7.8.06

 

Pizza estas anglalingva vorto

Ĵus reveninte el Italio, mi malkovris ke pizza estas angla vorto. Jes, tion diras The New York Times:

So English is taking over the globe. So what.

When its president proposed last month to ban English words like "helicopter," "chat" and "pizza," Iran became the latest country to try to fight the spread of English as a de facto global language.

(La cetero de la artikolo estas, kiel oni povas imagi pro la titolo, la kutima pravigo de la progreso de la angla kiel internacia lingvo, kaj pritraktado de tiu stultaĵo nomata Globish. Nu, tute ne interesa somera artikolo – "somerserpento", kiel oni diras en Hispanio).

La preteksto estas novaĵo disvastigita antaŭ kelkaj tagoj, laŭ kiu la irana registaro malpermesis okcidentajn vortojn kiel pizza aŭ chat. Vidu ekzemple en la hispana: Los ayatolás prohíben decir pizza kaj en la germana, por ne citi nur en la angla: http://www.spiegel.de/kultur/gesellschaft/0,1518,429178,00.html
Weil die westliche Sprache schädlichen Einfluss auf den Iran haben soll, ordnet Präsident Ahmadinedschad den Verzicht auf Fremdwörter an: Von nun müssen Schulen und Medien die Begriffe auf persisch umschreiben.
Mi ne scias ĉu la novaĵo estas akurata, kaj mi esperas legi iun komentarion en la ĉiam interesa kaj ĉifoje certe informita blogo de Beĉjo http://becxjo.blogspot.com/

Sed tio donas al mi la okazon doni mian opinion pri la afero, ĉiam interesan, de la lingva purismo. Ĝenerale dirite, mi konsentas kun la opinioj pri lingvonaciismo de Gary Mickle, kaj mi aprobas la frazon kiu titoligas artikolon aperintan en Esperanto en la retejo de De Fabel van de illegaal, kies aŭtoro estis Gerrit de Wit: Prefere justa lingvo ol pura.

Mi tamen devas konfesi ke en mia propra uzo de la hispana lingvo, kaj ankaŭ en Esperanto, mi foje fariĝas lingvopuristo. Du estas la ĉefaj kazoj:

Unue, mi ne povas elteni la lingvaĵon de mastrumantoj (kelkaj diras manaĝeroj, sed mi diru tion laŭ la korsetia maniero). Kiam mi ĉeestas kunvenon en mia profesia vivo, kaj aŭskultas tiun ĵargonon plenplenan je anglismoj (tre ofte eĉ ne ĝustaj aŭ ne uzataj tiel en tiu lingvo), mi komencis suspekti ke temas pri homo kiu deziras kaŝi sian nescion, aŭ deziras imponi sin per ŝajne supereca formo. Ĝenerale temas pri apartiga funkcio de la lingvo, kontraŭa al la komunika celo. Mallonge dirite, kiam mi legas aŭ aŭskultas la vorton "cash-flow" aŭ "hedge fund" en hispanlingva teksto, mi tuj komencas suspekti ke oni deziras min trompŝteli.

La alia okazo estas ĉefe estetika: mi rezistiĝas al uzo de aliaj vortoj kiam la adapto al la ortografio aŭ gramatiko ne estas adekvata. Tio okazas al mi pleje en la hispana, kiu estas lingvo kun tre regula ortografia, almenaŭ en unu direkto: tuj ĉe la lego de hispana vorto, oni scias kiel ĝin prononci (la malo ne okazas). Do, post la alpreno de nova vorto, post iom da tempo oni emas modifi ĝian skribon aŭ prononcon, por ilin akordigi. Tio okazas ekzemple al yoghourt, nun ĝenerale skribita kiel yogur. Ankaŭ ekzistas problemoj ekzemple por la kreado de pluraloj aŭ de derivitaj formoj: tial mi ankoraŭ iom dubas pri la uzo de blog, kaj nomis mian hispanlingvan blogon per la de pluraj proponita bitácora (kvankam mi ne certas ke finfine tiu propono enradikiĝos).

Tiuj cirkonstancoj, ĉefe la ortografia, malfaciligas la alprenon de multaj anglalingvaj vortoj: estas tre malfacile trovi bonan ortografion por hardwaresoftware, kaj la provoj anstataŭi la skribon whisky fiaskis komplete. Tiun trajton de mia lingvo mi multe aprezas, ĉar mi trovas ke ĝi estas granda avantaĝo por la hispanlingvaj lernantoj.

Tial, dum multe da tempo, mi baraktis por trovi konvenan esprimon por tiu likvido uzata post la razado, kiu ne havas simplan vorton en la hispana. Multaj tie ĉi nomas ĝin per la termino "aftershave", kiu estas iom monstra el lingva vidpunkto, kaj tamen eĉ aperas en kelkaj vortaroj. Nun, mi trovis la solvon en la lando de la pizzas: kiam mi intencis ĝin aĉeti, mi trovis ke ili la vendisto ne konis la vorton aftershave, kaj ke ŝi uzis la belan nomon dopobarba. Jen la solvo! Ne purista, sed tamen bela, adaptebla kaj perfekte regula. Mi ĵus enkondukis ĝis en mia bitácora. Mi ne dubas ke mia propono estos furoraĵo kaj ke post kelkaj monatoj ĉiuj boteletoj de tiu likvaĵo entenos tiun de mi proponitan vorton.

Nur mankas trovi adekvatan esprimon en Esperanto. Mi nur konas la proponon de De Diego, post-raza locio, kaj trovas ĝin iom kaprica. Kial ne simple postrazalo?
Bookmark and Share
Komentoj:
Mi skribis ion pri via demando sed ne certas cxu mi donis kompletan respondon al gxi.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.