12.5.06

 

Konfuzaj parlamentanoj

Ne, mi ne parolas pri tiuj kiuj hieraŭ skandaligis la hispanojn, en la ŝtata kaj la madridregiona parlamentoj. Tiuj havas neniun konfuzon, kaj scias tre bone kial ili agas tiel.

Mi parolas pri la eŭropaj parlamentanoj, rilate al la lingva politiko de la eŭropuniaj institucioj. Por esperantistoj tio estas sufiĉe konata afero, kaj estas unu el la plej bona ekzemplo de la neracieco de la nuna modelo de eŭropa konstruado, almenaŭ el la vidpunkto de la kosmopolitoj por kiuj tiu koncepto estus la unua ŝtupo de provo forviŝi iom post iom la landlimojn, kun respekto al ĉiuj civitanoj sendepende de la origina lando aŭ la gepatra lingvo.

Sed nun la afero alvenis al interesa hispanlingva medio, danke al artikolo de unu el tiuj ciberpunkanoj pri kiuj mi parolis en antaŭa blogaĵo.

En tiu artikolo, David pledis por la urĝa traktado de nova lingva politiko en Eŭropa Unio. Kaj li ricevis la komenton de skipano de la eŭroparlamentano Carlos Carnero, klopodanta pravigi la mikson de hegemonio kaj ĥaoso kiun karakterizas la nova situacio, kaj uzante tiajn argumentojn ke oni povas perfekte konstati la konfuzon ĉirkaŭantan la parlamentanojn. Ne estas strange, ĉar tiuj ĉi certe troviĝas inter du kontraŭdiraj sentoj. Unuflanke, multaj el ili certe troviĝas tie pro siaj lingvo-konoj, kaj ne pro sia politika kompetenteco, malgraŭ la aserto troviĝanta en la parlamenta retejo (vi jam scias, excusatio non petita...). Aliflanke, ili persone spertas tiun nunan situacion, en kiu iliaj lingvokonoj ne permesas tamen egalan kondiĉon frente al unulingvuloj.

La komentoj de tiu helpanto troviĝas en la retejo. Permesu ke mi ne traduku ilin, ĉar temas pri la kutimaj regurdoj de la nesciantoj (morta lingvo, senviveco, danĝero por la naturaj lingvoj, ktp). Mi tamen profitis la okazon por respondi lin en mia hispanlingva blogo.

Mi krome uzis mian respondon por komenti kuriozaĵon: la samtempan ĥaoson kaj hegemonion montras tre bone unu el la ligoj prezentataj de la eŭroparlamentano: la teksto de lia parlamenta demando pri la malpliigo de la nombro de tradukistoj el la hispana en la Eŭropa komisiono. Se vi aliras tiun ligon, kaj klakas en la butono por montri ekzemple la polan version, vi trovos... demando en la hispana kaj respondo en la angla. Ĉu tio estas “ekzemplo de politiko proksima al la civitanoj”?

Jam Libera Folio informis pri la kurioza traktado de Esperanto en la dokumento “Demandoj pri la lingva politiko de la Eŭropa Unio”. Mi mem estis protestinta pri tiu vortumo, kaj ricevis respondon de la retestro, kun la rea konfuzo pri la uzo helpa kaj la devigo de uzado de la nova lingvo. La malestima frazo pri la lingvo jam malaperis de la nova teksto, sed bedaŭrinde ankaŭ malaperis entute ĉia mencio pri Esperanto, kio eble estas pli malbone.

Mi finos per bona ekzemplo pri la sekvoj de la nuna favorado de la angla lingvo: tre interesa iniciato por apriore proksimigi la civitanojn al la eŭropaj institucioj estas la kreado de blogo fare de la nuna vicprezidento de la Eŭropa Komisiono, Margot Wallström. Nu, malgraŭ tio ke la vicprezidentino estas sveda, ĉiuj tekstoj troviĝas en la angla, krom kelkaj malmultaj, hazarde redaktitaj post kiam kelkaj el ni atentigis ŝin pri tiu cirkonstanco. Rezulto?: ke la komentantoj de la tekstoj estas, krom kelkaj eŭropaj funkciuloj, ĉefe britoj, kaj pleje eŭroskeptikuloj. Certe ne estis tio kion Margot atendis, sed jen: estas tute normale. Por la ceteraj estas multe pli malfacile partopreni seriozan debaton en lingvo ne propra, kaj tial la britoj troviĝas klare en superaj kondiĉoj.

Nur Esperanto metas nin ĉiujn sur la saman nivelon.


Bookmark and Share
Komentoj:
Este comentario ha sido eliminado por un administrador del blog.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.