31.8.06

 

ny kaj aliaj surogatoj

Mi profitas komenton pri la uzo de la kombino ny en mia antaŭa hispanlingva blogaĵo por klarigi kial mi skribas mian propran nomon per tiu nekutima digramo. Fakte, ĝi ne estas uzata en la hispana, sed temas pri mia propra uzo por surogate anstataŭi la hispanan ñ.

Tiu ĉi litero (eñe) estas propra de la kastilia (kaj de kelkaj lingvoj kies ortografio estis influita de ĝi), kaj estas uzata por la sono reprezentata en Esperanto de la kombino nj (en la hispana ĉiam unu sola sono; en Esperanto probable ankaŭ, kiel agnoskas Zamenhof en siaj lingvaj respondoj, eĉ se li rekomendas ke nj estu unu disigata en du sonojn). La supersigno iel fariĝis simbolo de la hispana, kaj estas uzata en logooj kaj sloganoj, foje eĉ kun naciismaj trajtoj.

Tamen, la insisto super la uzo de la ñ kondukas tro ofte al problemoj ĉe la presado, en retadresoj, retpaĝoj, kaj simile. Iom simile, kvankam pli mildigite, al tio okazanta ĉe la esperantaj supersignoj. Speciale tio okazas en alilingvaj tekstoj, kie ne estas malofte trovi la nomojn kripligitajn: jen filmo bazita sur romano de Blasco Ibanez (anstataŭ Vicente Blasco Ibáñez), jen filmo direktita de Luis Bunuel (anstataŭ Buñuel).

Tial, konforme al la uzo de surogatoj en Esperanto, aŭ al la ofta anstataŭo de ß per ss en la germana, mi proponas la kreadon de surogato por la hispana ñ. Same kiel ĉe Esperanto, mi ne pledas por la forigo de la supersigno, sed de la trovo de alternativo, en la necesaj kazoj.

En mia hispanlingva blogo mi diskutas aliajn solvojn, inklude de la esperanta nj. Sed tiu ĉi kombino estas tre malsimile prononcata en la hispana (nĥ), kaj tial mi sugestas por tiu ĉi lingvo la en kataluna lingvo uzatan ny.

Jen kial mi uzas la nomon Tonyo en tre diversaj okazoj, inklude de mia retadreso kaj mia retpaĝo. En la realo mia nomo estas José Antonio, kaj Toño estas la karesnomo uzata en Malnova Kastilio por Antonio, kaj la maniero kiel nomas min ĉiuj miaj amikoj. Sed mi tre ofte spertis la nekonvenon de tiu ñ en internaciaj kuntekstoj.

Do, mi preferas la uzon de Toño, sed, kaze ke vi ne bone legas aŭ skribas tiun vorton, Tonyo estas tute taŭga alternativo. Ĝi eĉ estas pli neŭtrala.
Bookmark and Share
Komentoj:
Mi sxatas "ny". Mi ankaux sxatas "nh", el la portugala... La portugala uzas "ch", "nh" kaj "lh" por "sx", "nj" kaj "lj". Laux mi, povus ekzisti aliajn kombinojn, ekz. sh (anstataux "ch", cxar "sh" estas pli internacia), "gh" kiel la itala, ktp...

Ortografia deliro... :-p
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.