7.5.06

 

Defii Babelon

El 10an de majo fine prezentiĝas en la madrida Librejo Muga la versio en la hispana lingvo de la libro "La homo kiu defiis Babelon" (tio estas "El hombre que desafió a Babel"). Kiel vi scias, temas pri la biografio de la iniciatoro de nia lingvo, Lazaro Zamenhof, originale verkita en la franca de Henri Masson kaj René Centassi, poste aperinta en Esperanto, kaj kun lastatempaj versioj en la korea kaj la litova.

Mi ŝatis la libron. Ĝi estas bone kaj verve verkita, kaj trovas la ĝustan mezuron, laŭ mia opinio, inter la hagiografio kaj la malvarma rakontado. Ankaŭ la traduko estis bone farita. Mi devas konfesi ke mi iom timis komence ke la entreprenita tradukmetodo, kolektiva, povus rezultigi malkoheran tekston, sed feliĉe tio ne okazis, ĉu pro la multa laboro kiun entreprenis la teamo de la Madrida Liceo, pri kiu mi povas atesti, ĉu pro la fina polurado de profesia tradukisto, Alejandro Pareja, kiu zorgos pri la ĉimerkreda prezentado.

En la hispanlingva versio de ĉi tiu blogo mi faras inviton partopreni la prezenton kaj ĝui la libron, ankaŭ al la neesperantistoj. Mi vere pensas ke la figuro de Zamenhof estas io pri kiu ni ĉiuj ja povas fieri. Kompreneble, la sektecaj trolaŭdadoj faris grandan damaĝon al nia movado, sed ni ne devus fali en la malan sintenon, je kiuj la mitfaligantoj povas esti tentataj. Eĉ la novalavenintoj povas trovi la figuron de Zamenhof studinda: vidu, li ĵus estis komparita al Linus Torvald aŭ al moderna kodumulo (hacker)!.

Do, jen plua paŝo, se la distribuado ne fiaskas, por defii Babelon.
Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.