7.3.06
Kulmina juvelo
Mi jam estis pritraktinta diversokaze la Projekton Don Kiĥoto parolas Esperanton, per kiu la hispanaj esperantistoj kunmemoris dum 2005 la jarcentrevenon de la publikigo de tiu ĉi verko, jam tradukita al nia lingvo.
Eble nun estas la momento fermi tiun ĉi ĉapitron, kaj plej bone estas komenti la kulminan juvelon de la projekto; la eldonadon de libro tiutema, la dulingva “Donkiĥoto parolas Esperanton / Don Quijote habla esperanto”, eldonita de Hispana Esperanto-Federacio.
La libro speciale entenas la desegnojn de la internacia konkurso por infanoj kiun oni organizis pri tiu temo. Krome, ĝi entenas diversajn artikolojn rilatajn al la projekto de kunmemoro, kelkaj el kiuj estis prelegoj prezentitaj en la Hispana Esperanto-Kongreso, kiu tiujare okazis en la naskiĝurbo de Cervanto, Alcalá de Henares.
La libro estas tre altira. Mi ne estas objektiva, ĉar mi estas unu el la patroj, ne nur metafore, sed mi diras tion sincere, ĉar oni povas tre kontenti pri la fina rezulto. La mikso de desegnoj kaj tekstoj ja kongruas harmonie, tiamaniere ke ĝi povas fariĝi bela allogaĵo por prezentadoj de la lingvo, ekstere, kaj ankaŭ por elmontroj de hispana kulturo diversloke. Eĉ se la desegnoj kaj parto de la artikoloj (inkluzive de la mia) estas rete atingeblaj, la papera eldono estas degne havinda.
La ceteraj artikoloj kiujn entenas la publikigaĵo estas:

- “La imagita Donkiĥoto”, de Amelia Fernández, universitata profesoro pri filologio, kaj tre konata en Hispanio interalie pro ŝia kunlaboro en la ŝtata novaĵradio Radio 5.
- “Sancho Panza legas la horon en la ĉielo”, pri-astronomiaj komentoj al la 20a ĉapitro de la unua parto de Don Quijote, de David Galadí-Enríquez, astronomo, kiu, krom diversajn sciencdisvastigajn verkojn en la hispana verkis unu tre konatan en nia lingvo “La kosmo kaj ni”.
- “Don Quijote eksterlande”, du mallongaj rakontoj de Abel Montagut, el la libro “Karnavale”.
- “Genezo kaj traduk-problemoj de la esperanta Don Quijote”, eseo de la tradukisto de Donkiĥoto al Esperanto, Fernando de Diego, aperinta en la libro Serta Gratulatoria honore al Juan Régulo Pérez.
- “Promenado tra la tradukoj de Donkiĥoto”, de José María Rodríguez Hernández, redaktoro de Gazeto Andaluzia, la bulteno de la Andaluza Esperanto-Unuiĝo.
5.3.06
Manifesto de la Dek Du
Antaŭ kelkaj tagoj, diversaj verkistoj kaj intelektuloj publikigis manifeston kontraŭ la religian totalismon, kaj specife kontraŭ islamismon. En aparta paĝo de la retejo vi povas legi la esperantan tradukon (kaj ligojn al alilingvaj).
Mi estus ŝatinta pli klarajn aludojn al aliaj fundamentismoj: en Hispanio ni havis antaŭ kelkaj tagoj bonan ekzemplon de la danĝeroj de aliaj fanatikuloj, per la enmeto de bombo en teatro de Madrido kie la itala komikisto Leo Bassi prezentis pecon kiun kelkaj katolikaj ŝtipkapuloj konsideris blasfema.
Sed ĉiukaze, estas bone ke la aŭtoroj atentigis pri la nuna danĝero, kaj samtempe rifuzis tiun trompan koncepton de kultura relativismo kiun ankaŭ mi lastatempe komentis.