

 

Libro-Tago kaj Don Quijote

Tiu ĉi tago, la 15a de decembro de 2005, unuigas du datrevenojn: la 15-a de decembro, do la Tago de la Libro en Esperanto, kaj 2005, la 4-jarcenta datreveno de la publikigo de la verko Don Kiĥoto de La Manĉo. Tial, la esperantista movado en Hispanio pretigis la unuigon de ambaŭ celebradoj, por dediĉi la tagon al la superba traduko de Don Kiĥoto al Esperanto, "La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha", eldonita en 1977 de Fundación Esperanto.

Tiamaniere, ni finas la agadojn disvolvitajn ĉijare por festi tiun datrevenon, kiu konkretiĝis en la projekto Don Kiĥoto parolas Esperanton, parte subvenciita de la hispana Ministerio pri Kulturo.

La aktivado estos varia, kaj okazos dum la tuta semajno.

Unuflanke, oni donacas ekzemplerojn de la verkoj al diversaj kulturaj institucioj, kiaj la Centro por Cervantaj Studoj de Alcalá de Henares, aŭ la Muzeo de la Kiĥoto de Ciudad Real, kaj al publikaj bibliotekoj en pluraj urboj. Aliflanke, oni profitos la kutimajn kunvenojn (kaj kunmanĝojn) en la lokaj kluboj, por prelegi aŭ laŭtlegi la verkon. Tio okazas ekzemple en la grupoj Frateco de Zaragozo kaj Aŭroro de Barcelono.

Krome, ni havis la okazon saluti kaj paroli en/pri Esperanto en almenaŭ du radiostacioj: la madrida Onda Madrid kaj la valencia Radio Sol.

Kaj finfine ni ripozos!
Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.